Vikipedia seminario kaj nova libro dum KAEST
Publikigita Oktobro 16, 2008 de yves
Kadre de tradicia aranĝo KAEST (Konferenco pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko), okazonta 7.-9.11.2008 en Dobřichovice apud Prago (Ĉeĥio) kaj ĉeforganizata de en Esperantujo bone konata eldonisto Petro Chrdle, okazos ĉi-jare i.a. trejnseminario pri Vikipedio! Krom ĝenerala enkonduka prelego estos traktata kiel la ĉeftemo „Problemaro de fakaj artikoloj en esperantlingva Vikipedio” (teoria prezento kun praktika ekzercado – memstara enretigado de antaŭe preparitaj fakaj artikoletoj). Gvidos Pavla Dvořáková, Miroslav Malovec kaj E@I-estrarano Yves Nevelsteen.
E@I prezentos dum KAEST novan verkon de Ziko van Dijk pri Vikipedio: Vikipedio por Vi. Temas pri detala verko (60-paĝa), kiu klarigas fenomenon Vikipedio kun multaj konsiloj, klarigoj kaj paŝo post paŝo gvidas leganton iĝi facile ne nur uzanto de tiu reta enciklopedio sed ĝia aktiva kontribuanto. Ĉar nia antaŭa verko pri Vikipedio elĉerpiĝis ene de jaro, ni same esperas pri granda furoro de tiu ĉi nova libro de konata kaj ŝatata aŭtoro.
Unu el niaj nunaj projektoj estas ĝuste disvastigo de E-lingva Vikipedio, ĝia famigo inter E-istoj, pli kvalita kaj kvanta kontribuo, sekve ankaŭ instruado/trejnado de E-istoj, por ke ili iĝu bonaj vikipediistoj.









