Publikigita Januaro 11, 2010 de Katjo
OpenStreetMap estas libera kunlabora projekto, kies celo estas kreado de liberaj geografiaj kartoj (mapoj) de la mondo, ekzemple aŭtaj kaj biciklaj mapoj ktp.
Laŭ Viki-paĝoj (eo) de la projekto ĉi tiu ilo naskiĝis kiel reakcio pri fakto, ke preskaŭ ĉiuj supozataj liberaj mapoj havas leĝajn aŭ teknikajn restriktojn, kiuj malhelpas al ni uzi la datumojn kreative, produktive aŭ noveme.
Legi plu…
Kategorio: Aspektigo kaj grafiko, Projektoj kaj aranĝoj | Etikedoj: OpenStreetMap | Neniuj komentoj
Publikigita Junio 21, 2009 de timsk
Multaj aferoj vere farindaj restas nefaritaj, ĉar mankas homoj por helpi:
- Mi ŝatus vidi spektaklon en la lernejo de mia filo kaj pretus helpi pri la organizado, sed ŝajnas, ke neniu alia pensas pri tio.
- Mi volus fari prelegon dum baldaŭa kongreso sed timas, ke neniu interesiĝus kaj mi ne havus aŭskultantojn.
- Estus utile havi filmilon en nia klubo, sed ni bezonas kontribuon de almenaŭ 10 personoj por aĉeti ĝin.
Ekzistas multlingva retejo, kiu helpas al organizemaj homoj arigi subtenontojn antaŭ ol kune ekagi, kaj ĝi nomiĝas PromesoBanko. Per tiu servo, vi povas afiŝi “promeson” tian: “Mi promesas [fari ion] sed nur se [iu nombro da personoj] [faros ion por helpi].” Ekzemple:
Pro tiu retejo, nun ekzistas en Barato nova porinfana biblioteko; Palestina rifuĝinto nomita Ayman nun pasigas jaron en Svedio ĉe la Internacia Junulara Iniciativo-Programo; 20 ekzempleroj de 1984 estas senditaj al germana ministerio, kaj 645 ekzempleroj de The God Delusion estas senditaj al la brita parlamento; kaj multaj aliaj indaj agoj sukcese fariĝis.
Por ĉiu promeso, vi havas la eblecon presi speciale adaptitajn reklamfoliojn, kiujn vi povas disdoni por allogi subtenontojn. Ekzistas Facebook-aplikaĵo por la servo, per kiu oni povas krei kaj subskribi promesojn. Kaj se vi loĝas en Britio, vi povas eĉ subskribi promeson per SMS-mesaĝon de via poŝtelefono.
La servo ekzistas jam en 14 lingvoj, inkluzive Esperanton, kun du pliaj preparataj (la bulgara kaj la finna).
Do jen — ek al la kreo de via unua promeso!
PS Se eventuale vi ŝatus helpi prepari tradukon en via lingvo, skribu al team@pledgebank.com kaj mi tuj respondos!
span.jajahWrapper { font-size:1em; color:#B11196; text-decoration:underline; } a.jajahLink { color:#000000; text-decoration:none; } span.jajahInLink:hover { background-color:#B11196; }
Kategorio: Interreto kaj komunikado, Projektoj kaj aranĝoj | Etikedoj: organizi, retejo, retservo | 1 komento
Publikigita Oktobro 16, 2008 de yves
Kadre de tradicia aranĝo KAEST (Konferenco pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko), okazonta 7.-9.11.2008 en Dobřichovice apud Prago (Ĉeĥio) kaj ĉeforganizata de en Esperantujo bone konata eldonisto Petro Chrdle, okazos ĉi-jare i.a. trejnseminario pri Vikipedio! Krom ĝenerala enkonduka prelego estos traktata kiel la ĉeftemo „Problemaro de fakaj artikoloj en esperantlingva Vikipedio” (teoria prezento kun praktika ekzercado – memstara enretigado de antaŭe preparitaj fakaj artikoletoj). Gvidos Pavla Dvořáková, Miroslav Malovec kaj E@I-estrarano Yves Nevelsteen.
E@I prezentos dum KAEST novan verkon de Ziko van Dijk pri Vikipedio: Vikipedio por Vi. Temas pri detala verko (60-paĝa), kiu klarigas fenomenon Vikipedio kun multaj konsiloj, klarigoj kaj paŝo post paŝo gvidas leganton iĝi facile ne nur uzanto de tiu reta enciklopedio sed ĝia aktiva kontribuanto. Ĉar nia antaŭa verko pri Vikipedio elĉerpiĝis ene de jaro, ni same esperas pri granda furoro de tiu ĉi nova libro de konata kaj ŝatata aŭtoro.
Unu el niaj nunaj projektoj estas ĝuste disvastigo de E-lingva Vikipedio, ĝia famigo inter E-istoj, pli kvalita kaj kvanta kontribuo, sekve ankaŭ instruado/trejnado de E-istoj, por ke ili iĝu bonaj vikipediistoj.
Kategorio: Projektoj kaj aranĝoj | Etikedoj: KAEST, Vikipedio | Komentoj (7)