Agadplenaj monatoj ĉe E@I

Publikigita Oktobro 23, 2013 de petro666

Danke al la hungara programo Campus Hungary, mi partoprenis kvinmonatan staĝon, rilatan al miaj studoj, ĉe E@I en Slovakio. Mi estis certa, ke mi

Postlabora tempo en trinkejo

Postlabora tempo en trinkejo

elektas bonan lokon por mia staĝo, baze de nia antaŭa kunlaboro dum SES 2012, kie mi partoprenis kiel kunorganizanto. Pro la sukcesa kunlaboro ekplaĉis al mi la organizo, kaj mi decidis pasigi mian staĝon ĉe E@I.

Mi akiris mian bakalaŭran diplomon en hungara universitato en la fako de andragogio, kie mi vaste lernis pri organizado de kulturaj aranĝoj, kaj nuntempe mi studas kulturan mediacion en la sama universitato. La agado de E@I plej parte kongruas kun miaj studoj, kaj helpis al mi akiri pliajn spertojn en internacia medio en mia agadkampo.

La sidejo de la organizo troviĝas en ĉarma slovaka urbeto, kaj disponigas trankvilajn kondiĉojn por ĉiutaga aktivado por Esperanto. Amikema teamo atendis min, kaj ne mankis taskoj por plenumi. Ni ĉiuj kune laboris en la oficejo de E@I (kiu en majo translokiĝis al pli granda kaj pli bela oficejo, preta por pli da kunlaborantoj!), kaj plej ofte bezonis uzi komputilon por la laboro. Danke al tio mi eklernis plurajn novajn programojn kaj ilojn, kiujn mi antaŭe ne scipovis uzi. Pro tio, ke E@I havas plurajn retajn programojn, ĉiam estis io por traduki/prizorgi, ekzemple mi aldonis grandan parton de la anglaj kaj Esperantaj tradukoj de deutsch.info, mi tradukis la mankantajn partojn de la retejo de SES kaj E@I al la hungara, pligrandigis la enhavon de la mediateko de la nova aperonta lernu.net, prizorgis la sociajn retojn de la organizo, ktp… Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Verda rabato anstataŭ kruel-imposto dum SES

Publikigita Januaro 27, 2013 de petro666

Teamo de SES decidis ŝanĝi la nomon kaj sistemon de la t.n. „kruel-imposto“ dum SES, kiu kaŭzis tiom da polemikoj kaj akraj diskutoj en la Libera Folio kaj en lernu-forumo. Anstataŭe ni proponas la nomon „verda rabato“ por ĉiuj, kiuj decidos manĝi senviande dum la aranĝo (vegetare aŭ vegane). Ni pardonpetas al ĉiuj, kiuj ofendiĝis pro la nomo kaj nia decido enkonduki tiun krompagon. Ni konsciis pri kontroverseco de tiu esprimo, sed evidente subtaksis sentemon de pluraj personoj. Parte nia celo estis konsciigi homojn pri la temo kaj veki diskuton pri ĝi, sed evidente la maniero kaj loko por tio ne estis la plej taŭgaj. Ni ankaŭ subtaksis la fakton, ke en pluraj landoj daŭre la esprimoj kiel „vegetarano“ aŭ „vegano“ estas apenaŭ konataj nocioj kaj la vivestima filozofio malantaŭ ili same. Tial do ni decidis pri t.n. „pozitiva diskriminado“ = per rabato allogi pli da homoj kaj ebligi al ili konatiĝi kun senvianda, alternativa manĝkulturo. Nuna teksto en la retejo do sonas jene: “Ĉi-jare ni enkondukas t.n. „verdan rabaton“. Se vi elektos dum SES manĝi senviande (do aŭ vegetare aŭ vegane), vi pagos malpli je 1 EUR tage, do 8 EUR por la tuta aranĝo. Koran dankon pro via komprenemo! Certe ni ĝojos, se vi elektos la malpli kostan varianton, sen superflua kaŭzado de besto-mortigado kaj aldone ŝparos monon. Kaj eble vi eĉ ekŝatos tian manĝkutimon kaj emos en ĝi daŭrigi ankaŭ hejme post la aranĝo :-).” Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Teamo de E@I kaj lernu.net en Ĉinio

Publikigita Marto 27, 2012 de Katjo

Kvarpersona teamo – Peter Baláž kaj Indrė Pileckytė el E@I, kaj Jevgenij Gaus kaj Neringa Gaus el lernu.net – vojaĝis preskaŭ dum la tuta februaro tra Ĉinio.

Ĉinio estas nuntempe tre alloga lando por investantoj – ĝi iĝas pli riĉa kaj malfermita, kio ebligas multajn evoluojn, kiuj ne estis imageblaj antaŭ kelkaj jaroj. Kiel unu el la nunaj superpotencoj kun grandega merkato (1,3 miliardoj da homoj), ĝi meritas ankaŭ novan strategion por plividebligi tie Esperanton.

Dum la lastaj monatoj efektive rapide kreskas vizitoj kaj registriĝoj en la reta Esperanto-lernejo – lernu.net de Ĉinio. (Kio rekte rilatas kun pli ofta kaj pli amasa uzado de la interreto en la lando.) Nuntempe ĉinaj uzantoj iĝas unu el plej grandaj grupoj, laŭ la kresko de registriĝoj. Pro tio E@I-teamo decidis viziti Ĉinion kaj esplori la landon kun granda potencialo – ankaŭ por Esperanto.

Dum la esplorvojaĝo ni vizitis plurajn urbojn: Pekino, Ŝanhajo, Nankino, Honkongo, Haikou (insulo Hajnano). Ĉie ni estis tre amike gastigataj de lokaj Esperantistoj kaj povis multe diskuti kun ili.

En Pekino okazis kelkaj intervjuoj por la Esperanta redakcio de la Ĉina Radio Internacia, ni ankaŭ vizitis la sidejon de la servo El Popola Ĉinio kaj de Ĉina Esperanto-Ligo.

En Hajnano la teamo vizitis la iniciaton de Dennis Keefe Esperanto-insulo, prelegis pri lernu.net kaj pri la agado de E@I, diskutis kun la organizantoj kaj instruistoj tie.

Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone