Publikigita Aŭgusto 22, 2010 de Katjo
Eble vi konas la legilon de e-libroj FBReader. Ĝi funkcias sub la operaciumo Linux/Windows XP PDA/UMPC/PC kaj subtenas jenajn dosierformojn: ePub, fb2, chm, rtf, plucker ktp. Ĝi kapablas ankaŭ direkte legi la arkivojn zip, tar, gzip kaj bzip2.
Hieraŭ mi tradukis ĝin en Esperanton, ĉar ne plaĉis al mi, ke Eo-versio ankoraŭ ne ekzistas. Domaĝe, ĉar temas pri vere uzinda programo. Mi posedas la version 0.10.7 por Linukso, tamen en la projekta hejmpaĝo jam troviĝas ankaŭ la nova evoluata versio 0.12/0.14.
Jen traduko de la versio 0.10.7 por Linukso:
fbreader-versio-0-10-7-eo
Kiam vi elpakas la zip-pakaĵon, vi trovas tri dosierujojn. La dosierujoj estas nomitaj laŭ la vojo, kien alŝuti unuopajn traduk-dosierojn. Sub Linukso oni lanĉas la programon en Eo per jena komando:
fbreader -lang eo
Kaj jen traduko de la nova versio 0.12/0.14 (tiun mi sendis al la teamo de FBReader, eventualaj korektoj estas bonvenaj):
fbreader-versio-0-12-14-eo
Ĝuu ĝin! 
Kategorio: Programaro kaj sekureco | Etikedoj: FBReader, Tradukado | Neniuj komentoj
Publikigita Majo 14, 2010 de Katjo
La ŝatata tradukilo de Guglo, Google Translate, aldonis 5 novajn lingvojn: la armenan (6,7 milionoj da parolantoj), la azerbajĝanan (20-30 milionoj da parolantoj), la baskan (ĉirkaŭ 660 mil parolantoj), la gruzan (4 milionoj da parolantoj) kaj la urduan (70 milionoj da parolantoj).
Tamen, ni esperantistoj ne perdu esperon. Guglo anoncis, ke ili posedas datumbazojn por 296 aliaj lingvoj, tamen ili estas ankoraŭ en evoluo. Nuntempe la fama tradukilo subtenas 57 lingvojn, la tradukilo Bing de Microsoft 30 lingvojn.
(Malica rim.: Laŭ la plej novaj esploroj ekzistas en la mondo ĉirkaŭ 6700 lingvoj, do Guglon atendas ankoraŭ multe da laboro…)
Ni esperantistoj povas ĝis tiu feliĉa tempo uzi ekz. la bonegan GramTrans (Eckhard Bick)
fonto: googlesystem.blogspot.com
Kategorio: Interreto kaj komunikado | Etikedoj: Bing, Google Translate, GramTrans, Tradukado | 1 komento
Publikigita Majo 13, 2010 de Katjo
Vojaĝado en alian landon povas esti belega travivaĵo. Tamen, povas esti malfacile plene ĝui la travivaĵon, se vi ne konas lokan lingvon. Ekzemple jam nura legado de manĝokarto povas iĝi malagrable problema afero. Tial Guglo alportas al vojaĝantoj novan utilan funkcion. Por ĝi ne estu problemo traduki ekz. alilingvajn surskribojn sur informtabeloj, afiŝoj aŭ en manĝokartoj.
La funkcio estas je dispono en nova versio de la aplikaĵo Google Goggles 1.1, kies tasko estas kunigi fotilon de poŝtelefono kun interreto. La servo estas disponebla en aparatoj kun Android en la versio 1.6. Ĝis nun la servo Google Goggles ebligis ekz. rekoni fotojn de konstruaĵoj, librojn, artaĵojn, kontaktinformojn, logotipojn ktp.
Legi plu…
Kategorio: Foto kaj video, Interreto kaj komunikado | Etikedoj: Google Goggles, Guglo, Tradukado | Neniuj komentoj
Publikigita Oktobro 24, 2008 de yves
En la retejo de la Esperanto-grupo La Progreso troviĝas dosieroj por paroligi la vojnavigilon Tomtom en Esperanto. Pri la traduko zorgis Bart Vloeberghs kaj Koos Scharroo.
Eblas elŝuti la dosierojn rekte de la retejo de La Progreso.
Laŭ la LeguMin-dosiero facilas instali:
- Konektu vian Tomtom al via komputilo
- Kopiu la tri dosierojn data96.bmp,data96.chk kaj data96.vif en la dosierujon ‘Voices’ en la Tomtom
Ĉu iu volas provi kaj raporti pri spertoj?
Kategorio: Programaro kaj sekureco | Etikedoj: Tomtom, Tradukado | 1 komento