Publikigita Majo 14, 2010 de Katjo
Ĉu vi bedaŭras, ke Skajpo ne ebligas al ni grupajn videokonversaciojn? Se jes, provu la testan version de la komunika kliento Skajpo en la versio 5.0. Por komputiloj kun la operaciumo Windows XP kaj pli nova ĝi ofertas la eblecon konektiĝi kun eĉ 4 amikoj samtempe. Tamen nur se vi havas sufiĉe rapidajn komputilon kaj interret-konekton.

Ĝis nun la funkcio estas je dispono nur por Vindozo, ĉu en estonteco venos la versio por aliaj operaciumoj, oni ne scias.
La instalpakaĵo troveblas ĉi tie.
fonto: skype.com
Kategorio: Foto kaj video, Interreto kaj komunikado | Etikedoj: skajpo, videokonferenco | Neniuj komentoj
Publikigita Februaro 4, 2009 de petro666

Videokonversacio per Skype 4.0
La popularega reta komunikilo skajpo (Skype) promesas kun sia nova, 4-a versio pli da video-kvalito, pli bonan agordon de datum-fluo kaj intuitivan uzadon de la programo. Por nun ekzistas versio uzebla por Vindozo-platformo.
Unua grava ŝanĝo estas prilaboro de video-fluo. Se vi havas sufiĉe fortan komputilon (kun dukerna procesoro kaj interret-konekto kun almenaŭ 400 kbps, eblas atingi tutekranan videon en bona kvalito kun 30 bildoj en sekundo. Do dishakitaj videaĵoj kun malalta distingo devus iĝi jam pasinteco.
Legi plu…
Kategorio: Interreto kaj komunikado | Etikedoj: skajpo, Skype, Vindozo | 1 komento