Arkivo por la kategorio Senkategoria
Publikigita Februaro 9, 2010 de Katjo
Eŭropa Komisiono iniciatis la novan projekton e-Skills Week 2010 (Semajno de Elektronikaj Kapabloj). La unua Eŭropa Semajno de Elektronikaj Kapabloj okazis inter la 1-a kaj 6-a de marto 2010 kun celo altigi la informiĝon pri la kreskanta postulado de alte kvalifikitaj fakuloj pri IKT (inform- kaj komunikteknologioj) kaj uzantoj en ĉi tiu fakbranĉo. DIGITALEUROPE kaj Eŭropa Lerneja Reto kune kun 20 naciaj partneroj celas propagandi ekektronikajn sciojn kaj kapablojn kaj samtempe konstrui pontojn, kiuj kunigu diversajn partnerojn.
Celo de la projekto estas surbaze de la datumoj, akiritaj per testado, ekscii kiel kaj kie junaj homoj en la landoj de Eŭropo uzas inform- kaj komunikteknologiojn kaj sur kia nivelo estas iliaj scioj kaj kapabloj en ĉi tiu kampo.
Legi plu…
Kategorio: Senkategoria | Neniuj komentoj
Publikigita Decembro 19, 2009 de Katjo
Multaj el ni iam bezonas redakti ankaŭ PDF-dosieron. Sed kion fari, se oni ne havas je dispono ĝian fontan dosieron? Mi pasigis jam sufiĉe multe da tempo per serĉado de iu pdf-redaktilo, klare ke bonvena estas iu senpage elŝutebla
Ne plaĉas al mi imago aĉeti produktojn (kvankam profesiajn) de Adobe. Mi ja havas bonajn spertojn, kiam mi havis eblos labori per ili, bedaŭrinde ili ne apartenas al la plej malmultekostaj programoj. Kompreneble, serĉilo trovis sufiĉe multajn programetojn, kaj por Vindozo, kaj por Linukso. Sed tiuj “vindozaj” ofte estis nur trial-versioj, el la “linuksaj” ne ĉiuj funkciis laŭ mia deziro. Kelkaj estis eĉ ĵus evoluataj kaj je dispono estis nur ilia beta-versio ks.
Legi plu…
Kategorio: Programaro kaj sekureco, Senkategoria | Etikedoj: PDF-redaktilo | Neniuj komentoj
Publikigita Novembro 13, 2009 de Katjo
Sociaj retoj Twitter kaj LinkedIN kuniĝas
Du grandegaj sociaj retoj, Twitter kaj LinkedIN kuniĝas. Per tio ili volas akiri novajn uzantojn, sed ankaŭ altigi kvaliton de siaj servoj. Ekde nun jenaj retoj ofertas kunigitajn servojn.
La reto LinkedIN koncentriĝas pri kunhavigo de informoj, rilatantaj al kariero. Uzantoj havas eblon publikigi sian vivresumon kaj personajn datumojn, danke al kio multaj uzantoj trovis siajn konatulojn, sendas laborofertojn, resp. agenturoj mem trovos ilin.
Twitter estas socia kaj mikrobloga reto, kiu ebligas publikigi mallongajn mesaĝojn ĝis 140 signoj. La kunigita kunhavigado de informoj tamen ne estos aŭtomata, uzantoj rajtos decidi, kiuj mesaĝoj videblu per LinkedIN kaj Twitter samtempe. LinkedIN ofertas same kiel Twitter publikigadon de aktualaĵoj, hazarde ankaŭ ĝis 140 signoj.
Ambaŭ serviloj kunigas siajn datumbazojn kaj ekde nun eblos sendi mesaĝojn el Twitter al LinkedIN kaj male. Twitter akiros per tio multan novajn, ĉefe firmaajn uzantojn, kaj servo LinkedIN eluzos potencialon de Twitter. Firmaoj povos aktualigi siajn statojn, sendi mesaĝojn al interesiĝantoj pri laborposteno, ankaŭ povos rigardi, kiujn opiniojn kaj hobiojn havas ilia dungoto.
fonto: inet.sk, itnews.sk
Kategorio: Senkategoria | Etikedoj: LinkedIN, Twitter | Neniuj komentoj
Publikigita Oktobro 24, 2009 de Katjo
Retpaĝo Youtube.com elsendos vive koncerton de irlanda muzikgrupo U2 el amerika urbo Pasadena. En kalifornia urbo ili prezentiĝos jam morgaŭ, dimanĉe la 25-an de oktobro 2009. La koncerton eblos spekti tamen nur en elektitaj 16 landoj. Por Youtube estos tio jam dua direkta elsendo el muzika aranĝo, kiam en aŭgusto elsendis ĉi tiu populara retpaĝo parton de amerika festivalo Outside Lands en San Francisco. La koncerto de U2 tamen estos la unua, kiu estos spektebla tuta.
La elektitaj landoj, en kiuj la koncerto estas spektebla:
Usono, Britio, Francio, Kanado, Italio, Hispanio, Japanio, Brazilo, Aŭstralio, Novzelando, Irlando, Meksikio, Hindio, Israelo, Sudkoreo, Nederlando
Fonto: itnews.sk, wired.com
Kategorio: Senkategoria | 1 komento
Publikigita Junio 21, 2009 de timsk
Post mia antaŭa blogaĵo pri Doodle.ch, ili refaris kaj plibonigis la interfacon de sia servo. Ĝi nun estas pli klara kaj iom pli facile uzebla, sed la baza servo estas sama kiel antaŭe.
Kiel promesite, jen kelkaj pliaj konsiloj pri la uzo de la servo.
Dum la kreo de via demandilo, oni proponas al vi butonon “Agordaĵoj” per kiu vi povas elekti el kvar tipoj de demandilo:
- “Jes-ne-eventuale”, kie partoprenantoj povas respondi ne nur “jes” kaj “ne”, sed ankaŭ “eventuale, se vere bezonata”. Tre utila.
- Kaŝita demandilo, per kiu nur la kreinto vidas la rezultojn, ne la partoprenantojn. Povas esti utila por eviti, ke la jamaj respondoj influas la venontajn respondontojn.
- Permesu nur po unu respondon persone, por rajtigi al partoprenontoj fari nur unu elekton el la eblecoj.
- Permesu, ke ĉiu ebleco elektiĝu nur unufoje, se ekzemple por elekti kiu kunportos kion por fari hejman manĝofeston.
Kiel kreinto de iu demandilo, vi ricevos retmesaĝon kun ligilo, per kiu vi povos aldoni aŭ ŝanĝi la elekteblecojn. Atentu, tamen — se vi ŝanĝas la nomon de iu kolumno, ĉiu jam donita respondo por tiu kolumno estos forigita. Notu ankaŭ, ke ĉiu partoprenanto fakte rajtas ŝanĝi ies ajn respondojn per ligilo sub la demandilo; tio funkcias nur en situacioj, kie ĉiu fidas la aliajn.
Kaj fine: sekreto, kion oni ne trovas en la publika retejo — vi povas certiĝi, ke la interfaco aperos esperantlingve se vi aldonas &locale=eo al la URL. Do anstataŭ dissendi tion:
http://doodle.com/participation.html?pollId=5pq8wtacps65ufhw
vi anstataŭ sendu tion:
http://doodle.com/participation.html?pollId=5pq8wtacps65ufhw&locale=eo
Bonan organizadon!
span.jajahWrapper { font-size:1em; color:#B11196; text-decoration:underline; } a.jajahLink { color:#000000; text-decoration:none; } span.jajahInLink:hover { background-color:#B11196; }
Kategorio: Aparataro kaj akcesoraĵoj, Senkategoria | Etikedoj: Doodle | Neniuj komentoj
Publikigita Decembro 25, 2008 de Kalle Kniivilä
Mi uzis la ŝancon dum la kristnaskaj tagoj, kiam mia blogo havas tre malmultajn vizitojn, kaj ĝisdatigis al la nova esperanta versio de Word Press 2.7, elŝutebla ĉi tie.
Ĉio pasis glate, krom unu ĝena detalo. La nomoj de etikedoj kaj kategorioj kun esperantaj kaj rusaj literoj tordiĝis, tiel ke anstataŭ la neaskiaj literoj nun aperas nur demandosignoj. Ne helpas redakti la nomojn aŭ krei novajn - tie same tordiĝas la neaskiaj literoj.
La afero estas por mi iom mistera, ĉar en afiŝoj nenio malbona okazis al esperantaj aŭ rusaj literoj, la problemo aperas nur ĉe kategorioj kaj etikedoj. Espereble mi aŭ iu alia baldaŭ eltrovos la solvon de la problemo.
PS: Ŝajne mi solvis la problemon. La datenbaza tabelo wp_terms ial havis malĝustan indikon pri la parametro collate, kvankam mi ne komprenas, kial tio ne ĝenis antaŭe. Supozeble WordPress ŝanĝis ion pri la agordoj rilate la manieron kiel oni indikas kategoriojn kaj etikedojn en la datenbazo. Post kiam mi ŝanĝis tiun collate al utf8_general_ci, ĉio ekfunkciis. Tamen mi devas mane reentajpi la nomojn de la etikedoj kun esperantaj kaj rusaj literoj, sed ne tro gravas.
Kategorio: Senkategoria | Etikedoj: WordPress | Neniuj komentoj
Publikigita Novembro 27, 2008 de yves
Jam tradicie la Jarlibro de UEA havis rabatkuponon, kontraŭ kiu la Libroservo de UEA donis al individuaj membroj de UEA 10-procentan rabaton je unu libromendo jare. La Jarlibro 2008 inkluzivis du tiajn kuponojn. Uzante la rabaton eblis parte aŭ plene regajni la pagitan membrokotizon, sed ĉar temis pri paperaj kuponoj, ili ne estis uzeblaj ĉe retaj mendoj. Krome, pro pietato la plej bibliofilaj membroj domaĝis detranĉi paĝon el sia Jarlibro. Tiaj problemoj ne plu ekzistas, ĉar la Libroservo enkondukis retan varianton por la rabatkupono.
Butikumante pere de la reta katalogo ĉe http://katalogo.uea.org/ , individuaj membroj de UEA povas nun indiki ĉe la koncerna demando, ke ili deziras utiligi la 10-procentan rabaton. Necesas mencii sian UEA-kodon, por ke la programo povu kontroli, ke la mendanto efektive estas individua membro. Tiuj, kiuj estas individuaj membroj en 2008, rajtas uzi la rabaton dufoje. Sekve, kiu jam uzis unu rabatkuponon el la Jarlibro 2008, rajtas fari duan rabatitan mendon rete. Kiu tute ne uzis la rabaton, povas do ankoraŭ fari du mendojn kun rabato de 10%. Ĉar la reta rabato estis enkondukita tiel proksime al la jarfino, la individuaj membroj de 2008 rajtos utiligi ĝin ankoraŭ ĝis la 31-a de januaro 2009. Pagante kotizon por 2009 oni denove ricevos rajton je du rabatitaj mendoj. Por la dumvivaj kaj honoraj membroj tiu rajto kompreneble aŭtomate renoviĝas ĉiujare.
La membra rabato ne dependas de la grandeco de la mendo, por kiu oni uzas ĝin. Validas la kutima regulo pri sendokostoj (10% de la mendosumo; minimume EUR 4,00). La sendokostojn kaj, por klientoj en EU-landoj, la aldonvaloran imposton oni kalkulas surbaze de la rabatitaj prezoj. La 10-procenta rabato ne estas kombinebla kun aliaj rabatoj. Se oni mendas minimume 3 ekzemplerojn de iu titolo, la reta mendilo aŭtomate kalkulas pli altan rabaton, t.e. 1/3 por eldonaĵoj de UEA kaj TEJO, kaj 1/6 por aliaj.
Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 308 2008-11-26
Kategorio: Senkategoria | Etikedoj: jarlibro, retbutiko, UEA | Neniuj komentoj