Aŭtora arkivo
Publikigita Majo 4, 2010 de yves
La usona firmao Sofweb diponigas vortaron angla-Esperanto por iPad. La programo estas havebla en la ‘App Store’ de Apple por $1.99 (USD) kaj funkcias per iPad, iPhone, kaj iTouch.

Esperanto-tradukvortaro por iPad
Eblas per la programo ankaux uzi la esperantlingvan Vikipedion je iPad. Enestas cetere iom da gramatika helpo kaj eblas konservi sercxojn por posta esplorado. Estas interesa ilo por lerni Esperanton per la plej nova aparataro de Apple. Estas gojige konstati ke komercaj programistoj pretas helpi pri tio.
Informojn vi trovos en www.sofweb.com
Kategorio: Programaro kaj sekureco | Etikedoj: iPad iPhone vortaro Vikipedio | Komentoj (4)
Publikigita Aprilo 22, 2009 de yves
Komence de semajno aperis kolektiva blogo pri fama produkto de Apple.
Kelkaj fanatikuloj kunordigataj de Aleksander OSINCEV (Rusio) prezentos al esperantligva publiko ĉiujn avantaĝojn de iPhone en kelkaj kategorioj: programoj, esperantigo, novaĵoj, plurmedio, diversaĵoj. Oni planas esperantigi iPhone kiel eble plej plene kaj pri tio jam aperis ideoj kaj komenciĝis laboro.
iPhone jam iĝis internacia poŝtelefono kun riĉaj funkcioj, do tute logike estus uzi ankaŭ internacian lingvon por paroli pri iPhone kaj kunlabori internacie por krei ion, kio estos utila por diversaj homoj. Fari tion oni povas nur kune, kaj se vi havas deziron paroli pri via adoraĵo, venu, komentu kaj ĝuu.
Cetere vi povas eniri skipon de aŭtoroj aŭ simple skribi fojfoje artikolojn pri tio, kio vin plej interesas. Blogo estis konstruita sur esperantigita Wordpress, ĉiuj gravaj por komunikado kaj funkciado de blogo servoj ankaŭ estas esperantigitaj, do kunlaboro povas funkcii senĝene.
Por nia lingvaĵo estu komprenata, ni kompilis ĝisdatigotan terminokolekton pri iPhone kaj malgrandan vortareton kun tiuj terminoj. Ni pretas enlistigi ankaŭ viajn terminojn, kiuj nun mankas. Baldaŭ aperos novaĵoj pri esperanta klavaro kaj esperantlingvaj programoj.
Retadreso de blogo: http://iphoneo.info
Kategorio: Interreto kaj komunikado, Programaro kaj sekureco | 1 komento
Publikigita Decembro 5, 2008 de yves
Europa Komisiono lanchis enketon pri la influo de la reto kaj aliaj modernaj komunikiloj al la lingvo-lernado. En tiu enketo aperas la ebleco indiki, ke oni scipovas Esperanton. Oni povas krome mencii Esperanton ankau en kelkaj lokoj, kie eblas enmeti mallongajn tekstojn - prefere nur, se tio konvenas al la temo, kiun oni intencas komenti.
http://www.ea.gr/ep/survey/
Oni povas elekti inter pluraj respondolingvoj:
deutsch | greka | español | english | français | suomi
Oni bezonas ch. 10 ghis 15 minutojn. Shajne ghis nun ch. mil homoj partoprenis la enketon.
Eventuale multnombra partopreno de Esperanto-parolantoj kontribuos al la mencio de Esperanto en la fina raporto. Tio povus iom helpi al Esperanto, pri kies ekzisto, kulturo kaj launombra parolantaro shajne la EU-komisiono havas ghis nun nur tre nebulajn ideojn. Chiukaze estos supozeble bone por la studo, se partoprenos en ghi ankau homoj el multaj malsamaj landoj, kiuj estas relative spertaj pri lingvolernado. (En la enketilo cetere oni havas la eblecon indiki maksimume du lingvojn aldone al la
gepatra…)
Fonto: retmesagxo de Lu Wunsch-Rolshoven - EsperantoLand - 20081205
Vidu ankau la reagon de Katalin Kovats al la enketo en ipernity.
Kategorio: Interreto kaj komunikado | Etikedoj: EU enketo | Neniuj komentoj
Publikigita Novembro 30, 2008 de yves
Definitive malaperis el la reto la iam furora esperantlingva retejo Ĝangalo. La adreso plu ekzistas, sed la enhavo nun estas en la portugala lingvo. La portugala paĝaro anstataŭanta Ĝangalon temas pri la konata pola pedagogo Janusz Korczak, kun la anglalingva nomo “Korczak Books”. Rilato al Esperanto ŝajnas tute foresti, se ne kalkuli la fakton, ke la adreso estas posedata de esperantisto.
La tutan artikolon oni povas legi en la interreta movada bulteno Libera Folio
Kategorio: Interreto kaj komunikado | Etikedoj: Ĝangalo portalo Interreto | 1 komento
Publikigita Novembro 27, 2008 de yves
Jam tradicie la Jarlibro de UEA havis rabatkuponon, kontraŭ kiu la Libroservo de UEA donis al individuaj membroj de UEA 10-procentan rabaton je unu libromendo jare. La Jarlibro 2008 inkluzivis du tiajn kuponojn. Uzante la rabaton eblis parte aŭ plene regajni la pagitan membrokotizon, sed ĉar temis pri paperaj kuponoj, ili ne estis uzeblaj ĉe retaj mendoj. Krome, pro pietato la plej bibliofilaj membroj domaĝis detranĉi paĝon el sia Jarlibro. Tiaj problemoj ne plu ekzistas, ĉar la Libroservo enkondukis retan varianton por la rabatkupono.
Butikumante pere de la reta katalogo ĉe http://katalogo.uea.org/ , individuaj membroj de UEA povas nun indiki ĉe la koncerna demando, ke ili deziras utiligi la 10-procentan rabaton. Necesas mencii sian UEA-kodon, por ke la programo povu kontroli, ke la mendanto efektive estas individua membro. Tiuj, kiuj estas individuaj membroj en 2008, rajtas uzi la rabaton dufoje. Sekve, kiu jam uzis unu rabatkuponon el la Jarlibro 2008, rajtas fari duan rabatitan mendon rete. Kiu tute ne uzis la rabaton, povas do ankoraŭ fari du mendojn kun rabato de 10%. Ĉar la reta rabato estis enkondukita tiel proksime al la jarfino, la individuaj membroj de 2008 rajtos utiligi ĝin ankoraŭ ĝis la 31-a de januaro 2009. Pagante kotizon por 2009 oni denove ricevos rajton je du rabatitaj mendoj. Por la dumvivaj kaj honoraj membroj tiu rajto kompreneble aŭtomate renoviĝas ĉiujare.
La membra rabato ne dependas de la grandeco de la mendo, por kiu oni uzas ĝin. Validas la kutima regulo pri sendokostoj (10% de la mendosumo; minimume EUR 4,00). La sendokostojn kaj, por klientoj en EU-landoj, la aldonvaloran imposton oni kalkulas surbaze de la rabatitaj prezoj. La 10-procenta rabato ne estas kombinebla kun aliaj rabatoj. Se oni mendas minimume 3 ekzemplerojn de iu titolo, la reta mendilo aŭtomate kalkulas pli altan rabaton, t.e. 1/3 por eldonaĵoj de UEA kaj TEJO, kaj 1/6 por aliaj.
Laŭ Gazetaraj Komunikoj de UEA N-ro 308 2008-11-26
Kategorio: Senkategoria | Etikedoj: jarlibro, retbutiko, UEA | Neniuj komentoj
Publikigita Novembro 12, 2008 de yves
Google proponas al uzantoj de Gmail ekde hodiaŭ la eblecon senpage rettelefoni (per retkamerao) ene de via retumilo.
Por povi uzi tiun ĉi servon, necesas instali kromaĵon de 2MBoj. Tiu ĉi estas havebla por Windows XP, Vista kaj por Makintoŝaj komputiloj kun Intel-procesoro. Cetere vi bezonas kutiman retumilon, kiel Firefox (ekde versio 2), Internet Explorer (ekde versio 7), Google Chrome aŭ Safari (ekde versio 3). Uzantoj kiuj ne posedas retkameraon, povas uzi la servon por voĉe komuniki. Tiu ĉi servo ekzistas jam de iom da tempo sub la nomo ‘Google Talk’.
Ne estas klare momente ĉu Google planas eldoni Linuks-version de sia kromaĵo.
Laŭ artikolo en Tweakers.net
Kategorio: Interreto kaj komunikado | Etikedoj: Gmail, Google | 1 komento
Publikigita Oktobro 28, 2008 de yves
Los-Anĝeleso - Microsoft ĉi-matene prezentis version 7 de sia operaciumo Vindozo (Windows). Tiu ĉi sistemo estas la posteulo de Vista kaj estas atendata ĝis 2010, tri jarojn post Vista. Teknike ne estas vere multaj ŝanĝoj, sed la uzantinterfaco jes ja draste ŝanĝiĝos.
Steven Sinofsky, “vicprezidanto de Vindozo” kun Julie Larson-Green demonstris la novan operaciumon dum prezento sur podio.
Legi plu…
Kategorio: Programaro kaj sekureco | Etikedoj: Vindozo | 1 komento
Publikigita Oktobro 24, 2008 de yves
La rusa registaro volas devigi lernejojn ene de tri jaroj uzi nur liberan programaron. Lernejoj kiuj ne volas tion, devus mem pagi la permesilojn de komerca programaro.
La decido de la rusa registaro povas havi signifan influon por la populareco de Linukso en Rusio kaj la cetero de la mondo. En 2010 en la rusaj lernejoj estos uzataj ĉirkaŭ unu miliono da komputiloj.
Laŭ ComputerWorld UK.
Kategorio: Programaro kaj sekureco | Etikedoj: Libera programaro, Linukso | Komentoj (2)
Publikigita Oktobro 24, 2008 de yves
En la retejo de la Esperanto-grupo La Progreso troviĝas dosieroj por paroligi la vojnavigilon Tomtom en Esperanto. Pri la traduko zorgis Bart Vloeberghs kaj Koos Scharroo.
Eblas elŝuti la dosierojn rekte de la retejo de La Progreso.
Laŭ la LeguMin-dosiero facilas instali:
- Konektu vian Tomtom al via komputilo
- Kopiu la tri dosierojn data96.bmp,data96.chk kaj data96.vif en la dosierujon ‘Voices’ en la Tomtom
Ĉu iu volas provi kaj raporti pri spertoj?
Kategorio: Programaro kaj sekureco | Etikedoj: Tomtom, Tradukado | 1 komento
Publikigita Oktobro 22, 2008 de yves
La flandra registaro decidis ke Flandrio havu propran retregionan finaĵon. Ankoraŭ ne certas ĉu oni elektos .vla, .vln, .vlaanderen aŭ .fla. Ne eblas uzi la finaĵon vl., ĉar duliteraj retregionaj finaĵoj estas rezervitaj por sendependaj ŝtatoj rekonitaj de la Unuiĝintaj Nacioj. Ĝis la mezo de 2009 oni planas pretigi dosieron por konkretigi la decidon. La koston oni taksas al 100.000 eŭroj.
Laŭ informo aperinta en la ĵurnalo De Standaard.
Kategorio: Interreto kaj komunikado | Etikedoj: Retregiono | Neniuj komentoj