Publikigita Junio 21, 2009 de timsk
Multaj aferoj vere farindaj restas nefaritaj, ĉar mankas homoj por helpi:
- Mi ŝatus vidi spektaklon en la lernejo de mia filo kaj pretus helpi pri la organizado, sed ŝajnas, ke neniu alia pensas pri tio.
- Mi volus fari prelegon dum baldaŭa kongreso sed timas, ke neniu interesiĝus kaj mi ne havus aŭskultantojn.
- Estus utile havi filmilon en nia klubo, sed ni bezonas kontribuon de almenaŭ 10 personoj por aĉeti ĝin.
Ekzistas multlingva retejo, kiu helpas al organizemaj homoj arigi subtenontojn antaŭ ol kune ekagi, kaj ĝi nomiĝas PromesoBanko. Per tiu servo, vi povas afiŝi “promeson” tian: “Mi promesas [fari ion] sed nur se [iu nombro da personoj] [faros ion por helpi].” Ekzemple:
Pro tiu retejo, nun ekzistas en Barato nova porinfana biblioteko; Palestina rifuĝinto nomita Ayman nun pasigas jaron en Svedio ĉe la Internacia Junulara Iniciativo-Programo; 20 ekzempleroj de 1984 estas senditaj al germana ministerio, kaj 645 ekzempleroj de The God Delusion estas senditaj al la brita parlamento; kaj multaj aliaj indaj agoj sukcese fariĝis.
Por ĉiu promeso, vi havas la eblecon presi speciale adaptitajn reklamfoliojn, kiujn vi povas disdoni por allogi subtenontojn. Ekzistas Facebook-aplikaĵo por la servo, per kiu oni povas krei kaj subskribi promesojn. Kaj se vi loĝas en Britio, vi povas eĉ subskribi promeson per SMS-mesaĝon de via poŝtelefono.
La servo ekzistas jam en 14 lingvoj, inkluzive Esperanton, kun du pliaj preparataj (la bulgara kaj la finna).
Do jen — ek al la kreo de via unua promeso!
PS Se eventuale vi ŝatus helpi prepari tradukon en via lingvo, skribu al team@pledgebank.com kaj mi tuj respondos!
span.jajahWrapper { font-size:1em; color:#B11196; text-decoration:underline; } a.jajahLink { color:#000000; text-decoration:none; } span.jajahInLink:hover { background-color:#B11196; }
Kategorio: Interreto kaj komunikado, Projektoj kaj aranĝoj | Etikedoj: organizi, retejo, retservo | Neniuj komentoj
Publikigita Junio 21, 2009 de timsk
Post mia antaŭa blogaĵo pri Doodle.ch, ili refaris kaj plibonigis la interfacon de sia servo. Ĝi nun estas pli klara kaj iom pli facile uzebla, sed la baza servo estas sama kiel antaŭe.
Kiel promesite, jen kelkaj pliaj konsiloj pri la uzo de la servo.
Dum la kreo de via demandilo, oni proponas al vi butonon “Agordaĵoj” per kiu vi povas elekti el kvar tipoj de demandilo:
- “Jes-ne-eventuale”, kie partoprenantoj povas respondi ne nur “jes” kaj “ne”, sed ankaŭ “eventuale, se vere bezonata”. Tre utila.
- Kaŝita demandilo, per kiu nur la kreinto vidas la rezultojn, ne la partoprenantojn. Povas esti utila por eviti, ke la jamaj respondoj influas la venontajn respondontojn.
- Permesu nur po unu respondon persone, por rajtigi al partoprenontoj fari nur unu elekton el la eblecoj.
- Permesu, ke ĉiu ebleco elektiĝu nur unufoje, se ekzemple por elekti kiu kunportos kion por fari hejman manĝofeston.
Kiel kreinto de iu demandilo, vi ricevos retmesaĝon kun ligilo, per kiu vi povos aldoni aŭ ŝanĝi la elekteblecojn. Atentu, tamen — se vi ŝanĝas la nomon de iu kolumno, ĉiu jam donita respondo por tiu kolumno estos forigita. Notu ankaŭ, ke ĉiu partoprenanto fakte rajtas ŝanĝi ies ajn respondojn per ligilo sub la demandilo; tio funkcias nur en situacioj, kie ĉiu fidas la aliajn.
Kaj fine: sekreto, kion oni ne trovas en la publika retejo — vi povas certiĝi, ke la interfaco aperos esperantlingve se vi aldonas &locale=eo al la URL. Do anstataŭ dissendi tion:
http://doodle.com/participation.html?pollId=5pq8wtacps65ufhw
vi anstataŭ sendu tion:
http://doodle.com/participation.html?pollId=5pq8wtacps65ufhw&locale=eo
Bonan organizadon!
span.jajahWrapper { font-size:1em; color:#B11196; text-decoration:underline; } a.jajahLink { color:#000000; text-decoration:none; } span.jajahInLink:hover { background-color:#B11196; }
Kategorio: Aparataro kaj akcesoraĵoj, Senkategoria | Etikedoj: Doodle | Neniuj komentoj
Publikigita Oktobro 18, 2008 de timsk
Estas esprimo en mia lingvo, kiu ofte enkapiĝas kiam mi provas organizi ion per dissenditaj retmesaĝoj — „kvazaŭ oni provus grupigi katojn“. Ĉu oni provas elekti daton por kunveno, elekti semajnfinon el la venontaj tri monatoj por kune ferii, aŭ simple elekti kiun filmon ni spektu je sabato, estas ofte sufiĉe malfacile arigi ĉiun „katon“ de la grupo ĉirkaŭ komuna konsento, kaj ofte la rezulto estas amaso de retmesaĝoj malfacile sekveblaj.
Tre bona ilo por tiaj okazoj — kiu ekzistas multlingve, inkluzive esperante* — estas doodle.ch. Tie vi povas krei demandilon, kie ĉiu partoprenonto simple hokmarkas “jes” aŭ “ne“, kaj vi rapide trovas la plej popularan elekton de la grupo.
Legi plu…
Kategorio: Interreto kaj komunikado | Etikedoj: Doodle, Komunikado, Kunlaboro, Planado | Komentoj (3)