Alia socia reto eblas

Publikigita Oktobro 20, 2009 de slavik

La plej populara rusia vKontakte () iĝis internacia. Certe jam antaŭe eblis registri sin en ĝi el eksterlando, sed ekde ĉi-oktobro la reto estos reklamata internacie kiel plurlingva sistemo.
Elekto de lingvoj ĉe registriĝoIom simila al , vKontakte estas pli „facila“ por retumilo (laŭ mia sperto de ne tre fortika komputilo), enhavas malpli da reklamo. La ĉefa funkciaro estas certe pri amikumo: kiuj estas viaj amikoj, al kiaj renkontiĝoj ili iras (kaj ĉu vokas ankaŭ vin), multo estas farata por aktivigi grupan laboron — interalie, rusiaj E-kluboj kaj teamoj de E-eventoj aktive uzas vKontakte por siaj bezonoj.

estas eble la plej granda mirinda sukceso de ruslingva Interreto: ĝi havas pli ol 40 milionojn da uzantoj kaj funkcias kiel la ĉefa aŭd-vida rethotelo por kelkaj grandaj landoj de eksa Sovetunio. Nur tri jarojn antaŭe startis kiel iniciato de kelkaj studentoj de la Peterburga Ŝtata Universitato, kaj lavange populariĝis.

vKontakte jam atingeblas en bona traduko al pli ol dek lingvoj, inter ili la movade gravaj hungara, ĉina, japana, pola, portugala kaj aliaj. Ekde la komenco, tiun ĉi socian reton distingis racia uzo (aŭ ĉu simple neuzo) de crowdsourcing (puŝo de laboro al amasoj de uzantoj). Tio tre pozitive influis la kvaliton.

Vi ne bezonas ŝanĝi vian preferatan socian reton favore al tuj aŭ iam, sed certe estas bona kromservo por uzi inter la aliaj. Cetere, ebligas senliman interŝanĝon (rememoru Ipernity kaj aliajn) de fotoj kaj filmetoj.

Jen ligo al registriĝo »»»

Post registriĝo nepre trovu la grupon parolata“ (uzu la serĉokampon en la supro de la interfaco) kaj aliĝu (ligilo dekstre sub emblemo). En tiu grupo vi jam nepre trovos multajn Esperantajn konatojn, aktivulojn de E@I kaj TEJO. Ĝis baldaŭaj belaj renkontoj!

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Facebook ankaŭ en Esperanto!

Publikigita Oktobro 30, 2008 de petro666

Post la unua soci-reta servo Ipernity - kiu lanĉis sian retejon en -versio jam relative frue post ĝia apero - nun aperas ankaŭ plua de tiuj ĉi servoj en nia lingvo - nome Facebook ekhavis ankaŭ Esperantan interfacon. La projekto lanĉis ĝenerale plurlingvigon de la kaj dum kelka tempo eblis ricevi proponon por kuntraduko de la servo al sia lingvo. Eblas aliĝi al la tradukskipo por ev. plibonigi E-version ĉi tie.

Facebook kun E-lingva interfaco

kun E-lingva interfaco

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Kiel grupigi katojn? Respondo: per doodle.ch

Publikigita Oktobro 18, 2008 de timsk

Estas esprimo en mia lingvo, kiu ofte enkapiĝas kiam mi provas organizi ion per dissenditaj retmesaĝoj — „kvazaŭ oni provus grupigi katojn“. Ĉu oni provas elekti daton por kunveno, elekti semajnfinon el la venontaj tri monatoj por kune ferii, aŭ simple elekti kiun filmon ni spektu je sabato, estas ofte sufiĉe malfacile arigi ĉiun „katon“ de la grupo ĉirkaŭ komuna konsento, kaj ofte la rezulto estas amaso de retmesaĝoj malfacile sekveblaj.

Tre bona ilo por tiaj okazoj — kiu ekzistas multlingve, inkluzive esperante* — estas doodle.ch. Tie vi povas krei demandilon, kie ĉiu partoprenonto simple hokmarkas “jes” aŭ “ne“, kaj vi rapide trovas la plej popularan elekton de la grupo.
Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong