Publikigita Oktobro 23, 2009 de Katjo
Komputila mondo havas ekde hieraŭ novan version de operaciumo Vindozo.
Januaro 2007 kaj malfermo de vendado de Vindozo Vista. En Times Square en New York grimpistoj pendigas el ĉielskrapantoj kun granda ceremonio emblemon de Vindozo, trans stratoj veturas firmaaj busoj kun slogano „Vista? Wow!”.
De Danubo aperis artfajraĵo. „Wow,” ripetas Adela Banášová kun Pyco la sloganon de sistemo dum pompa prezento por ĵurnalistoj. Celo estas entuziasmigi homojn pro novaj funkcioj, kiujn nova sistemo alportas.
La 22-a de oktobro 2009. Microsoft aperigas en rekorda tempo novan operaciumon. Kialo? Trompiĝo kaj maliluziiĝo de uzantoj kaj grandega malsukceso de Vista. Kvar kvinonoj da uzantoj daŭre uzas malnovan Vindozon XP, kiu ĉi-dimanĉe festos la okan naskiĝtagon.
Legi plu…
Kategorio: Programado | Etikedoj: Microsoft, operaciumo, Vindozo, Windows | Komentoj (2)
Publikigita Marto 14, 2009 de petro666
Sian imagon pri la mondo post 10 jaroj - en 2019 decidis filme prezenti teamo de Microsoft Office Labs. Kunligu profesiulojn de “Hi-Tech” mondo kun la buĝeto de kinofilmo kaj vi ricevos vizion de estonteco, kiun certe kelkaj el ni jam ŝatus havi tuj :).

Esprimo "labortablo" ricevos baldaŭ sian veran signifon.
Video kun facila kaj trafa nomo “2019″ malkaŝas bildon de ebla proksima estonteco kaj teknologioj, kiuj iom post iom eniru nian ĉiutagan vivon. La filmon prezentis dum lasta konferenco estro de merkata divizio de Microsoft - Stephen Elop.
Certe kelkaj prezentitaj “mojosaĵoj” estos bonaj, utilaj helpiloj en ĉiutaga vivo en proksima estonteco. Ni do post 10 jaroj vidu, kio ĉio de la filmo realiĝos ĝis tiam kaj pri kio ni daŭre devos atendi kelkajn pliajn jarojn … Ĉiukaze aspektas kiel interesa estonteco. Ni nur esperu ke ĝi ne estos tuta sub licencoj de “Fenestroj” kaj tamen restos spaco por liberaj platformoj (kiuj laŭprognoze devus tamen kreski).
Legi plu…
Kategorio: Amuzaĵoj kaj interesaĵoj, Foto kaj video | Etikedoj: estonteco, Microsoft | Komentoj (3)
Publikigita Januaro 18, 2009 de KuboF
Microsoft estis longe kritikata ĉar ĝi malebligis al aliaj firmaoj kaj programistoj vidi kaj uzi originalajn specifojn de oficejaj formatoj doc, xls kaj ppt. Sed kun veno de malfermita formato OpenXML Microsoft finfine malfermis ankaŭ pli malnovajn formatojn. Kiujn avantaĝojn tio alportos? Ĉu pli multan liberecon? Legi plu…
Kategorio: Amuzaĵoj kaj interesaĵoj | Etikedoj: doc, Excel, Microsoft, Office, OpenXML, PowePoint, ppt, Word, xls | 1 komento