Esperanto (mis)uzita en nova filmo

Publikigita Oktobro 25, 2009 de petro666

Street Fighter: The Legend of Chun-Li (Strata batalanto: La legendo de Chun Li) - estas plua filmo, en

Ĉu malreklamo por Esperanto?

Ĉu malreklamo por ?

kiu oni uzas Esperanton – ĉi-foje fakte eluzante nur ĝian nomon. Bedaŭrinde, en tiu ĉi kazo oni uzas ĝin por malnobla celo – “ security” nomiĝas firmao de la ĉefa negativa persono de la filmo.

Tiu ĉi filmo estas dua filmo de la “Street Fighter”-serio de video-ludoj.

(En la unua “Street Fighter”-filmo el la jaro 1994 ludis ankaŭ fama Jean Claude van Damme. Interesa estas, ke ankaŭ en tiu ĉi unua filmo oni uzis Esperanton –  aperas pluraj signoj kaj ŝildoj surstrate, same kelkaj fonaj paroloj kaj eĉ la kanto-himno sonas en .)

Kovrilo de DVD

Kovrilo de DVD

Nuna, dua filmo priskribas la lud-rolulinon Chun-Li, kiun en filmo ludas Kristin Kreuk. Rakonto sekvas personan historion de Chun-Li kaj ŝian vojon al justeco.

La filmo okazas en Bankoko, kie la ĉefa sentaŭgulo planas per sia firmao regi la urbon kaj konstrui mega-palacojn, domegojn por riĉuloj, forigante malriĉulojn de iliaj domoj kaj urbo-partoj. En filmo spekteblas pluraj batal-scenoj, ĉar ja temis ĝuste pri tio.

La filmo ricevis ĉefe negativajn kritikojn.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Facebook ankaŭ en Esperanto!

Publikigita Oktobro 30, 2008 de petro666

Post la unua soci-reta servo Ipernity - kiu lanĉis sian retejon en -versio jam relative frue post ĝia apero - nun aperas ankaŭ plua de tiuj ĉi servoj en nia lingvo - nome Facebook ekhavis ankaŭ Esperantan interfacon. La projekto lanĉis ĝenerale plurlingvigon de la retejo kaj dum kelka tempo eblis ricevi proponon por kuntraduko de la servo al sia lingvo. Eblas aliĝi al la tradukskipo por ev. plibonigi E-version ĉi tie.

Facebook kun E-lingva interfaco

kun E-lingva interfaco

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong