Por ke niaj infanoj retumadu sekure

Publikigita Marto 29, 2012 de Katjo

fonto: sheeplive.eu

Komputiloj kaj interreto spertis dum la lastaj jaroj nekredeblan ekspansion. Virtuala mondo influas nian ĉiutagan vivon pli multe, ol ni konscias: komunikado per retpoŝto, retaj vendejoj, sociaj retoj, reklamo, komputilaj ludoj, retaj identecoj… Sed apud pozitiva efiko minacas al ni dependeco de retumado kaj de komputilaj ludoj, “ŝtelo” kaj misuzo de nia reta identeco, falsaj paĝaroj intence aspektantaj kiel retejo de nia banko. Ĉiam pli ofte okazas “reta ĉikano”. Kaj unu el la plej endanĝerigitaj grupoj estas infanoj, kiuj renkontiĝas kun komputiloj en pli kaj pli frua aĝo.

Tio igas konscion pri respondeca uzado de interreto pli kaj pli grava. La kompanio InSafe (Eŭropa reto de centroj propagantaj sekuran kaj respondecan uzadon de interreto kaj poŝtelefonaj aparatoj inter junaj homoj) deklaris la 7an de februaro Tago de pli sekura interreto. En la mondo oni celebras la tagon per diversaj aktivaĵoj: oni altigas sciojn de retuzantoj pri sekureco, lernantoj kaj studentoj estas klerigataj pri danĝeroj kaj riskoj de la retumado kaj de la virtuala mondo.

Por ke infanoj uzu komputilon kaj interreton sendanĝere, zorgu unuavice gepatroj. Ni ne celas, ke oni malakceptu la rajton de infanoj pri privateco kaj sekvu ilin kiel ĉashundo, sed ĉefe ĉe etaj infanoj bezonatas certagrada superrigardo. Kiajn rimedojn ni povas utiligi?

Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Vivi sen Guglo – ĉu eblas? aŭ Kion ĉion Guglo scias pri ni (la 3-a parto)

Publikigita Aprilo 20, 2010 de Katjo

En ĉi tiu parto ni provos ekscii, ĉu Guglo estas anstataŭigebla, ĉu al unuopaj Guglo-servoj ekzistas iuj alternativoj.

Google Search – per kio anstataŭigi la plej ofte uzatan servon de Guglo?

Rekomendata, tamen ne tre konata estas Scroogle – t. e. Guglo sen reklamoj kaj spionado (laŭdire…). Ĝi ne uzas kuketojn (angel cookies) kaj ne arkivas serĉojn pli longe ol 48 horojn. Sed ĝi ekzistas nur en 28 lingvoj (Esperanto mankas). Ĝi ekzistas ankaŭ kiel serĉmodulo por Firefox.

http://www.scroogle.org/cgi-bin/scraper.htm
https://ssl.scroogle.org

Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Vivi sen Guglo – ĉu eblas? aŭ Kion ĉion Guglo scias pri ni (la 2-a parto)

Publikigita Aprilo 20, 2010 de Katjo

En ĉi tiu parto ni pritraktos printadon de dokumentoj per la operaciumo Google Chrome OS. Montriĝos, ke ankaŭ sur ĉi tiu kampo eblas por Guglo amasigi iujn informojn pri uzantoj.

Ĉu ankaŭ tia triviala afero, kiel estas hodiaŭ printado de dokumentoj, povas malkovri ion pri ni? Laŭdire jes, se vi uzas la operaciumon Google Chrome OS.

Unuavice – kiel fakte okazos printado per ĉi tiu operaciumo? Specifa karaktero de la operaciumo postulas specifan sintenon rilate al printadaj taskoj. Laŭ imago de Guglo zorgu pri printado la tielnomata Google Cloud Print.

Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Vivi sen Guglo – ĉu eblas? aŭ Kion ĉion Guglo scias pri ni (la 1-a parto)

Publikigita Aprilo 20, 2010 de Katjo

En la unua parto ni parolos pri tio, ke la senpageco kaj sufiĉe alta kvalito de ĉiuj eblaj Guglo-servoj ne nepre signifas ankaŭ sekurecon por ni kaj niaj datumoj.

Iom post iom multaj interret-uzantoj ekhavas senton, ke Guglo scias tro multe pri ili. Vi povas kontraŭi, ke Guglo faras ja bonegan laboron en enkondukado de novaj projektoj, aldonaĵoj kaj servoj, ĉion laŭ la moto “ĉio senpaga gustas pli bone”. Tamen…

Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

370 malpermesitaj pasvortoj de Twitter

Publikigita Decembro 29, 2009 de KienLi

En la paĝo https://twitter.com/signup se vi rigardos la kodon de la paĝo, vi rimarkos 370 malpermesitajn pasvortojn, kiujn vi ne sukcesos registri. Krom 123456 tie estas sufiĉe interesaj pasvortoj, kaj eĉ mirinde, kial Twitter opinias ilin evidentaj. Interalie, inter tiuj pasvortoj mankas “esperanto“. 😉 Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone