Publikigita Aŭgusto 8, 2010 de Jev
Unu el la plej famaj E-verkoj de lastaj jardekoj certe estas “Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto“, mallonge PIV. La organizo Edukado@Interreto (E@I) kunlabore kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) intencas krei retan kaj senpagan version de la fama PIV - Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Por tiu celo estis jam subskribita kontrakto, laŭ kiu E@I kreos la retejon kaj SAT disponigos la enhavon - la elektronikan version de la fama vortaro.
E@I nun lanĉas donac-kampanjon por kolekti bezonatan sumon 10.000 EUR. Se vi opinias la retan PIV subteninda iniciato, ni petas vin helpi ĝin konstrui. Kaze de sukcesa kampanjo la retejo aperos jam ĉi-jare. Pri la aktuala stato de donacoj ni ĝisdate informados en la retejo kaj sendante retmesaĝojn al donacintoj.
Vidi ĉiujn detalojn pri la projekto kaj sekvi ties evolun vi povas ĉe la oficiala paĝo de la projekto: http://vortaro.net.
Kategorio: E@Info | Etikedoj: donackampanjo, E@I, piv, sat, vortaro | Komentoj (4)
Publikigita Aprilo 1, 2010 de blahma
(ĉi tiu artikolo legeblas ankaŭ en Esperanto)
Education@Internet (earlier known as Edukado@Interreto, yet earlier Esperanto@Interreto), an international youth non-profit organization that promotes international collaboration and communication throughout the world, existing since 1999 and officially registered in Slovakia in 2005, sent out a press release today, announcing a major change in the organization’s language policy.
Legi plu…
Kategorio: Amuzaĵoj kaj interesaĵoj, Interreto kaj komunikado | Etikedoj: E@I, English | Komentoj (8)
Publikigita Aprilo 1, 2010 de blahma
(read the original English version of this article)
Education@Internet (pli frua koninta kiel Edukado@Interreto la ankoraŭ pli frua Esperanto@Interreto), internacia juna -ul-ne-profita organizaĵo tio reklamas internacian kunlaboron kaj komunikado tra la mondo, ekzistante de post 1999 kaj ofice registriĝis en slovakioj en 2005, senditaj eksteren, gazetaro releasas hodiaŭ, anoncante gravan ŝanĝon en la lingv-politiko de la organizaĵo.
Legi plu…
Kategorio: Amuzaĵoj kaj interesaĵoj, Interreto kaj komunikado | Etikedoj: angla, E@I | Komentoj (4)
Publikigita Januaro 26, 2010 de petro666
E@I oktobre 2009 konkursis en Slovakio pri kreado de lernolibroj.
Ĵus (25.1.) venis oficiala konfirmo, ke ĝi gajnis en ambaŭ du konkursoj por krei lernolibrojn por Ministerio de Edukado de Slovaka respubliko.
La lernolibroj profunde rilatas al la agado de E@I (Edukado@Interreto), nome unua estas pri „Informatiko por abiturientoj“, la alia „Romaa lingvo kaj literaturo por gimnazioj kaj mezlernejoj“.
La enhavon por la unua lernolibro verkos esperantisto-programisto el Slovakio, Viliam Búr. Por la romaa lingvo estas kunlaboro kun la specialisto pri la romaa en la ŝtata pedagogia centro. Por ambaŭ lernolibroj estas planata ankaŭ DVD kun bunta aldona eduka materialo.
Legi plu…
Kategorio: Interreto kaj komunikado, Programado | Etikedoj: E@I, informatiko, konkurso, lernolibro | Komentoj (4)
Publikigita Oktobro 16, 2008 de yves
En la retejo http://www.mozilla.com/en-US/firefox/all-beta.html vi povas elŝuti Firefox en Esperanto. Jam de iom da tempo ekzistas lingva pako en la retejo http://tradukado.esperanto.org.uy/ sed nun do eblas simple elŝuti kaj instali ĝin!
Tradukintoj de Firefox interalie uzis la retejon de la Komputeko-projekto de E@I (www.komputeko.net) por traduki la retumilon. Kelkaj aktivulo helpis ankaŭ pri provlegado.
Kategorio: Interreto kaj komunikado | Etikedoj: E@I, Firefox, Komputeko | Komentoj (6)