La legilo de e-libroj FBReader tradukita en Esperanton

Publikigita Aŭgusto 22, 2010 de Katjo

Eble vi konas la legilon de e-libroj FBReader. Ĝi funkcias sub la operaciumo Linux/Windows XP PDA/UMPC/PC kaj subtenas jenajn dosierformojn: ePub, fb2, chm, rtf, plucker ktp. Ĝi kapablas ankaŭ direkte legi la arkivojn zip, tar, gzip kaj bzip2.

Hieraŭ mi tradukis ĝin en Esperanton, ĉar ne plaĉis al mi, ke Eo-versio ankoraŭ ne ekzistas. Domaĝe, ĉar temas pri vere uzinda programo. Mi posedas la version 0.10.7 por Linukso, tamen en la projekta hejmpaĝo jam troviĝas ankaŭ la nova evoluata versio 0.12/0.14.

Jen traduko de la versio 0.10.7 por Linukso:

fbreader-versio-0-10-7-eo

Kiam vi elpakas la zip-pakaĵon, vi trovas tri dosierujojn. La dosierujoj estas nomitaj laŭ la vojo, kien alŝuti unuopajn traduk-dosierojn. Sub Linukso oni lanĉas la programon en Eo per jena komando:

-lang eo

Kaj jen traduko de la nova versio 0.12/0.14 (tiun mi sendis al la teamo de , eventualaj korektoj estas bonvenaj):

fbreader-versio-0-12-14-eo

Ĝuu ĝin! :)

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Anonima retumado - kaŝu viajn privatajn datumojn!

Publikigita Junio 15, 2010 de Katjo

La interreto tute ne estas tiel anonima, kiel ofte ŝajnas al ni. Ĉiuj niaj aktivaĵoj estas facile sekveblaj (kaj ni nekonscie malkovras sufiĉe multe da informoj pri ni) danke al nia unika signo - IP-adreso. Tamen ekzistas pluraj ebloj, kiel igi nian retumadon pli-malpli anonima (en pasinteco ni jam tuŝis ĉi tiun temon en la artikolo pri amasigado de datumoj fare de Guglo kaj en la mencio pri Scroogle). Hodiaŭ ni ofertas al vi pliajn eblojn, kiel protekti siajn privatajn datumojn kaj resti anonima en la interreto. Kvankam preskaŭ ĉiuj menciotaj iloj estas senpagaj, vi pagas por la per bedaŭrinde sufiĉe malrapidigita retumado.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Ĉu vi uzas sekurajn kromprogramojn? Kontrolu tion

Publikigita Majo 17, 2010 de Katjo

oficiale publikis la ilon, danke al kiu uzantoj de konkurencaj retumiloj povas facile kontroli, ĉu la kromprogramoj, kiujn ili uzas, estas sekuraj aŭ ĉu ili estas vundeblaj.

La ilo nomiĝas Plugin Check kaj ĝi estis je dispono jam kun la tria versio de Firefox jam pasintjare, tamen nur nun publikis ĝin en la fina versio ankaŭ por la uzantoj de aliaj retumiloj. Subtenataj estas iliaj plej novaj versioj, do Safari 4, Chrome 4, Opera 10.5 kaj IE7 aŭ IE8. La ilo kontrolu ĉefe la malnovajn kromprogramojn, ekz. QuickTime de Apple aŭ Flash kaj Reader de Adobe.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Esperanto-tradukvortaro havebla por iPad

Publikigita Majo 4, 2010 de yves

La usona firmao Sofweb diponigas vortaron angla-Esperanto por iPad. La programo estas havebla en la ‘App Store’ de Apple por $1.99 (USD) kaj funkcias per iPad, , kaj iTouch.

Esperanto-tradukvortaro por iPad

Esperanto-tradukvortaro por iPad

Eblas per la programo ankaux uzi la esperantlingvan Vikipedion je iPad. Enestas cetere iom da gramatika helpo kaj eblas konservi sercxojn por posta esplorado. Estas interesa ilo por lerni Esperanton per la plej nova aparataro de Apple. Estas gojige konstati ke komercaj programistoj pretas helpi pri tio.

Informojn vi trovos en www.sofweb.com

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Vivi sen Guglo - ĉu eblas? aŭ Kion ĉion Guglo scias pri ni (la 3-a parto)

Publikigita Aprilo 20, 2010 de Katjo

En ĉi tiu parto ni provos ekscii, ĉu estas anstataŭigebla, ĉu al unuopaj -servoj ekzistas iuj alternativoj.

Google Search - per kio anstataŭigi la plej ofte uzatan servon de ?

Rekomendata, tamen ne tre konata estas Scroogle - t. e. sen reklamoj kaj spionado (laŭdire…). Ĝi ne uzas kuketojn (angel cookies) kaj ne arkivas serĉojn pli longe ol 48 horojn. Sed ĝi ekzistas nur en 28 lingvoj (Esperanto mankas). Ĝi ekzistas ankaŭ kiel serĉmodulo por Firefox.

http://www.scroogle.org/cgi-bin/scraper.htm
https://ssl.scroogle.org

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Vivi sen Guglo - ĉu eblas? aŭ Kion ĉion Guglo scias pri ni (la 2-a parto)

Publikigita Aprilo 20, 2010 de Katjo

En ĉi tiu parto ni pritraktos printadon de dokumentoj per la operaciumo . Montriĝos, ke ankaŭ sur ĉi tiu kampo eblas por amasigi iujn informojn pri uzantoj.

Ĉu ankaŭ tia triviala afero, kiel estas hodiaŭ de dokumentoj, povas malkovri ion pri ni? Laŭdire jes, se vi uzas la operaciumon .

Unuavice - kiel fakte okazos per ĉi tiu operaciumo? Specifa karaktero de la operaciumo postulas specifan sintenon rilate al printadaj taskoj. Laŭ imago de Guglo zorgu pri la tielnomata Google Cloud Print.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Vivi sen Guglo - ĉu eblas? aŭ Kion ĉion Guglo scias pri ni (la 1-a parto)

Publikigita Aprilo 20, 2010 de Katjo

En la unua parto ni parolos pri tio, ke la senpageco kaj sufiĉe alta kvalito de ĉiuj eblaj -servoj ne nepre signifas ankaŭ sekurecon por ni kaj niaj datumoj.

Iom post iom multaj interret-uzantoj ekhavas senton, ke scias tro multe pri ili. Vi povas kontraŭi, ke faras ja bonegan laboron en enkondukado de novaj projektoj, aldonaĵoj kaj servoj, ĉion laŭ la moto “ĉio senpaga gustas pli bone”. Tamen…

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

ReVo en mia poŝo

Publikigita Aprilo 19, 2010 de Kalle Kniivilä

Reta Vortaro en iPhonePost kiam Vastalto rakontis pri sukcesa instalo de Esperanta-japana vortaro en sia , mi komencis esplori, ĉu ne eblus instali lokan version de Reta Vortaro en . Necesis kelkaj provoj, sed nun mi ĉiam havas la ReVon en mia poŝo.

En la elŝuta paĝo de ReVo troviĝas versio de la vortaro en la formato dict. Tamen, ne ŝajnas ekzisti aplikaĵo por por uzi tiuformatan vortaron. Necesas vortaro formatita por la programo Stardict, kaj la ligilo al tiucela konvertilo en la retejo de ReVo ne funkciis.

Ĉar evidente iu jam iam faris la konvertadon, mi demandis pri la afero en la retpoŝta listo ReVuloj kaj en kelkaj pliaj lokoj. Post kelkaj horoj mi ricevis respondon de Theurs, kiu konvertis la vortaron kaj nun disponigas la konvertitan dosieron ĉi tie kaj ĉi tie.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Amasa instalado de programoj

Publikigita Aprilo 12, 2010 de Katjo

Ĉu nek vi ŝatas la tempon, kiun vi devas pasigi per instalado de ĉiuj eblaj aplikaĵoj, peliloj ktp. sur via nova komputilo? Aŭ ĉu vi serĉas iun senpagan alternativon al pagendaj programoj por Vindozo? Ambaŭ problemojn (almenaŭ parte) solvas retaj projektoj kiel .

FreeApp ofertas grandan kolekton de senpagaj aplikaĵoj. Sufiĉas elekti el ĝia riĉa oferto, elŝuti instalilon kaj atendi, ĝis viaj elektitaj programoj estas elŝutitaj. Ĉiuj programoj estas laŭ administranto de la projekto sen virusoj, reklamprogramaro kaj similaj “agrablaĵoj”.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Ecofont ŝparas inkon, sed ne vian monon

Publikigita Aprilo 12, 2010 de Katjo

La kompanio Ecofont, kiu en la jaro 2008 publikigis la samnoman tiparon, kiu ŝparas farbopulvoron aŭ inkon por printiloj, nun preparas programon kun la sama nomo. La programo ŝparu inkon dum de iu ajn .

La Ecofont estas kreita el Vera Sans. Ĝi ŝparas danke al etaj truetoj en literoj de la , kiuj ĉe de teksto en etaj grandecoj estas preskaŭ ne videblaj, tamen ili tre malgrandigas printitan areon.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong