Flandrio ekhavos propran retregionan finaĵon
Publikigita Oktobro 22, 2008 de yves
La flandra registaro decidis ke Flandrio havu propran retregionan finaĵon. Ankoraŭ ne certas ĉu oni elektos .vla, .vln, .vlaanderen aŭ .fla. Ne eblas uzi la finaĵon vl., ĉar duliteraj retregionaj finaĵoj estas rezervitaj por sendependaj ŝtatoj rekonitaj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝis la mezo de 2009 oni planas pretigi dosieron por konkretigi la decidon. La koston oni taksas al 100.000 eŭroj.
Laŭ informo aperinta en la ĵurnalo De Standaard.









