Ĉu vi uzas sekurajn kromprogramojn? Kontrolu tion

Publikigita Majo 17, 2010 de Katjo

Mozilla oficiale publikis la ilon, danke al kiu uzantoj de konkurencaj retumiloj povas facile kontroli, ĉu la kromprogramoj, kiujn ili uzas, estas sekuraj aŭ ĉu ili estas vundeblaj.

La ilo nomiĝas Plugin Check kaj ĝi estis je dispono jam kun la tria versio de Firefox jam pasintjare, tamen nur nun Mozilla publikis ĝin en la fina versio ankaŭ por la uzantoj de aliaj retumiloj. Subtenataj estas iliaj plej novaj versioj, do Safari 4, Chrome 4, Opera 10.5 kaj IE7 aŭ IE8. La ilo kontrolu ĉefe la malnovajn kromprogramojn, ekz. QuickTime de Apple aŭ Flash kaj Reader de Adobe.

Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Novaĵoj de Mozilla 2

Publikigita Aprilo 1, 2009 de KuboF

Tiu ĉi serio da artikoloj pri Mozilla estas eldonata en kunlaboro kun Pavel “JasnaPaka” Cvrček (de Ĉeĥujo), kiu en sia blogo skribas pri aktualaĵoj de Mozilla kaj similaj temoj.

Logotipo de FirefoxFirefox 3.1 renomita al Firefox 3.5
Oni planis eldoni Firefox 3.0 kun iaj specialaj funkcioj kiuj poste pro nesufiĉa tempo estis ellasitaj. Tiujn funkciojn oni do planis aldoni al, laŭplane post mallonga tempo eldonota, Firefox 3.1. Numero de versio 3.1 signufus ke en tiu versio ne estas multaj novaĵoj, ĉefe nur tiuj, kiuj en plu povis eniri 3.0. Poste kiam Google eldonis sian propran krozilon, Google Chrome, kaj Microsoft progresis kun Internet Explorer 8, Mozilla bezonis reagi al konkurantoj kaj ege plibonigi sian krozilon. Kaj, kompreneble, tiuj plibonigoj retenis eldonon. Antaŭnelonge oni ekis diskuti ĉu versinumero 3.1 bone prezentas kvanton de nove aldonitaj funkcioj. Rezulto de tiuj ĉi duskutoj estis renomigo de Firefox 3.1 al Firefox 3.5.
Tiu ĉi renomigo havas ankaŭ psikologian aspekton. Numero 3.5 ekscitas senton ke la krozilo estas pli bona ol 3.1.

Logotipo de FirefoxNeplanitaj novaĵoj en Firefox 3.5
Kiel mi jam skribis Mozilla ne-laŭplane aldonis multajn novajn funkciojn al Firefox 3.5. Ekzemple nuntempe estas plirapidigata ĝavoskripto. Tial malfirmiĝis la fenestro por aldoni novajn funkciojn. Tiuj funkcioj ne estos grandaj, ĉefe nur plibonigos defaŭltajn valorojn, kun iometaj plirapidigoj.

Logotipo de FirefoxFirefox 3.5 beta 4 planita por la 14-a de aprilo
Post Firefox 3.1 beta 3 alvenos Firefox 3.5 beta 4. Ĉar programistoj havis iajn problemojn kun ĝavoskripto ili bezonis eldoni, antaŭe neplanitan, kvaran beta-version. Firefox 3.5 nun estas preskaŭ finita kaj havas ĉiujn funkciojn. Nur necesas ripari erarojn en ĝavoskripto. Ĉefe pro tio estis aldonita la 4-a beta versio.

Logotipo de FirefoxPli rapida postkolapsa riparado de folioj en Firefox 3.6
Reale ĉi tiu teksto rilatas al Firefox 3.6, sekvanta versio post nuntempe programada versio 3.5. Unu el novaĵoj de Firefox 3.0 estis postkolapsa riparado de folioj. En versio 3.6 ankaŭ tio ĉi estos plibonigita. Prioritate ripariĝos folioj, kiujn uzanto vidos. Alivorte, se uzanto havas multajn foliojn, tiam tiuj, kiuj estas montrataj sur ekrano, estos ŝarĝataj unue. Nur poste estos ŝarĝataj ankaŭ folioj elrulumitaj eksterekrane.

Fennec 1.0 beta 1 estas eldonita
Firefox por porteblaj aparatoj, programita sub kaŝnomo Fennec, estis eldonita en versio 1.0 beta 1. Tiu ĉi versio plibonigas ĉefe la rapidecon kaj fortikecon de la programo. Ankaŭ estas aktivigita subteno por kromprogramoj, ĝavoskripto estas plirapidigita kaj legosignaj ebloj plibonigitaj. Pli detalaj informoj estas en la eldonnotoj. La unua betaversio disponeblas por platformo Maemo sed en eldonnotoj estas menciitaj ankaŭ versioj por Windows kaj Linux. Baldaŭ disponeblos ankaŭ unua alfaversio por Windows Mobile kaj Symbian.

Mozilla-programoj en multaj lingvoj

Logotipo de FirefoxLa lasta betaversio 3.1/3.5 de Firefox estas disponebla en 62 tradukoj. Tiu numero tamen ne estas fina ĉar komplete ĝi estas tradukata al 70 lingvoj. Kaj aliaj verŝajne sekvos. 70 estas bela numero, sed la konkuranta Internet Explorer 7 estas tradukita al 77 lingvoj.

Ankaŭ tradukado de Thunderbird 3 aktivas. Nuntempe ĝi haveblas en 54 lingvoj kaj unu estas ankoraŭ prilaborata. Pozitiva informo estas ke nur en la pasinta duonjaro oni aldonis 10 tradukoj. Thunderbird 2 estis tradukita al nur 38 lingvoj; tio signifas kreskon je 17 lingvoj.

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Novaĵoj de Mozilla 1

Publikigita Marto 2, 2009 de KuboF

Saluton kaj bonvenon ĉe nova seriaĵo pri novaĵoj de Mozilla. Mi ĉiumonate vin informos pri interesaĵoj, novaj projektoj kaj aliaĵoj rilataj al la firmao Mozilla Corporation kaj ĝiaj idaj firmaoj.
La tuta unua parto estas dediĉita al novaĵoj en, ankoraŭ neeldonita, foliumilo Mozilla Firefox 3.1 Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone