Klavararanĝo por Vindozo

Publikigita Oktobro 25, 2008 de Arno Lagrange

Iu energiplena Esperantistino lanĉis diskutojn en pluraj franclingvaj politikaj forumoj. Iu el tiuj diskutoj kun la titolo “Quelle langue commune en Europe? Esperanto? Anglais? autre?” (“Kiu komuna lingvo en Eŭropo? Ĉu Esperanto? Ĉu la angla? Ĉu alia?”) estas tre sukcesa: jam 65 paĝoj, 956 reagoj kaj 6889 vizitintoj, kio estas 14% de la trafiko en la tuta forumo. Pluraj partoprenantoj en la forumo post akraj diskutoj anoncas ke ili decidis eklerni Esperanton. Unu partoprenanto eĉ kreis klavararanĝon tre oportunan por tajpi Esperanton kaj multajn specialajn literojn por la franca. Ĝis nun mi plej ofte uzis sed nun mi ofte elturniĝas per tiu nova rimedo.
Legi plu…

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us