Plirapidigu vian retumadon kun la aldonaĵo BarTab

Publikigita Junio 17, 2010 de Katjo

Ĉu ankaŭ vi kutimas teni dekojn da folioj en samtempe malfermitaj? Ĉu ankaŭ vi timas restartigi la retfoliumilon, ĉar reŝarĝado de ĉiuj folioj daŭras tiom longe? Se vi respondis jese, certe interesos vin jena aldonaĵo por la retfoliumilo .

Kiam estas en la tro multaj folioj samtempe malfermitaj, povas okazi, ke la “manĝos” eĉ la tutan ĉefmemoron. Tion vi povas eviti kun la nova aldonaĵo BarTab. Post ĝia instalo retpaĝoj sur malfermitaj, sed neuzataj folioj ŝanĝos sian konduton.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Firefox-kalendaro - ĉifoje Esperant-lingva!

Publikigita Januaro 13, 2010 de Katjo

Antaŭnelonge ni informis vin pri la por jaro 2010 de , kiun ni ne povis traduki al Esperanto pro la “populara” dosierformo docx. Ĝuste tio inspiris nin krei propran kalendaron, eble pli simplan, tamen tuj en nia lingvo.

Kreanto de ĝi estas Peter Novotníček el Slovakio, kiu lasis la verkon sub permesilo cc-by-sa, kio signifas, ke vi rajtas libere kopii, disvastigi kaj modifi ĝin laŭ via plaĉo. Oni nur ĉiam menciu originan aŭtoron (do ĉikaze “rabgulo”) kaj ne ŝanĝu permesilon, ĉiam ĝi estu cc-by-sa.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Elŝutu Firefox-kalendaron por jaro 2010

Publikigita Januaro 6, 2010 de Katjo

Sur paĝaro Mozillalinks aperis bela - por jaro 2010. Ĝi estas en grandeco A4 kaj je dispono estas du kolorvariantoj - ruĝa kaj blua.

Eblas eĉ traduki ĝin al aliaj lingvoj! Por tiu celo estas je dispono fontdosiero. Unusola problemo estas, ke la fontdosiero estas docx… do vi korekte malfermos ĝin nur per MS Word 2007.

Kun docx mi havas sufiĉe malbonajn spertojn - mi uzas Linukson kun OpenOffice. Kvankam OpenOffice 3 en Linux Mint malfermis ĝin, la estas neuzebla - unuopaj elementoj estas malĝuste aperigitaj - ŝovitaj, en malbona ordo ks. Certe vi konas tian situacion.

Versio 3.1 en komputilo kun Ubuntu 9.10 ankaŭ malfermis ĝin, sed kredu-nekredu, rezulto estis unu belega bufra troo.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Firefox 3.6 ebligas kaŝi menuon

Publikigita Decembro 28, 2009 de Katjo

Evoluistoj de populara retfoliumilo inspiriĝis je ergonomio de Internet Explorer 8. En la nova versio de eblas kaŝi kaj portempe aperigi menuon.

La menuon oni povas kaŝi post alklako per dekstra musbutono ekz. sur menuo aŭ navigadpanelo. Klavo Alt portempe aperigas la menuon, same kiel en Internet Explorer 8.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Firefox superis sekvan gravan mejloŝtonon: 25%-an kvoton sur merkato

Publikigita Novembro 17, 2009 de Katjo

emblemo de

Laŭ informoj de kompanio NetApplication venkis libera gravan mejloŝtonon, kiun prezentas atingo de kvarona kvoto sur globala merkato de retumiloj.

Vince Vizzaccaro, plenuma vicprezidanto de kalifornia kompanio Net Application, okupiĝanta pri globala monitorado de interreto, konfirmis, ke la atingo kaj supero de limo 25% okazis dum la unua novembra semajno kaj nuntempe uzas ĉi tiun retfoliumilon ĉiu kvara persono, kio estas grandega sukceso. Vizzaccaro diras, ke li antaŭ kvin jaroj (kiam komencis) opiniis, ke sukceso estus ankaŭ 10%, tamen tiun limon superis jam en marto 2006.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Novaĵoj de Mozilla 2

Publikigita Aprilo 1, 2009 de KuboF

Tiu ĉi serio da artikoloj pri estas eldonata en kunlaboro kun Pavel “JasnaPaka” Cvrček (de Ĉeĥujo), kiu en sia blogo skribas pri aktualaĵoj de kaj similaj temoj.

