Facebook ankaŭ en Esperanto!

Publikigita Oktobro 30, 2008 de petro666

Post la unua soci-reta servo Ipernity – kiu lanĉis sian retejon en Esperanto-versio jam relative frue post ĝia apero – nun aperas ankaŭ plua de tiuj ĉi servoj en nia lingvo – nome Facebook ekhavis ankaŭ Esperantan interfacon. La projekto lanĉis ĝenerale plurlingvigon de la retejo kaj dum kelka tempo eblis ricevi proponon por kuntraduko de la servo al sia lingvo. Eblas aliĝi al la tradukskipo por ev. plibonigi E-version ĉi tie.

Facebook kun E-lingva interfaco

Facebook kun E-lingva interfaco

Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Microsoft prezentas Vindozon versio 7

Publikigita Oktobro 28, 2008 de yves

Los-Anĝeleso – Microsoft ĉi-matene prezentis version 7 de sia operaciumo Vindozo (Windows). Tiu ĉi sistemo estas la posteulo de Vista kaj estas atendata ĝis 2010, tri jarojn post Vista. Teknike ne estas vere multaj ŝanĝoj, sed la uzantinterfaco jes ja draste ŝanĝiĝos.

Steven Sinofsky, “vicprezidanto de Vindozo” kun Julie Larson-Green demonstris la novan operaciumon dum prezento sur podio.
Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Imitilo CrossOver hodiaŭ senpage

Publikigita Oktobro 28, 2008 de KuboF

Kiel informis retpaĝar’ Marxrumors.com hodiaŭ haveblas imitilo CrossOver senpage. CrossOver, bazita je senpaga Wine kaj plibonigita por specialaj aplikaĵoj kaj iliaj grupoj, ebligas lanĉi programojn por Windows en operaciumoj Linux kaj MacOS X. Normale ĉi imitilo kostas ĉirkaŭ $39.95.

Registroŝlosilon oni povas akiri je ĉi provizora paĝo. Oferto validas nur hodiaŭ (28-a de oktobro 2008) kaj oni bezonas konfirmi registroŝlosilon ĝis 48 horoj.

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Wine 1.1.7 – ankaŭ Direct3D 10 en Linukso

Publikigita Oktobro 26, 2008 de KuboF

Antaŭnelonge teamo de Wine eldonis stabilan version 1.0.1. Ĝi apartenas al stabila branĉo, t.s. ke programistoj jam korektos nur erarojn en ĝi, grandajn novajn funkciojn oni ne aldonos. Novajn funkciojn oni realigos en programistaj (nestabilaj) versioj. La plej nova programista versio estas 1.1.7. Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Esperantaj klavaroj por Mac OSX

Publikigita Oktobro 26, 2008 de Kalle Kniivilä

En Mac OSX mi instalis klavar-pelilon, kiu ĉapeligas dum mi tajpas ikse – tion mi opinias la plej oportuna aranĝo por rapida tajpado de Esperanto. Eblas preni la klavaron ĉi tie:

http://www.kniivila.net/tenejo/ESF-klavaro.zip

ESF estu interpretata kiel Esperanta-Sveda-Finna, ne kiel “Esperantic Studies Foundation”. Kiel oni povas kompreni laŭ la nomo, ĝi estas bazita sur la finna-sveda klavaro, kiu enhavas la literojn ÅÄÖ sur apartaj klavoj dekstre de L.

Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Klavararanĝo por Vindozo

Publikigita Oktobro 25, 2008 de Arno Lagrange

Iu energiplena Esperantistino lanĉis diskutojn en pluraj franclingvaj politikaj forumoj. Iu el tiuj diskutoj kun la titolo “Quelle langue commune en Europe? Esperanto? Anglais? autre?” (“Kiu komuna lingvo en Eŭropo? Ĉu Esperanto? Ĉu la angla? Ĉu alia?”) estas tre sukcesa: jam 65 paĝoj, 956 reagoj kaj 6889 vizitintoj, kio estas 14% de la trafiko en la tuta forumo. Pluraj partoprenantoj en la forumo post akraj diskutoj anoncas ke ili decidis eklerni Esperanton. Unu partoprenanto eĉ kreis klavararanĝon tre oportunan por tajpi Esperanton kaj multajn specialajn literojn por la franca. Ĝis nun mi plej ofte uzis Ek! sed nun mi ofte elturniĝas per tiu nova rimedo.
Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Rusaj lernejoj uzu liberan programaron

Publikigita Oktobro 24, 2008 de yves

La rusa registaro volas devigi lernejojn ene de tri jaroj uzi nur liberan programaron. Lernejoj kiuj ne volas tion, devus mem pagi la permesilojn de komerca programaro.

La decido de la rusa registaro povas havi signifan influon por la populareco de Linukso en Rusio kaj la cetero de la mondo. En 2010 en la rusaj lernejoj estos uzataj ĉirkaŭ unu miliono da komputiloj.

Laŭ ComputerWorld UK.

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Ĉu Tomtom parolas Esperanton?

Publikigita Oktobro 24, 2008 de yves

En la retejo de la Esperanto-grupo La Progreso troviĝas dosieroj por paroligi la vojnavigilon Tomtom en Esperanto. Pri la traduko zorgis Bart Vloeberghs kaj Koos Scharroo.

Eblas elŝuti la dosierojn rekte de la retejo de La Progreso.

Laŭ la LeguMin-dosiero facilas instali:

  • Konektu vian Tomtom al via komputilo
  • Kopiu la tri dosierojn data96.bmp,data96.chk kaj data96.vif en la dosierujon ‘Voices’ en la Tomtom

Ĉu iu volas provi kaj raporti pri spertoj?

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Flandrio ekhavos propran retregionan finaĵon

Publikigita Oktobro 22, 2008 de yves

La flandra registaro decidis ke Flandrio havu propran retregionan finaĵon. Ankoraŭ ne certas ĉu oni elektos .vla, .vln, .vlaanderen aŭ .fla. Ne eblas uzi la finaĵon vl., ĉar duliteraj retregionaj finaĵoj estas rezervitaj por sendependaj ŝtatoj rekonitaj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝis la mezo de 2009 oni planas pretigi dosieron por konkretigi la decidon. La koston oni taksas al 100.000 eŭroj.

Laŭ informo aperinta en la ĵurnalo De Standaard.

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Kiel grupigi katojn? Respondo: per doodle.ch

Publikigita Oktobro 18, 2008 de timsk

Estas esprimo en mia lingvo, kiu ofte enkapiĝas kiam mi provas organizi ion per dissenditaj retmesaĝoj — „kvazaŭ oni provus grupigi katojn“. Ĉu oni provas elekti daton por kunveno, elekti semajnfinon el la venontaj tri monatoj por kune ferii, aŭ simple elekti kiun filmon ni spektu je sabato, estas ofte sufiĉe malfacile arigi ĉiun „katon“ de la grupo ĉirkaŭ komuna konsento, kaj ofte la rezulto estas amaso de retmesaĝoj malfacile sekveblaj.

Tre bona ilo por tiaj okazoj — kiu ekzistas multlingve, inkluzive esperante* — estas doodle.ch. Tie vi povas krei demandilon, kie ĉiu partoprenonto simple hokmarkas “jes” aŭ “ne“, kaj vi rapide trovas la plej popularan elekton de la grupo.
Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone