Rusio: Lando kien oni paketojn ne sendas

Publikigita Marto 26, 2010 de blahma

La aŭkcia retejo eBay decidis ne plu akceptadi mendojn de siaj rusiaj klientoj. Kulpas pro tio la de , kiu kolapsas sub la inundo de paketoj kaj leteroj el eksterlando, kies nombro dumjare kreskis je 64 procentoj. Al tiu kresko kontribuis precipe la eksterlandaj interretaj vendejoj kaj aŭkcioj, kiuj laste ekfuroris en . Similan problemon alfrontas ankaŭ aliaj landoj, precipe en Afriko kaj Suda Ameriko.

Dum antaŭe livero de paketo en Rusion bezonis maksimume du semajnojn, nun tio povas daŭri eĉ du monatojn. La prokraston kaŭzas la dogana kaj sekureca kontroloj. En la centrejo de la Internacia nun kuŝas 51 mil neprilaboritaj paketoj kaj leteroj. Por plirapidigi la procedon, oni tie nun devos labori 24 horojn tage kaj alpreni pliajn dungitojn. La sin defendas asertante, ke neniu anticipe atentigis ilin pri la populariĝo de la interretaj vendoj.

La rusianoj tamen alfrontas la problemon kun humuro, pri kio atestas ankaŭ la plej nova ŝerco: Estraro de la de asertas, ke ĝi ricevis neniujn plendojn pri la kvalito de sia laboro. Verŝajne oni dum la lastaj jaroj ankoraŭ ne sukcesis liveri ilin.

fonto: Lidové noviny

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Libroserva rabato por UEA-membroj ankaŭ rete

Publikigita Novembro 27, 2008 de yves

Jam tradicie la de havis rabatkuponon, kontraŭ kiu la Libroservo de donis al individuaj membroj de 10-procentan rabaton je unu libromendo jare. La 2008 inkluzivis du tiajn kuponojn. Uzante la rabaton eblis parte aŭ plene regajni la pagitan membrokotizon, sed ĉar temis pri paperaj kuponoj, ili ne estis uzeblaj ĉe retaj mendoj. Krome, pro pietato la plej bibliofilaj membroj domaĝis detranĉi paĝon el sia . Tiaj problemoj ne plu ekzistas, ĉar la Libroservo enkondukis retan varianton por la rabatkupono.

Butikumante pere de la reta katalogo ĉe http://katalogo..org/ , individuaj membroj de povas nun indiki ĉe la koncerna demando, ke ili deziras utiligi la 10-procentan rabaton. Necesas mencii sian -kodon, por ke la programo povu kontroli, ke la mendanto efektive estas individua membro. Tiuj, kiuj estas individuaj membroj en 2008, rajtas uzi la rabaton dufoje. Sekve, kiu jam uzis unu rabatkuponon el la 2008, rajtas fari duan rabatitan mendon rete. Kiu tute ne uzis la rabaton, povas do ankoraŭ fari du mendojn kun rabato de 10%. Ĉar la reta rabato estis enkondukita tiel proksime al la jarfino, la individuaj membroj de 2008 rajtos utiligi ĝin ankoraŭ ĝis la 31-a de januaro 2009. Pagante kotizon por 2009 oni denove ricevos rajton je du rabatitaj mendoj. Por la dumvivaj kaj honoraj membroj tiu rajto kompreneble aŭtomate renoviĝas ĉiujare.

La membra rabato ne dependas de la grandeco de la mendo, por kiu oni uzas ĝin. Validas la kutima regulo pri sendokostoj (10% de la mendosumo; minimume EUR 4,00). La sendokostojn kaj, por klientoj en EU-landoj, la aldonvaloran imposton oni kalkulas surbaze de la rabatitaj prezoj. La 10-procenta rabato ne estas kombinebla kun aliaj rabatoj. Se oni mendas minimume 3 ekzemplerojn de iu titolo, la reta mendilo aŭtomate kalkulas pli altan rabaton, t.e. 1/3 por eldonaĵoj de kaj TEJO, kaj 1/6 por aliaj.

Laŭ Gazetaraj Komunikoj de N-ro 308 2008-11-26

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong