HTML 5 - kion eblas krei pere de ĝi?

Publikigita Aŭgusto 20, 2010 de Katjo

HTML5 vs. Adobe Flash estas ofte diskutata temo en retaj portaloj kaj konferencoj. Mi revas jam delonge pri la tempoj, kiam mi povos forĵeti Adobe Flash… :twisted: Ŝajnas, ke la feliĉa tago proksimiĝas.

Unu bela artikolo pri tio, kion novan alportas al ni kaj kio estas ĝiaj avantaĝoj, aperis en techdrivein.com. Ĝi prezentas 15 demonstrajn aplikaĵojn skribitajn helpe de HTML.

Ni ne forgesu pri tio, ke evoluo de mem estas ankoraŭ ne finita, do la aplikaĵoj ne estas tute perfektaj. Tamen kiel inspiro kaj instigo lerni pri tio pli multe ili estas bonegaj.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Facebook vs. realeco (video)

Publikigita Aŭgusto 19, 2010 de Katjo

Antaŭnelonge aperis en slovakaj kaj ĉeĥaj retejoj video sub la nomo vs. realita ( vs. realeco) kaj tuj iĝis freneze populara. Aŭtoroj de la video estas Ondřej Hejna, Martin Šesták, Viktor Hejna kaj Marek Chaloupka. La videon faris Moving pictures studio en la jaro 2010.

La mallonga, ĉ. 8-minuta video pri tio, kiel aspektus -dialogoj en reala mondo, estas en la ĉeĥa, do mi faris Esperanto-subtitolojn (bedaŭrinde mi ankoraŭ ne malkovris, kiel uzi en ili Esperantajn kromsignojn).

Se vi trovos eraron en la traduko (ĉefe ĉe la preskaŭ netradukeblaj babilejaj “perloj”), bonvolu sendi korekton al mia retpoŝt-adreso.

Fonto: youtube.com, overstream.net

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Plirapidigu vian retumadon kun la aldonaĵo BarTab

Publikigita Junio 17, 2010 de Katjo

Ĉu ankaŭ vi kutimas teni dekojn da folioj en samtempe malfermitaj? Ĉu ankaŭ vi timas restartigi la retfoliumilon, ĉar reŝarĝado de ĉiuj folioj daŭras tiom longe? Se vi respondis jese, certe interesos vin jena aldonaĵo por la retfoliumilo .

Kiam estas en la retumilo tro multaj folioj samtempe malfermitaj, povas okazi, ke la retumilo “manĝos” eĉ la tutan ĉefmemoron. Tion vi povas eviti kun la nova aldonaĵo BarTab. Post ĝia instalo retpaĝoj sur malfermitaj, sed neuzataj folioj ŝanĝos sian konduton.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Anonima retumado - kaŝu viajn privatajn datumojn!

Publikigita Junio 15, 2010 de Katjo

La interreto tute ne estas tiel anonima, kiel ofte ŝajnas al ni. Ĉiuj niaj aktivaĵoj estas facile sekveblaj (kaj ni nekonscie malkovras sufiĉe multe da informoj pri ni) danke al nia unika signo - IP-adreso. Tamen ekzistas pluraj ebloj, kiel igi nian retumadon pli-malpli anonima (en pasinteco ni jam tuŝis ĉi tiun temon en la artikolo pri amasigado de datumoj fare de Guglo kaj en la mencio pri Scroogle). Hodiaŭ ni ofertas al vi pliajn eblojn, kiel protekti siajn privatajn datumojn kaj resti anonima en la interreto. Kvankam preskaŭ ĉiuj menciotaj iloj estas senpagaj, vi pagas por la per bedaŭrinde sufiĉe malrapidigita retumado.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Guglo trairis al nova indekso, serĉrezultoj estos pli aktualaj

Publikigita Junio 15, 2010 de Katjo

Pasintsemajne la kompanio anoncis, ke finiĝis enkonduko de la nova sistemo de indeksado . La ĉefa ŝanĝo estas, ke aktualeco de serĉrezultoj plialtiĝis kaj ke publikitaj informoj aperas en serĉrezultoj multe pli rapide ol antaŭe. La kompanio anoncis, ke la serĉrezultoj estos je 50% pli aktualaj.

Ĝis nun havis la interreton kaj la indekson dividitan en kelkajn tavolojn, ĉiu el ili ĝisdatiĝis per alia rapideco. Refreŝigo de la ĉefa tavolo daŭris kelkajn semajnojn. En la tempo, kiam oni bezonis ĝisdatigi unu tavolon, necesis analizi la tutan reton. La nova sistemo baziĝas sur analizado de malgrandaj partoj de la reto kaj la indekso estas ĝisdatigata intertempe. Novaj informoj aperos en ĝi jam sekundojn post kiam robotoj trovos ilin.

La nova sistemo ankaŭ ebligas pligrandigi la indekson. La datumbazo havas cent mil terabajtojn, ĉiutage centoj da terabajtoj aldoniĝas. Ĉiun sekundon la nova sistemo de indeksado prilaboras centmilojn da retpaĝoj.

fonto: googleblog.blogspot.com

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Ĉu vi enuas?

Publikigita Majo 26, 2010 de Katjo

Eble vi rimarkis, ke omaĝe de la 30-a datreveno de la ĝi aperis anstataŭ la -emblemo en titola serĉpaĝo. Ĝi iĝis tuj sufiĉe populara. Temas pri origina versio de la , eĉ inkluzive de eraroj. Nur la mapo ŝanĝiĝis kaj estis aldonita plurludado. Unu ludanto uzas sagetojn, la dua la klavojn W, S, A, D. La estas en Ĝavoskripto.
Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

La Parolanta Retejo - aŭskultu kaj lernu enrete

Publikigita Majo 17, 2010 de Katjo

Kvankam jena artikolo parolas pri slovaka projekto, kiu servu ĉefe al slovakparolantoj (kaj parte ankaŭ al angloparolantoj), ĝi povas esti utila kaj inspiri ankaŭ parolantojn de aliaj lingvoj.

Kial “parolanta” retejo?

Temas pri la projekto, kiu helpu kaj plifaciligu vivon al nevidantaj aŭ malbone vidantaj interret-uzantoj. La projekton lanĉis la slovaka neprofita organizo SINA Nitra. Ĝia fondinto estas Unio de nevidantaj kaj malbone vidantaj homoj en Slovakio kaj la projekto realiĝas i. a. danke al financa subteno de la Fondaĵo SPP.

“La baza ideo de la projekto estas krei la enretan platformon, kiu al ebligu aliron al larĝa skalo de sonaj materialoj de la plej diversaj orientiĝoj. Jena celgrupo estas handikapita per tio, ke ĝi ne povas plene eluzi ĉiujn avantaĝojn, kiujn alportas interreta komunikado.”

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Ĉu vi uzas sekurajn kromprogramojn? Kontrolu tion

Publikigita Majo 17, 2010 de Katjo

oficiale publikis la ilon, danke al kiu uzantoj de konkurencaj retumiloj povas facile kontroli, ĉu la kromprogramoj, kiujn ili uzas, estas sekuraj aŭ ĉu ili estas vundeblaj.

La ilo nomiĝas Plugin Check kaj ĝi estis je dispono jam kun la tria versio de jam pasintjare, tamen nur nun publikis ĝin en la fina versio ankaŭ por la uzantoj de aliaj retumiloj. Subtenataj estas iliaj plej novaj versioj, do Safari 4, Chrome 4, Opera 10.5 kaj IE7 aŭ IE8. La ilo kontrolu ĉefe la malnovajn kromprogramojn, ekz. QuickTime de Apple aŭ Flash kaj Reader de Adobe.

Legi plu…

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

Videokonferenco por 5 homoj

Publikigita Majo 14, 2010 de Katjo

Ĉu vi bedaŭras, ke ne ebligas al ni grupajn videokonversaciojn? Se jes, provu la testan version de la komunika kliento en la versio 5.0. Por komputiloj kun la operaciumo Windows XP kaj pli nova ĝi ofertas la eblecon konektiĝi kun eĉ 4 amikoj samtempe. Tamen nur se vi havas sufiĉe rapidajn komputilon kaj interret-konekton.

Ĝis nun la funkcio estas je dispono nur por Vindozo, ĉu en estonteco venos la versio por aliaj operaciumoj, oni ne scias.

La instalpakaĵo troveblas ĉi tie.

fonto: skype.com

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

5 novaj lingvoj en Google Translate

Publikigita Majo 14, 2010 de Katjo

La ŝatata tradukilo de , Google Translate, aldonis 5 novajn lingvojn: la armenan (6,7 milionoj da parolantoj), la azerbajĝanan (20-30 milionoj da parolantoj), la baskan (ĉirkaŭ 660 mil parolantoj), la gruzan (4 milionoj da parolantoj) kaj la urduan (70 milionoj da parolantoj).

Tamen, ni esperantistoj ne perdu esperon. anoncis, ke ili posedas datumbazojn por 296 aliaj lingvoj, tamen ili estas ankoraŭ en evoluo. Nuntempe la fama tradukilo subtenas 57 lingvojn, la tradukilo Bing de Microsoft 30 lingvojn.

(Malica rim.: Laŭ la plej novaj esploroj ekzistas en la mondo ĉirkaŭ 6700 lingvoj, do Guglon atendas ankoraŭ multe da laboro…)

Ni esperantistoj povas ĝis tiu feliĉa tempo uzi ekz. la bonegan GramTrans (Eckhard Bick) ;)

fonto: googlesystem.blogspot.com

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong