Google aĉetis kompanion Motorola Mobility

Publikigita Aŭgusto 18, 2011 de miropiro

Por la majorita partopreno en Mobility pagis la kompanio Google 12.5 miliardoj de dolaroj. Valoro de akcioj de ascendis post la komenco de komercado en novjorka borso pli ol 60 procentoj.

Operaciumo Androjd daŭre estos malfermita por aliaj jam tradiciaj produktantoj de poŝtelefonoj (HTC, LG aŭ Samsung). Post la akvizicio tiuj ĉi produktantoj ne estos en tre bona situacio, ĉar kvankam ili daŭre povos uzi Androjdon en iliaj plurfunkciaj poŝtelefonoj, Google fortigis sian pozicion kaj nun la kompanio produktos proprajn plurfunkciajn poŝtelefonojn (ĝis nun Google nur evolius operaciumon por poŝtelefon-produktantoj) kaj tiel povas okazi, ke la Androjdo fermiĝos kaj pri la evoluo zorgos ĉefe Google. La estro de Google, Larry Page, per tiu ĉi aĉeto volas altigi konkurencan kapablon de Google per fortigado de patenta portfolio kontraŭ , kiu proksime kunlaboras kun , kaj , kiu kreas mem siajn produktojn. Google kune kun Motorola aĉetis vere vastan patentan portfolion – sume pli ol 17 000 patentoj kaj 7600 patentaliĝoj. Transakcion konfirmis registaroj de ambaŭ kompanioj, nun oni atendas la reagojn de usonaj kontroloficoj.

Fontoj:

http://mobil.idnes.cz/komentar-google-kupuje-motorolu-android-si-oddechne-f92-/mob_motorola.aspx?c=A110815_174226_mob_motorola_vok
http://ekonomika.idnes.cz/obri-mobilni-akvizice-google-koupi-motorolu-fmv-/eko-zahranicni.aspx?c=A110815_135633_eko-zahranicni_vem
http://www.androidmarket.cz/ruzne/google-kupuje-tvurce-tabletu-a-telefonu-motorola-mobility/
http://www.zive.cz/clanky/google-koupil-motorolu-ostrou-zbran-na-apple-a-microsoft/sc-3-a-158365/default.aspx
http://www.chip.cz/clanky/trendy/2011/08/google-kupuje-motorolu

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Kleriga lundo dum UK

Publikigita Julio 25, 2011 de petro666

Kleriga lundo estas tradicia programo de la Universala Kongreso de Esperanto. Dum la antaŭtagmezo en tri sinsekvaj 90-minutaj blokoj okazas en malsamaj salonoj ĉiam po kvin, do sume 15 prelegoj en Esperanto pri diversaj popularsciencaj temoj – ĉi-jare oni povis kleriĝi ekz. pri la evoluo de poŝtelefonoj, defioj en multlingva tradukado, funkciado de la Unuiĝintaj Nacioj, specifaĵoj de la intergeneracia dialogo, principoj kaj perspektivoj de la aŭ modernaj manieroj disvastigi esperanton elektronike.

Ĝuste la raportadon pri tiuj lastaj du temoj kun sinsekva vigla diskuto kun la ĉeestanta publiko prizorgis la aktivuloj de kiuj ĉeestas la kongreson. Unue matene triopo de estraranoj (Peter Baláž, Marek Blahuš kaj Jevgenij Gaus) prezentis plurajn sukcesajn inciatojn kiuj celas informi la publikon pri esperanto kaj doni al interesiĝantoj la eblon interrete lerni ĝin. Poste en aparta prelego Marek Blahuš parolis pri la reta enciklopedio Vikipedio, okaze de la 10-jara jubileo kiun ĝi festis januare.

Ambaŭ prelegojn partoprenis preskaŭ cento da kongresanoj. E@I-aktivuloj prezentis al ili siajn interretajn projektojn kiel lernu.net, aktuale.info, komputeko.net,  bretaro.net, tradukejo.ikso.net aŭ slovake.eu, sed ankaŭ pri aliaj gravaj retejoj kiel ipernity.com aŭ wikitrans.net. La publikon surprizis la aktualaj ciferoj pri la E@I-projektoj: antaŭ kelkaj semajnoj registriĝis jam la 100.000-a uzanto; ĉiumonate la paĝarojn uzas pli ol 200.000 personoj, kiuj vizitas 3,5 milionojn da paĝoj.

La vikipedia prezento en siaj unuaj 60 minutoj klarigis kiel la enciklopedio stariĝis kaj kiel kaj kial ĝi funkcias; post tio restis spaco por respondi demandojn de la publiko. Iu publikano atentigis pri la graveco de la Vikipedio kiel estara atingaĵo de la esperanto-komunumo, plene komparebla kun la nacilingvaj projektoj kun ŝtata subteno. Tiurilate surprizis la publikon la fakto, ke ĉion ĉi oni ŝuldas grandparte nur al kelkdeko da homoj (administrantoj kaj longtempe aktivaj vikipediistoj) kiuj ĉiutage helpas teni la esperantan Vikipedion aktiva, kvankam tra la dekjara historio jam diverskvante kontribuis al ĝi miloj da unuopuloj. Kelkaj ĉeestantoj profitis la eblecon surloke helpe de la preleganto solvi problemojn kiujn ili renkontis dum redaktado; aliaj venis kun propono enmetigi en la Vikipedion tekstojn pri urboj antaŭe verkitajn okaze de renkontiĝoj. Multan atenton ricevis la projekto WikiTrans, kiu jam maŝine tradukis en esperanton ĉiujn preskaŭ 4 milionojn da artikoloj el la angla Vikipedio. Ili jam estas legeblaj ĉe http://epo.wikitrans.net/ kaj nuntempe oni preparas interfacon por faciligi ilian lingvan reviziadon kaj sekvan envikipediigadon. Defio por lingvistoj tamen ankoraŭ estos esplori, kiom multe tiuj tekstoj estos ŝarĝitaj de sia anglalingva deveno (sintakse, semantike, vidpunkte ktp.) kaj proponi manierojn kiel igi ilin pli internaciaj.

La du kontribuoj de E@I al la Kleriga lundo helpis pli levi atenton pri la organizo, kiu nun prezentiĝas (kune kun ESF) ankaŭ pere de propra budo kiu situas en la enirhalo de la kongresejo. Deĵorantoj (inter ili krom la estraranoj ankaŭ Agnieszka Mozer kaj Erin Piateski) tie disdonas informilojn pri la E@I-projektoj, prezentas E@I-eldonaĵojn kaj akceptas donacojn por la nova kampanjo kiu celas helpi la renovigon de lernu.net kaj la agadon de ESF (Esperantic Studies Foundation) – la ĝis nun plej granda subtenanto de la agado de E@I.

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Komputila lingvistiko dum ILEI-simpozio

Publikigita Julio 23, 2011 de petro666

En , la 23-an de julio matene, kadre de dutaga aranĝita okaze de la 44-a de , Marek Blahuš, estrarano de , enkondukis la publikon en la fakon komputila lingvistiko kaj prezentis 30 interretajn projektojn kiuj traktas la naturajn lingvojn (ofte inkluzive de Esperanto) sur diversaj niveloj: ekde retejoj por sintezi aŭ registri elparolon, tra vortaroj kaj programoj scipovantaj konjugacii verbojn, ĝis maŝina tradukiloj kaj ekspertaj sistemoj ligitaj al datumbazoj de scioj. Lia prelego estis unu el 12 prezentitaj dum la simpozio kiun ĉeestis preskaŭ cento da homoj, plejparte elstaraj esperantistoj kaj esperantistaj sciencistoj, sed ankaŭ kelkaj neesperantistoj el la gastiganta Universitato de Kopenhago, pro kio Esperanto uziĝis kune kun la angla lingvo, plej ofte per interpretado aŭ samtempa prezentado de du tekstoversioj. Sub la gvido de Duncan Charters, prezidanto de ILEI, la ĉeestantoj nun ankoraŭ klopodos formi komunajn simpoziajn konkludojn. La tuta simpozio estis registrita per kamerao kaj la prezentitaj tekstoj kolektitaj por posta publikigo, sed vi jam nun ĉi tie povas gustumi specimenon – la prezentaĵon de Marek Blahuš kiu enhavas multajn utilajn ligilojn al projektoj pri komputila lingvoprilaboro kaj lingvolernado eblas elŝuti ĉi tie: ilei-simpozio-2011-poiome1

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Novaĵoj de la 96-a Universala Kongreso

Publikigita Julio 22, 2011 de petro666

Saluton al ĉiuj el Danio!

La Universala Kongreso en komenciĝos morgaŭ (sabate), kaj ĝin partoprenontaj -estraranoj decidis, ke indus informi pri la aranĝo pere de nia blogo.

Ekde hodiaŭ ni do provos informi (laŭeble ĉiutage) pri aktualaĵoj de la kongreso, pri novaĵoj, interesaj programeroj ktp. Certe ni informos ĉefe pri tiuj, kiujn ni mem partoprenos kaj kiuj rilatas al la agado de E@I – la informoj do ne celas esti iu objektiva superrigardo pri la kongreso kiel tuto. Nia celo estas informi pri nia agado dum la , kaj pri la temoj, ĉefe rilataj al “Esperanto kaj ”.

Jam hodiaŭ okazas unua tago de la , organizata de pri lingvaj temoj: “ de scienca komunikado kaj edukado”. Ĝi daŭros ĝis morgaŭ tagmeze, do ni provos jam morgaŭ liveri iujn rezultojn de la simpozio kaj freŝajn informojn pri ĝi.

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Amuzaj ludoj kun Vikipedio

Publikigita Junio 8, 2011 de Katjo

p>Trarigardado de ne nepre devas esti enuo. Lastatempe aperas en diversaj ludoj kun ĝi.

Unu el la ludoj utiligas interesan econ de la libera enciklopedio (interesan, sed laŭdire ne tiom mirigan). Kiam vi en ajna anglalingva artikolo klakas sur la unuan ligilon en ĝia teksto (la ligilo ne troviĝu en krampoj kaj ne estu skribita kursive) kaj vi daŭrigos tiamaniere ĉe ĉiu sekvanta artikolo, preskaŭ ĉiam vi venos al la artikolo Philosophy. Tio funkcias precipe en angla versio (kiu estas aparte riĉa je serĉvortoj). Verŝajne ekzistas nur malmultaj serĉvortoj, kiuj ne kondukos nin iom post iom al filozofio.

Kredu-nekredu, eĉ artikoloj kiel MicrosoftLinux kondukas al filozofio…

Linux → Unix-like → Operating system → Computer software → Computer program → Instruction set → Computer architecture → Computer science → Information → Sequence → → Mathematics → Quantity → Property (philosophy) → Modern philosophy → Philosophy

Legi plu…

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

21-a jarcento – ĉu la Esperanto-movado pretas?

Publikigita Majo 24, 2011 de petro666

Jen, mi publikigas mian kontribuon por la festolibro por Humphrey “La arto labori kune”. Eble ĝi estos por kelkaj homoj interesa legaĵo…
Peter Baláž – -kunordiganto

21-a jarcento – ĉu la Esperanto-movado pretas?

Estu la ŝanĝo, kiun vi volas vidi en la mondo. (M. Gandhi)

Ŝanĝoj – defio, ne minaco

La mondo, almenaŭ ĝia granda parto – kun apero de komputiloj, kaj des pli kun apero de – ŝanĝiĝis. Ĝi startis vojon, kies finon neniu el ni kapablas imagi – se tia vojo entute finon havas. La evoluo, progreso kaj ŝanĝoj, venintaj kun la disvastiĝo de modernaj informaj kaj komunikaj teknologioj (plue en teksto IKT) – ĉio tio ŝanĝis porĉiame la vizaĝon, funkciadon kaj labormanieron de la socio. La mondo, enirante la 21-an jarcenton, ekis novan etapon de sia evoluo.

Vid-al-vide al tiu ĉi enorma evoluo teknika, gravaj demandoj por ni estas: „Ĉu ankaŭ Esperanto-movado pretas por la 21a jarcento? Ĉu la Esperanto-mondo estas preta adaptiĝi al tute alia funkciado, al pli rapidaj agoj kaj modernaj decidoj, al pli efika plenumado de siaj taskoj kaj realigado de celoj? Ĉu esperantistoj kapablas (r)esti aktualaj kaj ĝisdataj?Legi plu…

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

UNUA KINO-FESTIVALO EN ESPERANTO

Publikigita Majo 23, 2011 de petro666

Krea unuiĝo „ sen limoj“ ĝojas prezenti al vi freŝan unikan kulturan eventon. Temas pri la unuaEsperanta kinofestivalo, kiu okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio 2011 en San-Paŭlo, Brazilo dum TAKE.

La oficiala retejo de kinofestivalo estas kinofestivalo.org. La Kinofestivalo konsistos el du programoj: konkursa kaj nekonkursa.

Ĉiu ajn povas partopreni la konkursan programon kaj gajni premion: unu el 5 iPod Touch 4gen. La informa filmeto pri vimeo.com/21927597 La nekonkursan programon partoprenos filmoj, kiuj estas ligitaj kun Esperanto kaj ankaŭ premiitaj filmoj kun voĉtraduko kaj subtekstoj el la internacia lingvo.

Partoprenu la konkurson, rakontu pri ĝi al viaj amikoj, kunlernantoj, esperantistoj kaj ĝuu la filmojn.

Legi plu…

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Nova projekto de E@I batalos informan superŝarĝon

Publikigita Aprilo 1, 2011 de Marek Blahuš

“Se vi pri ĉio informiĝos, vi baldaŭ maljuniĝos” — jam al Ludoviko Zamenhof estis konata tiu ĉi saĝaĵo, kiun li ankaŭ enmetis kiel proverbon n-ro 993.01 en sian Proverbaron Esperantan, aperintan en 1910. Cent jarojn poste, en la interreta epoko, tiu problemo ne malaperis; kontraŭe – en la hodiaŭa tempo de tutmonda komunikado ebligata de la novaj teknologioj kaj vojaĝrimedoj, la tiel-nomata “informa superŝarĝo” fariĝis eĉ temo de sciencaj esploroj. En 2008, la firmao Basex publikigis esploron, laŭ kiu dungitoj pasigas duonon de sia labortempo per ordigado de informoj kaj informa superŝarĝo kostas la usonan ekonomion 900 miliardojn da dolaroj jare.

Legi plu…

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Fingro anstataŭ muso

Publikigita Marto 25, 2011 de Katjo

Fingron eblas uzi ne nur sur tuŝekrano, sed ankaŭ sur breto de labortablo. Tion ebligas la novaĵo , kiu skanas ĝian lokon.

La aparato utiligas por tio du infraruĝajn sentilojn kaj ĝi ne eraras eĉ kiam du fingroj tuŝas la labortablon. Ĝi rekonas klakon, duoblan klakon, ŝovon kaj demeton de objekto, ankaŭ plurtuŝ-movoj funkcias (ekz. turno kaj zomado).

http://twicasino.net/ evoMouse” src=”http://blogo.ikso.net/wp-content/uploads/2011/03/zoom-300×150.png” alt=”zomado per evoMouse” width=”300″ height=”150″ />

Legi plu…

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Patentoj helpos al Google plibonigi siajn tradukilojn

Publikigita Januaro 22, 2011 de yves

La Eŭropa Patentoficejo (EPO) kaj la 30-an de novembro 2010 interkonsentis kunlabori por plibonigi la aliron al malfermitaj tradukoj en diversaj . Laŭ la interkonsento, la EPO uzos la maŝintradukadoteknologion de Google por traduki patentojn en la lingvojn de la 38 landoj kiun ĝi servas. Reciproke ĝi donos al Google aliron al ĝiaj tradukitaj patentoj, ebligante Google-n optimumigi ĝian maŝintradukadoteknologion.

Google-teknologio estos uzata por traduki eŭropajn patentojn samkiel patentoj originantaj de aliaj regionoj de la monda kaj ĝuante protekton en Eŭropo.

La kunlaboro celas oferti pli rapide kaj pli malmultekostajn bazojn por tradukoj de patentoj por firmaoj, inventintoj kaj sciencistoj en Eŭropo. Hodiaŭ, iu ajn kiu volas registri patenton devas fari tion en unu el la oficialaj lingvoj de la EPO – la angla, la francan kaj la germanan. Ili tiam devas aranĝi tradukon de la patento – je propra kosto – en la lingvoj de ĉiuj landoj en kiuj ili deziras la patenton uzi.
Tiu komplekseco signifas ke multaj eŭropaj patentoj ne estas haveblaj en ĉiuj naciaj lingvoj aŭ laŭleĝe validaj en ĉiuj la membroŝtatoj de la EPO.
Simile, iu ajn serĉanta informojn en patentoj publikigitaj en fremdlingvoj trovas malfacila preni datumojn signifa al ilia esplorprojektoj.

La partnereco kun Google krei maŝintradukadilojn por patentoj helpos inventintojn, inĝenierojn kaj RD-teamojn ricevi signifajn dokumentojn efike – en ilia propra lingvo – de la riĉeco de publikigitaj patentaj informoj.

La kunlaboro ankaŭ planas faciligi la decidoprocezon de la EU-ŝtatoj en ilia provo simpligi la enkondukon de ununura tuteŭropa patento. Dum la EPO disponigas oftan enirejpunkton por akiri patentojn ĝenerale en Eŭropo, patentaj posedantoj daŭre devas konfirmi kaj, kie necesajn, tradukas patentojn en ĉiu individua EU-lando. Kiel rezulto, akiri Europe-kovrantan patentprotekton estas signife pli multekosta ol en merkatojn kiel ekzemple Usono. Ununura EU-patento povus redukti kostojn kaj plifortigi laŭleĝan certecon.

Por Google, la kunlaboro ofertas gravan eblecon plibonigi ĝian tradukoservon.
La EPO ofertos aliron al proksimume 1.5 milionoj da dokumentoj, kaj ĉiun jaron tiu nombro kreskas de pli ol 50 000 novaj malfermitaj stipendioj.

La partnereco ankaŭ kovras aziajn lingvojn. Faciligi aliron al la rapide kreskantaj volumoj de la japana, la ĉina kaj koreoteknologiaj informoj estas unu el la plej grandaj defioj alfrontante la tutmondan patentosistemon.

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us