Kunsido kun metiejo pri WikiTrans kaj Vikipedio

Publikigita Marto 29, 2013 de petro666

okazos 2013-05-01/05 en Partizánske (Slovakio)

La programo WikiTrans senkoste evoluigata de Eckhard Bick scias traduki el la angla lingvo en Esperanton ĉiujn 4.182.609 artikolojn de la angla Vikipedio. Ili tamen ne povas aŭtomate fariĝi parto de la Esperanta Vikipedio, ĉar necesas poluri ilin lingve kaj teknike. Provlegado de maŝintradukitaj artikoloj povas multe plirapidigi la kreskon de la grando kaj kvalito de Vikipedio en Esperanto, kompare al verkado de novaj.

Tial E@I kaj GrammarSoft serĉas pionirojn pretajn antaŭenigi la ideon – personojn kun sperto pri Vikipedio kaj/aŭ tradukado. De la 1-a ĝis la 5-a de majo okazos en Partizánske (Slovakio) metiejo, kiu praktike instruos kiel kontribui al Vikipedio helpe de WikiTrans. Flanke okazos ankaŭ organiza kaj teknika diskutoj. Partopreno, loĝado kaj matenmanĝoj estos senpagaj, eble pli depende de ricevo de subvencio. Aliĝu retpoŝte ĉe info@ikso.net aŭ informu pri la aranĝo eblajn interesitojn.


Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Amuzaj ludoj kun Vikipedio

Publikigita Junio 8, 2011 de Katjo

Trarigardado de Vikipedio ne nepre devas esti enuo. Lastatempe aperas en interreto diversaj ludoj kun ĝi.

Unu el la ludoj utiligas interesan econ de la libera enciklopedio (interesan, sed laŭdire ne tiom mirigan). Kiam vi en ajna anglalingva artikolo klakas sur la unuan ligilon en ĝia teksto (la ligilo ne troviĝu en krampoj kaj ne estu skribita kursive) kaj vi daŭrigos tiamaniere ĉe ĉiu sekvanta artikolo, preskaŭ ĉiam vi venos al la artikolo Philosophy. Tio funkcias precipe en angla versio (kiu estas aparte riĉa je serĉvortoj). Verŝajne ekzistas nur malmultaj serĉvortoj, kiuj ne kondukos nin iom post iom al filozofio.

Kredu-nekredu, eĉ artikoloj kiel MicrosoftLinux kondukas al filozofio…

Linux → Unix-like → Operating system → Computer software → Computer program → Instruction set → Computer architecture → Computer science → Information → Sequence → → Mathematics → Quantity → Property (philosophy) → Modern philosophy → Philosophy

Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Germana Vikipedio festas milionan artikolon

Publikigita Decembro 29, 2009 de Katjo

Ĝis nun nur angla versio de fama libera enciklopedio Vikipedio havis almenaŭ milionon da artikoloj (angla versio havas nuntempe 3 141 348 artikolojn). Dimanĉe atingis la limon ankaŭ la dua versio – germana, per artikolo pri Ernie Wasson.

Kaj kiel aspektas situacio pri aliaj lingvaj versioj?

Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Vikipedio havas problemojn: mankas financoj kaj nombro da aŭtoroj rapide malkreskas

Publikigita Novembro 26, 2009 de Katjo

La plej fama reta enciklopedio Vikipedo denove havas zorgojn. Ĉifoje tamen ne temas nur pri financaj rimedoj, sed iom post iom ekmankas aŭtoroj kaj redaktistoj, kiuj la kontribuojn kontrolis, skribis kaj redaktis.

Dum la unuaj tri monatoj de ĉi tiu jaro perdis Vikipedio preskaŭ 50 mil aŭtoroj kaj redaktistoj, kiuj prizorgadis enhavon. Pasintjare estis la nombro nur 4900. Reprezentantoj strebas la problemon kontesti kaj asertas, ke ili interesiĝas nur pri kvalitaj kaj kleraj aŭtoroj. Michael Peel asertas, ke ili strebas pli multe kunlabori kun fakuloj kiel ekz. muzeoj kaj esplorinstitutoj, tial la nombro da aŭtoroj malkreskas, sed nombro da fakuloj altiĝas. Sed ni vidos, ĉu la fakuloj vere aktive agados kaj ĉu ili regule kontribuados.

Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Estis evoluiĝita aparato por trarigardado de artikoloj el Vikipedio

Publikigita Oktobro 27, 2009 de Katjo

Reta enciklopedio Vikipedio kunlabore kun kompanio Openmoko evoluigis aparaton, kiu enhavas artikolojn el Vikipedio – Wikireader. Al ĝiaj avantaĝoj aparteas ĉefe monokromata ekrano, kiu plifaciligas legadon de enciklopedio ankaŭ ĉe direkta lumigo, kaj ankaŭ tio, ke interreta konektiĝo ne estas necesa, ĉar aparato mem enhavas pli ol tri milionojn da temoj. Ĝi havas tuŝekranon kaj bezonas du bateriojn AAA, kiuj persistas proksimume unu jaron.

Oficiala retpaĝo ebligas ankaŭ aktualigi ĝian enhavon kontraŭ 29 amerikaj dolaroj (proksimume 19,50 €) kaj en Usono oni nuntempe povas aĉeti la aparaton kontraŭ 99 amerikaj dolaroj (proksimume 66,50 €).

fonto: itnews.sk

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Vikipedia seminario kaj nova libro dum KAEST

Publikigita Oktobro 16, 2008 de yves

Kadre de tradicia aranĝo KAEST (Konferenco pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko), okazonta 7.-9.11.2008 en Dobřichovice apud Prago (Ĉeĥio) kaj ĉeforganizata de en Esperantujo bone konata eldonisto Petro Chrdle, okazos ĉi-jare i.a. trejnseminario pri Vikipedio! Krom ĝenerala enkonduka prelego estos traktata kiel la ĉeftemo „Problemaro de fakaj artikoloj en esperantlingva Vikipedio” (teoria prezento kun praktika ekzercado – memstara enretigado de antaŭe preparitaj fakaj artikoletoj). Gvidos Pavla Dvořáková, Miroslav Malovec kaj E@I-estrarano Yves Nevelsteen.

E@I prezentos dum KAEST novan verkon de Ziko van Dijk pri Vikipedio: Vikipedio por Vi. Temas pri detala verko (60-paĝa), kiu klarigas fenomenon Vikipedio kun multaj konsiloj, klarigoj kaj paŝo post paŝo gvidas leganton iĝi facile ne nur uzanto de tiu reta enciklopedio sed ĝia aktiva kontribuanto. Ĉar nia antaŭa verko pri Vikipedio elĉerpiĝis ene de jaro, ni same esperas pri granda furoro de tiu ĉi nova libro de konata kaj ŝatata aŭtoro.

Unu el niaj nunaj projektoj estas ĝuste disvastigo de E-lingva Vikipedio, ĝia famigo inter E-istoj, pli kvalita kaj kvanta kontribuo, sekve ankaŭ instruado/trejnado de E-istoj, por ke ili iĝu bonaj vikipediistoj.

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone