HTML5 vs. Adobe Flash estas ofte diskutata temo en retaj portaloj kaj konferencoj. Mi revas jam delonge pri la tempoj, kiam mi povos forĵeti Adobe Flash… Ŝajnas, ke la feliĉa tago proksimiĝas.
Unu bela artikolo pri tio, kion novan alportas al ni HTML 5 kaj kio estas ĝiaj avantaĝoj, aperis en techdrivein.com. Ĝi prezentas 15 demonstrajn aplikaĵojn skribitajn helpe de HTML.
Ni ne forgesu pri tio, ke evoluo de HTML 5 mem estas ankoraŭ ne finita, do la aplikaĵoj ne estas tute perfektaj. Tamen kiel inspiro kaj instigo lerni pri tio pli multe ili estas bonegaj.
Antaŭnelonge aperis en slovakaj kaj ĉeĥaj retejoj video sub la nomoFacebook vs. realita (Facebook vs. realeco) kaj tuj iĝis freneze populara. Aŭtoroj de la video estas Ondřej Hejna, Martin Šesták, Viktor Hejna kaj Marek Chaloupka. La videon faris Moving pictures studio en la jaro 2010.
La mallonga, ĉ. 8-minuta video pri tio, kiel aspektus Facebook-dialogoj en reala mondo, estas en la ĉeĥa, do mi faris Esperanto-subtitolojn (bedaŭrinde mi ankoraŭ ne malkovris, kiel uzi en ili Esperantajn kromsignojn).
Se vi trovos eraron en la traduko (ĉefe ĉe la preskaŭ netradukeblaj babilejaj “perloj”), bonvolu sendi korekton al mia retpoŝt-adreso.
Ĉu vi bedaŭras, ke Skajpo ne ebligas al ni grupajn videokonversaciojn? Se jes, provu la testan version de la komunika kliento Skajpo en la versio 5.0. Por komputiloj kun la operaciumo Windows XP kaj pli nova ĝi ofertas la eblecon konektiĝi kun eĉ 4 amikoj samtempe. Tamen nur se vi havas sufiĉe rapidajn komputilon kaj interret-konekton.
Ĝis nun la funkcio estas je dispono nur por Vindozo, ĉu en estonteco venos la versio por aliaj operaciumoj, oni ne scias.
Vojaĝado en alian landon povas esti belega travivaĵo. Tamen, povas esti malfacile plene ĝui la travivaĵon, se vi ne konas lokan lingvon. Ekzemple jam nura legado de manĝokarto povas iĝi malagrable problema afero. Tial Guglo alportas al vojaĝantoj novan utilan funkcion. Por ĝi ne estu problemo traduki ekz. alilingvajn surskribojn sur informtabeloj, afiŝoj aŭ en manĝokartoj.
La funkcio estas je dispono en nova versio de la aplikaĵo Google Goggles 1.1, kies tasko estas kunigi fotilon de poŝtelefono kun interreto. La servo estas disponebla en aparatoj kun Android en la versio 1.6. Ĝis nun la servo Google Goggles ebligis ekz. rekoni fotojn de konstruaĵoj, librojn, artaĵojn, kontaktinformojn, logotipojn ktp.
La socia reto Facebook pligrandigis la maksimuman grandecon de alŝutitaj fotoj. Ĝis nun ĝi aŭtomate malgrandigadis la fotojn tiel, ke ilia pli longa flanko havu 604 rastrumerojn, tamen nun estas la limigo jam 720 rastrumeroj. Do la entuta areo de foto kreskos je 42 %.
La ŝanĝo tamen koncernas nur novajn fotojn, la antaŭe alŝutitaj aperos plu sen iu ŝanĝiĝo. Laŭ statistikoj de ĉi tiu socia reto ĝiaj datumbazoj kreskas ĉiumonate je 3 miliardoj da fotoj, ĉiumonate estas kunhavigataj 5 miliardoj da ligiloj, notoj, fotoalbumoj ktp. kaj kreataj 3,5 milionoj da eventoj.
Ĉu vi volas ekscii, kiel rapide ĉe vi rulas videoj en YouTube? En la paĝaro YouTube aperis nova diagnostikilo, kiu diros al vi, kiel rapida estas via konektiĝo. En grafika trarigardo videblas ne nur la kvalito de la konektiĝo, sed ankaŭ la statistikoj de via interret-liveristo, de via urbo, lando aŭ globale.
Se vi volas provi la diagnostikilon, iru al la paĝo youtube.com/my_speed kaj lanĉu la testan videon.
La projekto OpenStreetMap, pri kiu ni antaŭnelonge skribis, aktive helpas plifaciligi la situacion en Haitio. Kadre de sia infrastrukturo ĝi publikas liberan kaj tre aktualan mapon de Haitio. Ĉiuj kontribuantoj havas alireblon por ne nur mapoj, sed ankaŭ por datumbazo, por ke ili povu daŭre aktualigi ĝin laŭ aktuala situacio. La mapo estas aktualigata en 5-minutaj tempintervaloj.
Paĝaro YouTube baldaŭ lanĉos aŭtomatan generadon de tradukaj subtitoloj, uzante traduksistemon de Guglo, kiu kapablas traduki al 51 mondaj lingvoj. Per tiu paŝo volas YouTube alirebligi siajn servojn ankaŭ por neaŭdantaj interret-uzantoj.
La sistemo eluzas aŭtomatan voĉ-rekonadon (ASR) kaj ankaŭ kapablas aŭtomate programi tempoĝustigadon de subtitoloj. Nuntempe la sistemo funkcias nur ĉe videaĵoj en la angla kaj kun alta sonkvalito. La aŭtomataj subtitoloj estos unue uzeblaj nur per 13 partneraj kanaloj, inter kiuj troviĝas UC Berkeley, Stanford, MIT, Yale, UCLA, Duke, UCTV, Columbia, PBS, National Geographic, Demand Media, UNSW, Guglo kaj YouTube. YouTube ofertas nuntempe manualan generadon de subtitoloj, tamen tiu servo ne estas tro ofte uzata per uzantoj.
kiu oni uzas Esperanton – ĉi-foje fakte eluzante nur ĝian nomon. Bedaŭrinde, en tiu ĉi kazo oni uzas ĝin por malnobla celo – “Esperanto security” nomiĝas firmao de la ĉefa negativa persono de la filmo.
Tiu ĉi filmo estas dua filmo de la “Street Fighter”-serio de video-ludoj.
(En la unua “Street Fighter”-filmo el la jaro 1994 ludis ankaŭ fama Jean Claude van Damme. Interesa estas, ke ankaŭ en tiu ĉi unua filmo oni uzis Esperanton – aperas pluraj signoj kaj ŝildoj surstrate, same kelkaj fonaj paroloj kaj eĉ la kanto-himno sonas en Esperanto.)
Kovrilo de DVD
Nuna, dua filmo priskribas la lud-rolulinon Chun-Li, kiun en filmo ludas Kristin Kreuk. Rakonto sekvas personan historion de Chun-Li kaj ŝian vojon al justeco.
La filmo okazas en Bankoko, kie la ĉefa sentaŭgulo planas per sia firmao regi la urbon kaj konstrui mega-palacojn, domegojn por riĉuloj, forigante malriĉulojn de iliaj domoj kaj urbo-partoj. En filmo spekteblas pluraj batal-scenoj, ĉar ja video-ludo temis ĝuste pri tio.
www.filmoj.net - facila, sed trafa nomo por retejo, kies celo estas okupiĝi pri filmoj en Esperanto. La retejo estas projekto de REJM (Rusia Esperantista Junulara Movado), sub la gvido de Aleksander Osincev.
Jen kion diras la kreantoj mem pri la retejo:
“Vi trafis la blogon, kiu kolektas filmojn, originale kreitajn en Esperanto, filmojn subtekstigitajn kaj voĉigitajn en la lingvo internacia. Jam nun mi diras al vi, ke ni ne deliktas iujn aŭtorajn rajtojn kaj ni ne planas tion fari. Ĉiuj filmoj anoncataj ĉi tie estas reklamaj, certe estas tre konsilinde, ke vi aĉetu filmojn kaj spektu ilin kun niaj subtitoloj.
Nia celo estas utiligi Esperanton en ĉiutaga vivo, kreante la kulturon.”
Certe do bonveniga projekto, kiu espreble evoluos kaj la filmo-kulturo en Esperanto (ĉu teme pri originalaj aŭ subtekstigitaj filmoj) povos pliriĉiĝi danke al ĝi.