OpenOffice 3.0 – altkvalita oficejo senpage

Publikigita Januaro 27, 2009 de KuboF

Post trijara programado ni finfine denove havas novan version de populara oficeja programaro .org, nun en versio 3.0. Programistoj de Novell kaj Sun eĉ diras ke ni nun ne bezonas similan MS Office ĉar scipovas anstataŭigi ĝin. Kion novan alportis nova versio? Kiuj ecoj vi uzos kaj de kio povus lerni ankaŭ konkurenco? Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

OpenOffice rapidiĝas

Publikigita Novembro 20, 2008 de slavik

Ruslingva blogo LifeHacker.ru rakontas pri la maniero rapidigi OpenOffice. Kvankam jam multaj homoj scias pri kiel bona senpaga alternativo de MS Office, tute ne ĉiuj aŭdis pri ekzisto de variaĵoj pro . Unu el la „forkoj“ nomiĝas Go-oo kaj celas kreon de pli rapida kaj pli efika .

Samtempe la teamo anoncas pri siaj specialaj valoroj (kreo de pli ) kaj anoncas sin „developer run meritocracy“ (~ programista meritokratio).

Ankoraŭ ne ekzistas Esperanta lingva pakaĵo por Go-oo, sed supozeble ĝi povus esti facile kreebla surbaze de tiu por . Subtenas la supozon ankaŭ la granda listo de la pretaj pakaĵoj, inter kiuj la lingvoj ĉina, finna, pola, rusa kaj aliaj.

Konatiĝi kun la projekto kaj eble instali ĝin en vian Vindozan aŭ Linuksan maŝinon eblas ĉe Go-oo.org.

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Novaj makrooj por OpenOffice.org

Publikigita Oktobro 16, 2008 de yves

Bertilo Wennergren publikigas en sia retejo de iom da tempo makroojn por “.org - Writer”, per kiuj oni povas konverti al kaj de diversaj sistemoj por skribi la Esperantajn supersignajn literojn (H-sistemo, X-sistemo…).

La 15an de Oktobro 2008 li kreis novan version de la makrooj, versio 0.7. Tiu versio funkcias nur en .org 3 kaj en pli novaj versioj. Versio 0.7 donas pli belajn anstataŭigojn de majusklaj supersignaj Esperantaj literoj en tutmajusklaj vortoj, kiam oni konvertas al la X-sistemo aŭ al la Fundamenta H-sistemo: Ekzemple “ĈU” (kun majuskla “U”) nun fariĝas “CXU” aŭ “CHU”. Antaŭe “ĈU” fariĝis “CxU” aŭ “ChU”.

Pliaj detalojn kaj la makroojn vi trovos en http://www.bertilow.com/komputo/openoffice.html#makrooj

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong