EVS-alventrejnadraport(et)o

Publikigita Februaro 28, 2017 de lasha

Unu el la plej interesaj partoj de EVS sendube estas la kelktaga poralvena trejnado, kies ĉefa celo estas orienti la novajn volontulojn en iliaj novaj loĝetosoj. Sonas iom oficiale, sed la vera esenco de “orientado” inkluzivas plurajn neformalajn aktivaĵojn, kiuj igas la trejnadtagojn memoreblaj kaj utilaj de multaj vidpunktoj.

Alveninte sufiĉe facile al Žilina posttagmeze, mi senprobleme atingis de la urba busstacidomo la hotelon, kiu feliĉe troviĝis nur kelkcentmetrojn for de la fina haltejo. Evidentiĝis, ke mi estis fakte inter la unuaj avenintoj kaj pli da volontuloj alvenadis nur iom poste. Havante liberan tempon, mi decidis iom esplori la urbon kiu unuavide (survoje de la stacidomo al la hotelo) ŝajnis iom “industrieca” sed tiu impreso poste baldaŭ ŝanĝiĝis, post kiam mi malkovris belan kaj nekredeble bone prizorgatan riĉan urban arkitekturon de antaŭ pli ol jarcento. Je la kvina posttagmeze jam komenciĝis interkona parto de la programo, kiu enhavis diversajn amuzigajn kaj bazajn ludojn celantajn interkonatigi la volontulojn de ĉirkaŭ 10 landoj (ekz. de centramerika Honduraso al kaŭkazia Kartvelio kaj okcidenteŭropa Nederlando). Evidentiĝis, ke la plejmulto de la volontuloj laboris pri tre diversaj temoj inkluzive de ciganaj minoritatoj aŭ ĉevaloj en malproksima kamparo. Kompreneble mia projekto instigis scivolemon de ne nur la aliaj volontuloj sed ankaŭ de la organizintoj kiuj scivole demandadis kaj pri la projektoj de E@I kaj pri Esperanto ĝenerale.

Krom longdaŭraj interkonaj ludoj kaj prezentoj de niaj propraj volontuladprojektoj, unu el la plej interesaj kaj samtempe lacigaj programeroj estis la urbaj ludoj (kiujn ni decidis fari anstataŭ eksterurba ekskurso) kiuj inkluzivis sufiĉe longan kaj aktivan taskaron memorientiĝante trovi diversajn celpunktojn en la tuta urbocentro kaj samptempe komuniki kun la lokanoj uzante la slovakan laŭkapable (tamen evidentiĝis ke la plimulto de la alparolitoj ja scipovis la internacian lingvon – la anglan). La ludoj ne nur proksimigis nin al la urbanoj sed ankaŭ celis fortigi la senton de kunlaboremo kiu ja gravas en tuta volontulado ĝenerale.

Unu el la plej interesaj programeroj ja estis prezento de la lando fare de la organizintoj; ili celis prezenti Slovakion al tiom bunta diversnacia volontularo kun allogaj neformalaj manieroj, por ke la prezento estu pli interesdona kaj scivoliga. Kaj certe menciindas la fina neformala programero kiu celis pliproksime konatiĝi kun la loka urba noktovivo kaj kiu efektive daŭris ĝis frumateno plejparte dank’ al plurkultura allogeco de la urbo. Certe la kelktaga trejnado ja estos unu el la plej memorindaj partoj de mia EVS.

Ĉi tiun artikolon verkis Laŝa el Kartvelio, kiu volontulas en E@I kadre de la Eŭropa Volontula Servo financata de la Eŭropa Unio.

Erasmus+

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone