Facebook vs. realeco (video)

Publikigita Aŭgusto 19, 2010 de Katjo

Antaŭnelonge aperis en slovakaj kaj ĉeĥaj retejoj video sub la nomo vs. realita ( vs. realeco) kaj tuj iĝis freneze populara. Aŭtoroj de la video estas Ondřej Hejna, Martin Šesták, Viktor Hejna kaj Marek Chaloupka. La videon faris Moving pictures studio en la jaro 2010.

La mallonga, ĉ. 8-minuta video pri tio, kiel aspektus -dialogoj en reala mondo, estas en la ĉeĥa, do mi faris -subtitolojn (bedaŭrinde mi ankoraŭ ne malkovris, kiel uzi en ili Esperantajn kromsignojn).

Se vi trovos eraron en la traduko (ĉefe ĉe la preskaŭ netradukeblaj babilejaj “perloj”), bonvolu sendi korekton al mia retpoŝt-adreso.

Fonto: youtube.com, overstream.net

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Facebook - pligrandigo de fotoj je 42%

Publikigita Marto 12, 2010 de Katjo

La pligrandigis la maksimuman grandecon de alŝutitaj fotoj. Ĝis nun ĝi aŭtomate malgrandigadis la fotojn tiel, ke ilia pli longa flanko havu 604 rastrumerojn, tamen nun estas la limigo jam 720 rastrumeroj. Do la entuta areo de foto kreskos je 42 %.

La ŝanĝo tamen koncernas nur novajn fotojn, la antaŭe alŝutitaj aperos plu sen iu ŝanĝiĝo. Laŭ statistikoj de ĉi tiu ĝiaj datumbazoj kreskas ĉiumonate je 3 miliardoj da fotoj, ĉiumonate estas kunhavigataj 5 miliardoj da ligiloj, notoj, fotoalbumoj ktp. kaj kreataj 3,5 milionoj da eventoj.

Se vi deziras vidi plurajn statistikojn de , vizitu jenan paĝon.

Jen por komparo ekrankopio de dufoje kun la sama foto - alŝutita antaŭ kaj post la ŝanĝo:

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Alia socia reto eblas

Publikigita Oktobro 20, 2009 de slavik

La plej populara rusia vKontakte () iĝis internacia. Certe jam antaŭe eblis registri sin en ĝi el eksterlando, sed ekde ĉi-oktobro la reto estos reklamata internacie kiel plurlingva sistemo.
Elekto de lingvoj ĉe registriĝoIom simila al , vKontakte estas pli „facila“ por retumilo (laŭ mia sperto de ne tre fortika komputilo), enhavas malpli da reklamo. La ĉefa funkciaro estas certe pri amikumo: kiuj estas viaj amikoj, al kiaj renkontiĝoj ili iras (kaj ĉu vokas ankaŭ vin), multo estas farata por aktivigi grupan laboron — interalie, rusiaj E-kluboj kaj teamoj de E-eventoj aktive uzas vKontakte por siaj bezonoj.

estas eble la plej granda mirinda sukceso de ruslingva Interreto: ĝi havas pli ol 40 milionojn da uzantoj kaj funkcias kiel la ĉefa aŭd-vida rethotelo por kelkaj grandaj landoj de eksa Sovetunio. Nur tri jarojn antaŭe startis kiel iniciato de kelkaj studentoj de la Peterburga Ŝtata Universitato, kaj lavange populariĝis.

vKontakte jam atingeblas en bona traduko al pli ol dek lingvoj, inter ili la movade gravaj hungara, ĉina, japana, pola, portugala kaj aliaj. Ekde la komenco, tiun ĉi socian reton distingis racia uzo (aŭ ĉu simple neuzo) de crowdsourcing (puŝo de laboro al amasoj de uzantoj). Tio tre pozitive influis la kvaliton.

Vi ne bezonas ŝanĝi vian preferatan socian reton favore al tuj aŭ iam, sed certe estas bona kromservo por uzi inter la aliaj. Cetere, ebligas senliman interŝanĝon (rememoru Ipernity kaj aliajn) de fotoj kaj filmetoj.

Jen ligo al registriĝo »»»

Post registriĝo nepre trovu la grupon parolata“ (uzu la serĉokampon en la supro de la interfaco) kaj aliĝu (ligilo dekstre sub emblemo). En tiu grupo vi jam nepre trovos multajn Esperantajn konatojn, aktivulojn de E@I kaj TEJO. Ĝis baldaŭaj belaj renkontoj!

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Facebook ankaŭ en Esperanto!

Publikigita Oktobro 30, 2008 de petro666

Post la unua soci-reta servo Ipernity - kiu lanĉis sian retejon en -versio jam relative frue post ĝia apero - nun aperas ankaŭ plua de tiuj ĉi servoj en nia lingvo - nome Facebook ekhavis ankaŭ Esperantan interfacon. La projekto lanĉis ĝenerale plurlingvigon de la kaj dum kelka tempo eblis ricevi proponon por kuntraduko de la servo al sia lingvo. Eblas aliĝi al la tradukskipo por ev. plibonigi E-version ĉi tie.

Facebook kun E-lingva interfaco

kun E-lingva interfaco

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong