Por konvinki homojn kunagi

Publikigita Junio 21, 2009 de timsk

Multaj aferoj vere farindaj restas nefaritaj, ĉar mankas homoj por helpi:

  • Mi ŝatus vidi spektaklon en la lernejo de mia filo kaj pretus helpi pri la organizado, sed ŝajnas, ke neniu alia pensas pri tio.
  • Mi volus fari prelegon dum baldaŭa kongreso sed timas, ke neniu interesiĝus kaj mi ne havus aŭskultantojn.
  • Estus utile havi filmilon en nia klubo, sed ni bezonas kontribuon de almenaŭ 10 personoj por aĉeti ĝin.

Ekzistas multlingva , kiu helpas al organizemaj homoj arigi subtenontojn antaŭ ol kune ekagi, kaj ĝi nomiĝas PromesoBanko. Per tiu servo, vi povas afiŝi “promeson” tian: “Mi promesas [fari ion] sed nur se [iu nombro da personoj] [faros ion por helpi].” Ekzemple:

Pro tiu , nun ekzistas en Barato nova porinfana biblioteko; Palestina rifuĝinto nomita Ayman nun pasigas jaron en Svedio ĉe la Internacia Junulara Iniciativo-Programo; 20 ekzempleroj de 1984 estas senditaj al germana ministerio, kaj 645 ekzempleroj de The God Delusion estas senditaj al la brita parlamento; kaj multaj aliaj indaj agoj sukcese fariĝis.

Por ĉiu promeso, vi havas la eblecon presi speciale adaptitajn reklamfoliojn, kiujn vi povas disdoni por allogi subtenontojn. Ekzistas Facebook-aplikaĵo por la servo, per kiu oni povas krei kaj subskribi promesojn. Kaj se vi loĝas en Britio, vi povas eĉ subskribi promeson per SMS-mesaĝon de via poŝtelefono.

La servo ekzistas jam en 14 lingvoj, inkluzive Esperanton, kun du pliaj preparataj (la bulgara kaj la finna).

Do jen — ek al la kreo de via unua promeso!

PS Se eventuale vi ŝatus helpi prepari tradukon en via lingvo, skribu al team@pledgebank.com kaj mi tuj respondos!

span.jajahWrapper { font-size:1em; color:#B11196; text-decoration:underline; } a.jajahLink { color:#000000; text-decoration:none; } span.jajahInLink:hover { background-color:#B11196; }

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong