Publikigita Oktobro 25, 2009 de petro666
Street Fighter: The Legend of Chun-Li (Strata batalanto: La legendo de Chun Li) - estas plua filmo, en
kiu oni uzas Esperanton – ĉi-foje fakte eluzante nur ĝian nomon. Bedaŭrinde, en tiu ĉi kazo oni uzas ĝin por malnobla celo – “Esperanto security” nomiĝas firmao de la ĉefa negativa persono de la filmo.
Tiu ĉi filmo estas dua filmo de la “Street Fighter”-serio de video-ludoj.
(En la unua “Street Fighter”-filmo el la jaro 1994 ludis ankaŭ fama Jean Claude van Damme. Interesa estas, ke ankaŭ en tiu ĉi unua filmo oni uzis Esperanton – aperas pluraj signoj kaj ŝildoj surstrate, same kelkaj fonaj paroloj kaj eĉ la kanto-himno sonas en Esperanto.)

Kovrilo de DVD
Nuna, dua filmo priskribas la lud-rolulinon Chun-Li, kiun en filmo ludas Kristin Kreuk. Rakonto sekvas personan historion de Chun-Li kaj ŝian vojon al justeco.
La filmo okazas en Bankoko, kie la ĉefa sentaŭgulo planas per sia firmao regi la urbon kaj konstrui mega-palacojn, domegojn por riĉuloj, forigante malriĉulojn de iliaj domoj kaj urbo-partoj. En filmo spekteblas pluraj batal-scenoj, ĉar ja video-ludo temis ĝuste pri tio.
La filmo ricevis ĉefe negativajn kritikojn.
Legi plu…
Kategorio: Amuzaĵoj kaj interesaĵoj, Foto kaj video, Ludoj | Etikedoj: Esperanto, filmoj, video-ludo | Neniuj komentoj
Publikigita Junio 21, 2009 de petro666
www.filmoj.net - facila, sed trafa nomo por retejo, kies celo estas okupiĝi pri filmoj en Esperanto. La retejo estas projekto de REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado), sub la gvido de Aleksander Osincev.
Jen kion diras la kreantoj mem pri la retejo:

“Vi trafis la blogon, kiu kolektas filmojn, originale kreitajn en Esperanto, filmojn subtekstigitajn kaj voĉigitajn en la lingvo internacia. Jam nun mi diras al vi, ke ni ne deliktas iujn aŭtorajn rajtojn kaj ni ne planas tion fari. Ĉiuj filmoj anoncataj ĉi tie estas reklamaj, certe estas tre konsilinde, ke vi aĉetu filmojn kaj spektu ilin kun niaj subtitoloj.
Nia celo estas utiligi Esperanton en ĉiutaga vivo, kreante la kulturon.”
Certe do bonveniga projekto, kiu espreble evoluos kaj la filmo-kulturo en Esperanto (ĉu teme pri originalaj aŭ subtekstigitaj filmoj) povos pliriĉiĝi danke al ĝi.
span.jajahWrapper { font-size:1em; color:#B11196; text-decoration:underline; } a.jajahLink { color:#000000; text-decoration:none; } span.jajahInLink:hover { background-color:#B11196; }
Kategorio: Amuzaĵoj kaj interesaĵoj, Foto kaj video | Etikedoj: filmoj, subtekstoj | Komentoj (3)