Unuaj spertoj de iPhone, kun eĥoŝanĝo
Publikigita Marto 2, 2010 de Kalle Kniivilä
En la redakcio kie mi laboras oni nun forigas preskaŭ ĉiujn fiksajn telefonojn. Anstataŭe ni ricevis poŝtelefonojn de la marko iPhone. Tre utila kaj amuza aĵo – hodiaŭ dum la lunĉo nekutime multaj kolegoj anstataŭ diskuti unu kun la alia fingrumis siajn novajn ludilojn. Ankaŭ mi, cetere.
iPhone kun la senpaga programeto Stanza bonege funkcias por legi librojn en plej diversaj lingvoj. Transmeti la librojn al la telefono plej facile kaj senprobleme fareblas per la libera programo Calibre. Rusaj, ĉinaj, arabaj kaj plej diversaj aliaj literoj, inkluzive de esperantaj ĉapelitaj, bele videblas sur la ekrano.
Tamen estas grava manko: dume ne eblas mem difini klavaron, kaj neniu el la prete haveblaj klavaroj enhavas esperantajn literojn. Provizora solvo kiun mi provis aspektas jene: el la programeto (aplikaĵo?) UnicodeLab, kiu montras pli-malpli ĉiujn imageblajn unikodajn signojn, mi kopiis al mia listo de preferataj signoj en la programeto Unicode la esperantajn ĉapelitajn literojn.
Tiel eblas tajpi preskaŭ normale, tamen la tajpofenestro estas tre malgranda, do la maniero estas maloportuna por pli longaj tekstoj. Post tajpado necesas kopii la tekston, kaj poste englui ĝin en la deziratan lokon, kio same estas ne tre oportuna.
Verŝajne esperantistoj ne estas la solaj uzantoj de iPhone, kiuj spertas problemojn pri enigo de nekutimaj literoj kaj signoj. Eble indus, ke oni sin turnu al Apple kaj petu enkondukon de aldona klavaro “vastigita latina”, kun la ebleco enigi pli grandan aron da latinaj literoj, ne nur la esperantajn, sed ankaŭ literojn de aliaj negrandaj lingvoj, kies enigo nun malfacilas – ekzemple la kimra ŵ ja troveblas, sed nur se oni komprenas, ke por tio necesas ŝalti la britan klavaron, aliaj latinliteraj ne taŭgas.
(Aperis en kniivila.net)








