Pri la blogo

Interreto daŭre restas unu el la plej ĉefaj komunikiloj en la mondo. Ĝi estas tre grava ankaŭ por esperanto-parolantoj, ĉar ili loĝas dise en la mondo kaj dank’ al retaj teknikoj havas eblon facile kontakti unu la alian. Interreto kaj komputilo helpas venki landajn limojn kaj longajn distancojn. Krom tio novaj teknikoj ofte faciligas nian ĉiutagan vivon – ili ŝparas nian tempon, faciligas laborojn, helpas aŭtomatigi rutinajn taskojn kaj fari aferojn multe pli rapide kaj en multe pli bona kvalito.

En la nuntempa mondo ofte ju pli klera vi estas pri komputilaj aferoj, des pli efike vi povas funkcii en diversaj okazoj. Kaj ne eblas per unu fojo ĉion ellerni, se vi vere volas fruktodone labori kaj havi altkvalitajn rezultojn, vi devas konstante sekvi la progreson – kiuj novaj teknikoj ekzistas? kiel tiuj teknikoj povas esti utilaj al mi? kiel plej efike eblas eluzi ĉiujn ekzistantajn eblojn? – estas multe da respondindaj demandoj. Bedaŭrinde oni ne ĉiam havas sufiĉe da tempo por serĉado de tiuj respondoj. Estus bone, se ili troveblus en unu loko. Ĝuste pro tio ni kreis tiun ĉi blogon.

En tiu ĉi blogo oni povos trovi plej diversajn informojn pri la komputila mondo. Ni strebos, ke en la blogo aperu artikoloj kaj novaĵoj kaj por spertaj uzantoj de komputiloj kaj por homoj, kiuj havas nur bazajn sciojn pri tiuj temoj.

Se vi estas persono, kiu spertas pri iuj komputilaj aŭ retaj aferoj kaj havas deziron dividi siajn spertojn kun aliaj, vi estas bonvena iĝi redaktanto de la blogo, simple sendu al blogo(ĉe)ikso.net etan sinprezenton kun priskribo de viaj spertoj. Ju pli da interesaj redaktantoj kaj verkantoj ni havos, des pli riĉa kaj interesa estos la blogo.