Fedora Linux 10

Publikigita Januaro 16, 2009 de KuboF

Oni eldonis version 10 de Fedora Linux. Ĝi havas novan grafikan praŝargan sistemon, nomatan Plymouth, kiu plirapidigis la starton de la sistemo. Nova kerno ankaŭ subtenas novan aparataron (ĉefe diversajn retkameraojn), ebligas pli bonan laboron kun presiloj (fizike konektitaj kaj ankaŭ retaj). Instaliloj nove subtenas adaptitan instaladon de aŭdaj/videaj kodekoj/programaroj .

Ankaŭ sekureco pliboniĝis: oni aldonis novan ilon SecTool. El normalaj programaroj Fedora enhavas OpenOffice.org 3.0.0., GNOME 2.24.1, KDE 4.1.2, Thunderbird 2.0.0.17, Firefox 3.0.4 ktp. Vi povas elŝuti gixn de fedoraproject.org.

Fonto: Red Hat

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone