Novaĵoj de Mozilla 2

Publikigita Aprilo 1, 2009 de KuboF

Tiu ĉi serio da artikoloj pri estas eldonata en kunlaboro kun Pavel “JasnaPaka” Cvrček (de Ĉeĥujo), kiu en sia blogo skribas pri aktualaĵoj de kaj similaj temoj.

Logotipo de Firefox 3.1 renomita al 3.5
Oni planis eldoni 3.0 kun iaj specialaj funkcioj kiuj poste pro nesufiĉa tempo estis ellasitaj. Tiujn funkciojn oni do planis aldoni al, laŭplane post mallonga tempo eldonota, 3.1. Numero de versio 3.1 signufus ke en tiu versio ne estas multaj novaĵoj, ĉefe nur tiuj, kiuj en plu povis eniri 3.0. Poste kiam Google eldonis sian propran krozilon, Google Chrome, kaj Microsoft progresis kun Internet Explorer 8, bezonis reagi al konkurantoj kaj ege plibonigi sian krozilon. Kaj, kompreneble, tiuj plibonigoj retenis eldonon. Antaŭnelonge oni ekis diskuti ĉu versinumero 3.1 bone prezentas kvanton de nove aldonitaj funkcioj. Rezulto de tiuj ĉi duskutoj estis renomigo de 3.1 al 3.5.
Tiu ĉi renomigo havas ankaŭ psikologian aspekton. Numero 3.5 ekscitas senton ke la estas pli bona ol 3.1.

Logotipo de FirefoxNeplanitaj novaĵoj en 3.5
Kiel mi jam skribis ne-laŭplane aldonis multajn novajn funkciojn al 3.5. Ekzemple nuntempe estas plirapidigata ĝavoskripto. Tial malfirmiĝis la fenestro por aldoni novajn funkciojn. Tiuj funkcioj ne estos grandaj, ĉefe nur plibonigos defaŭltajn valorojn, kun iometaj plirapidigoj.

Logotipo de Firefox 3.5 beta 4 planita por la 14-a de aprilo
Post 3.1 beta 3 alvenos 3.5 beta 4. Ĉar programistoj havis iajn problemojn kun ĝavoskripto ili bezonis eldoni, antaŭe neplanitan, kvaran beta-version. 3.5 nun estas preskaŭ finita kaj havas ĉiujn funkciojn. Nur necesas ripari erarojn en ĝavoskripto. Ĉefe pro tio estis aldonita la 4-a beta versio.

Logotipo de FirefoxPli rapida postkolapsa riparado de folioj en 3.6
Reale ĉi tiu teksto rilatas al 3.6, sekvanta versio post nuntempe programada versio 3.5. Unu el novaĵoj de 3.0 estis postkolapsa riparado de folioj. En versio 3.6 ankaŭ tio ĉi estos plibonigita. Prioritate ripariĝos folioj, kiujn uzanto vidos. Alivorte, se uzanto havas multajn foliojn, tiam tiuj, kiuj estas montrataj sur ekrano, estos ŝarĝataj unue. Nur poste estos ŝarĝataj ankaŭ folioj elrulumitaj eksterekrane.

1.0 beta 1 estas eldonita
por porteblaj aparatoj, programita sub kaŝnomo , estis eldonita en versio 1.0 beta 1. Tiu ĉi versio plibonigas ĉefe la rapidecon kaj fortikecon de la programo. Ankaŭ estas aktivigita subteno por kromprogramoj, ĝavoskripto estas plirapidigita kaj legosignaj ebloj plibonigitaj. Pli detalaj informoj estas en la eldonnotoj. La unua betaversio disponeblas por platformo Maemo sed en eldonnotoj estas menciitaj ankaŭ versioj por Windows kaj Linux. Baldaŭ disponeblos ankaŭ unua alfaversio por Windows Mobile kaj Symbian.

-programoj en multaj lingvoj

Logotipo de FirefoxLa lasta betaversio 3.1/3.5 de estas disponebla en 62 tradukoj. Tiu numero tamen ne estas fina ĉar komplete ĝi estas tradukata al 70 lingvoj. Kaj aliaj verŝajne sekvos. 70 estas bela numero, sed la konkuranta Internet Explorer 7 estas tradukita al 77 lingvoj.

Ankaŭ tradukado de 3 aktivas. Nuntempe ĝi haveblas en 54 lingvoj kaj unu estas ankoraŭ prilaborata. Pozitiva informo estas ke nur en la pasinta duonjaro oni aldonis 10 tradukoj. 2 estis tradukita al nur 38 lingvoj; tio signifas kreskon je 17 lingvoj.

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong