Arkivo por la kategorio Aparataro kaj akcesoraĵoj
Publikigita Aprilo 19, 2010 de Kalle Kniivilä
Post kiam Vastalto rakontis pri sukcesa instalo de Esperanta-japana vortaro en sia iPhone, mi komencis esplori, ĉu ne eblus instali lokan version de Reta Vortaro en iPhone. Necesis kelkaj provoj, sed nun mi ĉiam havas la ReVon en mia poŝo.
En la elŝuta paĝo de ReVo troviĝas versio de la vortaro en la formato dict. Tamen, ne ŝajnas ekzisti aplikaĵo por iPhone por uzi tiuformatan vortaron. Necesas vortaro formatita por la programo Stardict, kaj la ligilo al tiucela konvertilo en la retejo de ReVo ne funkciis.
Ĉar evidente iu jam iam faris la konvertadon, mi demandis pri la afero en la retpoŝta listo ReVuloj kaj en kelkaj pliaj lokoj. Post kelkaj horoj mi ricevis respondon de Theurs, kiu konvertis la vortaron kaj nun disponigas la konvertitan dosieron ĉi tie kaj ĉi tie.
Legi plu…
Kategorio: Aparataro kaj akcesoraĵoj, Programaro kaj sekureco | Etikedoj: iPhone | Neniuj komentoj
Publikigita Marto 11, 2010 de blahma
Irana firmao ZikrOnline prezentis en la ekspozicio CeBIT malmultekostan poŝaparaton Haĝo, kiu helpas al islamanoj dum la pilgrimaĵo al Mekao. Kaj speciala MP3-ludilo de la sama firmao scias doni tradukon de la Korano en 26 lingvaj versioj. Sufiĉas elekti kiun ĉapitron vi volas, kaj vi povas eklerni la araban. Mankas indiko ĉu inter la 26 tradukoj ĉeestas esperanto.

La simpla elektronika skatoleto posedas kelkajn bildajn butonojn. La islamano premas iun ĉiufoje, kiam li volas plenumi iun taskon el tiuj, kiuj survoje al Mekao farendas. En la kapaŭskultiloj li tiam aŭdos la preĝon kiun li ripetadu. La eta elektronika helpilo grandas kaj pezas ne pli ol pakaĵo da ludkartoj.
Legi plu…
Kategorio: Aparataro kaj akcesoraĵoj | Etikedoj: mp3, navigado | Neniuj komentoj
Publikigita Marto 2, 2010 de Kalle Kniivilä
En la redakcio kie mi laboras oni nun forigas preskaŭ ĉiujn fiksajn telefonojn. Anstataŭe ni ricevis poŝtelefonojn de la marko iPhone. Tre utila kaj amuza aĵo - hodiaŭ dum la lunĉo nekutime multaj kolegoj anstataŭ diskuti unu kun la alia fingrumis siajn novajn ludilojn. Ankaŭ mi, cetere.
iPhone kun la senpaga programeto Stanza bonege funkcias por legi librojn en plej diversaj lingvoj. Transmeti la librojn al la telefono plej facile kaj senprobleme fareblas per la libera programo Calibre. Rusaj, ĉinaj, arabaj kaj plej diversaj aliaj literoj, inkluzive de esperantaj ĉapelitaj, bele videblas sur la ekrano.
Tamen estas grava manko: dume ne eblas mem difini klavaron, kaj neniu el la prete haveblaj klavaroj enhavas esperantajn literojn. Provizora solvo kiun mi provis aspektas jene: el la programeto (aplikaĵo?) UnicodeLab, kiu montras pli-malpli ĉiujn imageblajn unikodajn signojn, mi kopiis al mia listo de preferataj signoj en la programeto Unicode la esperantajn ĉapelitajn literojn.
Tiel eblas tajpi preskaŭ normale, tamen la tajpofenestro estas tre malgranda, do la maniero estas maloportuna por pli longaj tekstoj. Post tajpado necesas kopii la tekston, kaj poste englui ĝin en la deziratan lokon, kio same estas ne tre oportuna.
Verŝajne esperantistoj ne estas la solaj uzantoj de iPhone, kiuj spertas problemojn pri enigo de nekutimaj literoj kaj signoj. Eble indus, ke oni sin turnu al Apple kaj petu enkondukon de aldona klavaro “vastigita latina”, kun la ebleco enigi pli grandan aron da latinaj literoj, ne nur la esperantajn, sed ankaŭ literojn de aliaj negrandaj lingvoj, kies enigo nun malfacilas - ekzemple la kimra ŵ ja troveblas, sed nur se oni komprenas, ke por tio necesas ŝalti la britan klavaron, aliaj latinliteraj ne taŭgas.
(Aperis en kniivila.net)
Kategorio: Aparataro kaj akcesoraĵoj | Etikedoj: iPhone, Klavaro | Komentoj (4)
Publikigita Januaro 19, 2010 de Katjo
En ekspozicio CES 2010 (Consumer Electronics Show), kiu okazis inter la 7-a kaj 10-a de januaro en Las Vegas, aperis ne nur la legilo Skiff Reader. Kompanio Plastic Logic prezentis novan legilon de e-libroj Que proReader, kiu estas la unua aparato de konsuma elektroniko, kiu uzas organikajn transistorojn.
La organikaj transistoroj estas parto de nigra-blanka tuŝ-elektronikpapero kun diagonalo 27 cm, integrita en Que, kiun produktis kompanio E-Ink. La organikaj transistoroj povas esti produktataj ĉe multe malpli alta temperaturo ol kutimaj siliciaj transistoroj. La ekrano, kiu estis uzita por Que, konsistas el miliono da organikaj transistoroj kaj estas fleksebla, danke al tio preskaŭ nerompebla, tamen troviĝas en firma plasta ingo.
Legi plu…
Kategorio: Aparataro kaj akcesoraĵoj, Scienco kaj tekniko | Etikedoj: librolegilo, Que proReader | Neniuj komentoj
Publikigita Januaro 11, 2010 de Katjo
Sur CES-foirego de Las Vegas aperis nova anstataŭanto de libroj kaj gazetoj - elektronika legilo Skiff Reader. Kvankam ĝi havas diagonalon 292,1 mm, dikeco estas nur 6,8 mm. Anstataŭ normala ekrano estis uzita tuŝ-elektronikpapero kun distingivo 1200 x 1600 rastrumeroj. Ĉar jena speco estas fama per sia malalta energikonsumo, Skiff Reader persistu eĉ unu semajnon da uzado kaj foliumado de centoj da paĝoj.
Grandeco de la aparato estas 228,6 mm x 279,4 mm, tamen pezo de ĉi tiu “plataĵo” ne estas pli multe ol duonkilogramo, precize 498 g.
Legi plu…
Kategorio: Aparataro kaj akcesoraĵoj | Etikedoj: librolegilo, Skiff Reader | Neniuj komentoj
Publikigita Januaro 4, 2010 de Katjo
Kodrompistoj el Usono kaj Israelo sukcesis rompi DRM-protekton de enhavo por legilo de e-libroj Kindle. Ili sukcesis rompi protekton de enhavo konservita en aplikaĵo Kindle for PC, kiu ebligas legi enhavon destinitan por elektronika legilo Kindle ankaŭ per personaj komputiloj.
La kodrompo estis iniciita pere de israela forumo hacking.com. Tie aperis alvoko pri kreo de solvo, kiu ebligus eksporti enhavon por Kindle kaj aperigi ĝin ankaŭ sur konkurencaj aparatoj. La alvoko emfazas, ke la solvo estu destinita por konservado kaj aperigado de laŭleĝe aĉetita enhavo.
Por trovi solvon sufiĉis al kodrompistoj 8 tagoj. Israela kodrompisto Laba kreis programon, kiu konvertas enhavon konservitan en .azw (kiun uzas Amazon por Kindle) al dosierformo .pdf.
Kodrompisto i♥cabbages kreis alternativan programon Unswindle, kiu estu uzata kune kun aplikaĵo MobiDeDRM de kodrompisto kun kaŝnomo “darkreverser”.
Kvankam la kompanio Amazon eldonis novan version de la aplikaĵo Kindle for PC, laŭdire nek tiu kapablas malebligi la rompon. La kompanio tute ne komentis la situacion kaj ne anoncis, kiel ĝi reagos.
Kategorio: Aparataro kaj akcesoraĵoj, Programaro kaj sekureco | Etikedoj: Kindle, librolegilo | Neniuj komentoj
Publikigita Decembro 17, 2009 de Katjo
La kompanio CherryPal, kiu akiris atenton de publiko jam pasintjare, per sia persona komputilo kun konsumo 2 W, prezentis ĉi-semajne tekokomputileton CherryPal Africa kun prezo 99 dolaroj.
La tekokomputileto havas sufiĉe malgrandan rendimenton, kion konfesas ankaŭ ĝia produktanto mem kaj li indikas ĝin “malgranda, malrapida, sufiĉa”. Laŭ la kompanio ĝi sufiĉu por retumado kaj estu utila ĉefe por tiuj klientoj, kiuj ne havas monon por povi aĉeti kelkcentdolaran tekokomputilon.
Legi plu…
Kategorio: Aparataro kaj akcesoraĵoj | Etikedoj: CherryPal Africa | Neniuj komentoj
Publikigita Decembro 9, 2009 de Katjo
La 4-an de decembro 2009 estis lanĉita vendado de interesa USB-klavareto por uzantoj de interreta interfaco de Gmail, Gboard.
La klavareto estos utila ĉefe por tiuj uzantoj, kiuj deziras pli rapide regi Gmail-n helpe de subtenataj klavkombinoj, sed pro diversaj kialoj ili ankoraŭ ne lernis ilin.
Ĉe pli intensa uzado de Gmail kaj pli multaj legataj kaj sendataj retpoŝtmesaĝoj eblas labori helpe de la klavaro multe pli rapide kaj pli efike ol per muso.
La klavareto subtenas 19 ofte uzatajn klavkombinojn per 19 klavoj, sur kiuj troviĝas bildeto kaj ankaŭ surskribo, indikantaj koncernitan funkcion.
Gboard estas kutima miniklavareto, kiu forsendas koncernitajn klavkombinoj, kiujn Gmail subtenas. Inter ili troviĝas ekzemple moviĝo al malpli nova konversacio, arkivado de la mesaĝo ktp.
Produktanto ne mencias inter ĝiaj ecoj eblon ŝanĝi agordojn de la klavaro. Risko estas tial ankaŭ ŝanĝo de klavkombinoj en Gmail. Tamen tiu ankoraŭ dum ekzisto de Gmail ne okazis kaj verŝajne en estonteco ne okazos.
Grandeco de la klavaro estas 12.3 cm x 8.8 cm x 9 mm kaj prezo estas 20 dolaroj.
fonto: dsl.sk
Kategorio: Aparataro kaj akcesoraĵoj | Etikedoj: Gboard | Neniuj komentoj
Publikigita Decembro 9, 2009 de Katjo
Sur la merkaton venis nova legilo de e-libroj kun nomo Digibook ADB-106. La aparato, kun pezo 228 gramoj, laboras per operaciumo Linukso 2.6. Ĝi enhavas procesoron Samsung ARM 9, SDRAM kun grandeco 64 MB, 6-colan ekranon (elektronika papero) kun 16 tonoj de griza koloro kaj kapacito de baterio estas 900 mAh. En la aparaton eblas enmeti kartojn SD/MMC. La legilo subtenas plurajn lingvojn kaj dosierformojn TXT, PDF, HTML, JPEG, PNG, GIF, BMP kaj aliajn.
Ĝia prezo estas proksimume 250 €, la aparato estas verŝajne ligita al neniu konkreta vendejo de e-libroj.
aŭtoro: Matej Lednár
fonto: itnews.sk, foto el techgadgets.in
(tradukis: Katjo)
Kategorio: Aparataro kaj akcesoraĵoj | Etikedoj: librolegilo | Neniuj komentoj
Publikigita Novembro 10, 2009 de Katjo
Kompanio WarMouse aktuale prezentis novan muson OOMouse (OpenOfficeMouse), opimigitan por plifaciligi uzadon de komplikaj aplikaĵoj kun multe da funkcioj. La muso estis kreita kunlabore kun komunumo OpenOffice.org kaj taŭgas ĉefe por ĉi tiu oficeja programaro.
La muso havas 18 butonojn, rulumilon kaj analogan stirstangon maldekstre, ĉiu butono subtenas krom alklako ankaŭ duoblan alklakon. OOMouse havas je dispono 512 KB da fulmomemoro por konservi 63 profilojn, kiuj povas aŭtomate ŝanĝiĝi laŭ lanĉita aplikaĵo. Ĝi rekonos, en kiu programo vi laboras kaj per siaj butonoj disponigos al vi funkciojn, kiujn vi uzas plej ofte.
Defaŭlte estas antaŭagorditaj profiloj por pli ol 20 konataj aplikaĵoj. Profiloj por kvin aplikaĵoj el la oficeja programaro OpenOffice.org, laŭ kiu oni nomas la muson, estis kreitaj surbaze de analizo de realaj statistikoj pri uzado de OpenOffice.org 3.1, kiuj enhavas datumojn pri 662 milionoj da agoj faritaj per uzantoj.
Antaŭagorditaj estas ankaŭ profiloj ekz. por Microsoft Office, Adobe Photoshop, Firefox, Gimp, World of Warcraft kaj Call of Duty. DPI de la muso estas ŝanĝebla ekde 400 ĝis 1600. Subteno de Linukso kaj Mac OS estas komprenebla. La muson oni vendos ekde februaro kontraŭ 74,99 dolaroj.
fonto: abclinuxu.cz, dsl.sk
fotoj: warmouse.com
Kategorio: Aparataro kaj akcesoraĵoj | Etikedoj: OOMouse, Openoffice.org, WarMouse | Neniuj komentoj