Esperantaj klavaroj por Mac OSX
Publikigita Oktobro 26, 2008 de Kalle Kniivilä
En Mac OSX mi instalis klavar-pelilon, kiu ĉapeligas dum mi tajpas ikse - tion mi opinias la plej oportuna aranĝo por rapida tajpado de Esperanto. Eblas preni la klavaron ĉi tie:
http://www.kniivila.net/tenejo/ESF-klavaro.zip
ESF estu interpretata kiel Esperanta-Sveda-Finna, ne kiel “Esperantic Studies Foundation”. Kiel oni povas kompreni laŭ la nomo, ĝi estas bazita sur la finna-sveda klavaro, kiu enhavas la literojn ÅÄÖ sur apartaj klavoj dekstre de L.