Logotipo de Firefox 3.1 renomita al 3.5
Oni planis eldoni 3.0 kun iaj specialaj funkcioj kiuj poste pro nesufiĉa tempo estis ellasitaj. Tiujn funkciojn oni do planis aldoni al, laŭplane post mallonga tempo eldonota, 3.1. Numero de versio 3.1 signufus ke en tiu versio ne estas multaj novaĵoj, ĉefe nur tiuj, kiuj en plu povis eniri 3.0. Poste kiam Google eldonis sian propran krozilon, Google Chrome, kaj Microsoft progresis kun Internet Explorer 8, bezonis reagi al konkurantoj kaj ege plibonigi sian krozilon. Kaj, kompreneble, tiuj plibonigoj retenis eldonon. Antaŭnelonge oni ekis diskuti ĉu versinumero 3.1 bone prezentas kvanton de nove aldonitaj funkcioj. Rezulto de tiuj ĉi duskutoj estis renomigo de 3.1 al 3.5.
Tiu ĉi renomigo havas ankaŭ psikologian aspekton. Numero 3.5 ekscitas senton ke la estas pli bona ol 3.1.

Logotipo de FirefoxNeplanitaj novaĵoj en 3.5
Kiel mi jam skribis ne-laŭplane aldonis multajn novajn funkciojn al 3.5. Ekzemple nuntempe estas plirapidigata ĝavoskripto. Tial malfirmiĝis la fenestro por aldoni novajn funkciojn. Tiuj funkcioj ne estos grandaj, ĉefe nur plibonigos defaŭltajn valorojn, kun iometaj plirapidigoj.

Logotipo de Firefox 3.5 beta 4 planita por la 14-a de aprilo
Post 3.1 beta 3 alvenos 3.5 beta 4. Ĉar programistoj havis iajn problemojn kun ĝavoskripto ili bezonis eldoni, antaŭe neplanitan, kvaran beta-version. 3.5 nun estas preskaŭ finita kaj havas ĉiujn funkciojn. Nur necesas ripari erarojn en ĝavoskripto. Ĉefe pro tio estis aldonita la 4-a beta versio.

Logotipo de FirefoxPli rapida postkolapsa riparado de folioj en 3.6
Reale ĉi tiu teksto rilatas al 3.6, sekvanta versio post nuntempe programada versio 3.5. Unu el novaĵoj de 3.0 estis postkolapsa riparado de folioj. En versio 3.6 ankaŭ tio ĉi estos plibonigita. Prioritate ripariĝos folioj, kiujn uzanto vidos. Alivorte, se uzanto havas multajn foliojn, tiam tiuj, kiuj estas montrataj sur ekrano, estos ŝarĝataj unue. Nur poste estos ŝarĝataj ankaŭ folioj elrulumitaj eksterekrane.

1.0 beta 1 estas eldonita
por porteblaj aparatoj, programita sub kaŝnomo , estis eldonita en versio 1.0 beta 1. Tiu ĉi versio plibonigas ĉefe la rapidecon kaj fortikecon de la programo. Ankaŭ estas aktivigita subteno por kromprogramoj, ĝavoskripto estas plirapidigita kaj legosignaj ebloj plibonigitaj. Pli detalaj informoj estas en la eldonnotoj. La unua betaversio disponeblas por platformo Maemo sed en eldonnotoj estas menciitaj ankaŭ versioj por Windows kaj Linux. Baldaŭ disponeblos ankaŭ unua alfaversio por Windows Mobile kaj Symbian.

-programoj en multaj lingvoj

Logotipo de FirefoxLa lasta betaversio 3.1/3.5 de estas disponebla en 62 tradukoj. Tiu numero tamen ne estas fina ĉar komplete ĝi estas tradukata al 70 lingvoj. Kaj aliaj verŝajne sekvos. 70 estas bela numero, sed la konkuranta Internet Explorer 7 estas tradukita al 77 lingvoj.

Ankaŭ tradukado de 3 aktivas. Nuntempe ĝi haveblas en 54 lingvoj kaj unu estas ankoraŭ prilaborata. Pozitiva informo estas ke nur en la pasinta duonjaro oni aldonis 10 tradukoj. 2 estis tradukita al nur 38 lingvoj; tio signifas kreskon je 17 lingvoj.

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Novaĵoj de Mozilla 1

Publikigita Marto 2, 2009 de KuboF

Saluton kaj bonvenon ĉe nova seriaĵo pri novaĵoj de . Mi ĉiumonate vin informos pri interesaĵoj, novaj projektoj kaj aliaĵoj rilataj al la firmao Corporation kaj ĝiaj idaj firmaoj.
La tuta unua parto estas dediĉita al novaĵoj en, ankoraŭ neeldonita, 3.1 Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Beta-versio de Firefox 3.1 oficiale havebla en Esperanto

Publikigita Oktobro 16, 2008 de yves

En la retejo http://www.mozilla.com/en-US/firefox/all-beta.html vi povas elŝuti en Esperanto. Jam de iom da tempo ekzistas lingva pako en la retejo http://tradukado.esperanto.org.uy/ sed nun do eblas simple elŝuti kaj instali ĝin!

Tradukintoj de interalie uzis la retejon de la -projekto de (www.komputeko.net) por traduki la retumilon. Kelkaj aktivulo helpis ankaŭ pri provlegado.

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong