370 malpermesitaj pasvortoj de Twitter

Publikigita Decembro 29, 2009 de KienLi

En la paĝo https://twitter.com/signup se vi rigardos la kodon de la paĝo, vi rimarkos 370 malpermesitajn pasvortojn, kiujn vi ne sukcesos registri. Krom 123456 tie estas sufiĉe interesaj pasvortoj, kaj eĉ mirinde, kial Twitter opinias ilin evidentaj. Interalie, inter tiuj pasvortoj mankas “esperanto“. 😉 Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Sociaj retoj Twitter kaj LinkedIN kuniĝas

Publikigita Novembro 13, 2009 de Katjo

Sociaj retoj Twitter kaj LinkedIN kuniĝas

Du grandegaj sociaj retoj, Twitter kaj LinkedIN kuniĝas. Per tio ili volas akiri novajn uzantojn, sed ankaŭ altigi kvaliton de siaj servoj. Ekde nun jenaj retoj ofertas kunigitajn servojn.

La reto LinkedIN koncentriĝas pri kunhavigo de informoj, rilatantaj al kariero. Uzantoj havas eblon publikigi sian vivresumon kaj personajn datumojn, danke al kio multaj uzantoj trovis siajn konatulojn, sendas laborofertojn, resp. agenturoj mem trovos ilin.

Twitter estas socia kaj mikrobloga reto, kiu ebligas publikigi mallongajn mesaĝojn ĝis 140 signoj. La kunigita kunhavigado de informoj tamen ne estos aŭtomata, uzantoj rajtos decidi, kiuj mesaĝoj videblu per LinkedIN kaj Twitter samtempe. LinkedIN ofertas same kiel Twitter publikigadon de aktualaĵoj, hazarde ankaŭ ĝis 140 signoj.

Ambaŭ serviloj kunigas siajn datumbazojn kaj ekde nun eblos sendi mesaĝojn el Twitter al LinkedIN kaj male. Twitter akiros per tio multan novajn, ĉefe firmaajn uzantojn, kaj servo LinkedIN eluzos potencialon de Twitter. Firmaoj povos aktualigi siajn statojn, sendi mesaĝojn al interesiĝantoj pri laborposteno, ankaŭ povos rigardi, kiujn opiniojn kaj hobiojn havas ilia dungoto.

fonto: inet.sk, itnews.sk

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone