Unua ŝerco-retejo en Esperanto lanĉita!

Publikigita Marto 5, 2015 de admin

La organizo E@I ĵus lanĉis novan retejon: Ridejo, retejo por ŝercoj en Esperanto. Humuraj retejoj estas multegaj en aliaj lingvoj, sed ĝis nun mankis simila en Esperanto. Tial E@I venas kun la verdlingva retejo, por humurigi kaj amuzigi esperantistojn. La funkciado estas simpla kaj simila al tiu, kiun oni trovas en multaj tiaj retejoj: ŝercoj kaj amuzaj bildoj estas ordigitaj laŭ pluraj kategorioj, kaj legantoj povas proponi ŝercojn (viaj aldonoj estas tre bonvenaj!), voĉdoni por la plej amuzaj kaj diskonigi ilin en sociaj retoj.

La retejon, kiu estis delonge planata, fine realigis Matthieu Desplantes (nova ĉi-jara dungito de E@I), kiu pasintjare programis ankaŭ la projekton “Bonan Apetiton” – retejon pri veganaj kaj vegetaraj receptoj en Esperanto.

La logotipo de la nova retejo estas verko de la nova volontulino de E@I Jelena Ĥusanova el Rusio.

ridejo

La retejo nun enhavas nur malmultajn ŝercojn; la ideo estas krei platformon, kien esperantistoj mem kontribuu kaj aldonadu la ŝercojn. Kiel diras kunordiganto de E@I Peter Baláž: “La ŝercoj estas foje tikla afero, ili kapablas foje kolerigi aŭ ofendi homojn, sed ni esperas, ke nian retejon homoj vizitados ĉefe por amuziĝi. Ankaŭ humuron oni devas trakti kun humuro :). Celo de la retejo ne estas iun konkretan humiligi, sed disponigi platformon, kie ni povas ĉiuj alŝuti niajn ŝatatajn ŝercojn kaj kundividi ilin kun aliaj E-istoj de la mondo.”

Vi ĉiuj do estas bonvenaj kontribui al la historie unua reta kolekto de ŝercoj en Esperanto!

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Fariĝu E@I-volontulo ekde marto aŭ aprilo

Publikigita Februaro 9, 2015 de admin

Erasmus+Estu volontulo en la oficejo de E@I!

Edukado@Interreto intencas inviti du novajn volontulojn – kandidatiĝu tuj!

Ĉu vi…:

  • estas vojaĝema, juna (18- ĝis 30-jara) esperantisto el ekstereŭropa lando*?
  • ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj) kaj volas helpi la disvastigadon de Esperanto?
  • ŝatus dum 12 monatoj senpage loĝi en la Esperanta ĉefurbo de Slovakio kaj esti membro de internacia teamo, kiu ĉiutage laboras por Esperanto, en Esperanto?
  • deziras ekkoni Slovakion, ĝiajn kulturon kaj lingvon?
  • volas renkontadi esperantistojn el la tuta mondo kaj kunlaboradi kun ili?

Se jes, tiam ni invitas vin veni volontuli al la oficejo de E@I!

*La akceptataj landoj estas: Rusio, Okcidentaj Balkanoj (Albanio, Bosnio kaj Hercegovino, Kosovo, Montenegro, Serbio), orientaj partnerlandoj de EU (Armenio, Azerbajĝano, Belorusio, Kartvelio, Moldavio, Ukrainio), sudmediteraneaj landoj (Alĝerio, Egiptio, Israelo, Jordanio, Libano, Libio, Maroko, Palestino, Sirio, Tunizio).

La ĉi-jaraj volontuloj

La ĉi-jaraj volontuloj

Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Volontuloj en E@I

Publikigita Novembro 25, 2014 de admin

Program Mládež v akciiDum la pasinta jaro, E@I ricevis la unuajn volontulojn kadre de la Eŭropa Volontula Servo. Dum 12 monatoj, ili laboris en la sidejo de Edukado@Interreto en Partizánske (Slovakio). Ili havis la okazon partopreni kaj mem kunorganizi diversajn aranĝojn (ekzemple orienteŭropan renkontiĝon de vikipediistoj kaj SES). Ili ankaŭ partoprenis en organizado de lingvo-kafejo por la loĝantoj de la urbo, prezentis siajn landojn en lernejoj kaj partoprenis en la interretaj projektoj de E@I (interalie Bonan Apetiton, deutsch.info, lingvo.info, monda.eu). Tion farante, ili ekkonis novan landon kune kun ĝiaj kulturo, popolo kaj lingvo, kaj ricevis sperton de longtempa volontulado. Ilia restado estis kunfinancata de la Eŭropa komisiono kadre de la programo “Mládež v akcii”.

Volontuloj

La du pasintjaraj volontuloj: Kaan el Turkio kaj Matthieu el Francio

Erasmus+
Ĉi-jare alvenis kvar novaj volontuloj el kvar landoj: Rasmus el Svedio, Matthias el Germanio, Anna el Pollando kaj Alberto al Italio. Ili alvenis en septembro kaj oktobro kaj restos por 11 aŭ 12 monatoj. Inter iliaj taskoj estas organizado de diversaj aranĝoj (lingvokafejo, KAEST, SES…), tradukado, programado kaj aliaj taskoj, depende de la individuaj scioj.

E@I-teamo

La E@I-teamo, inkluzive de la kvar novaj volontuloj

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Iĝu staĝanto ĉe E@I ĉi-somere!

Publikigita Majo 2, 2014 de admin

Ĉu vi studas ĉe universitato en EU, EEA, Svisio aŭ Turkio pri informadiko, kognaj sciencoj, lingvistiko, pedagogio, ĵurnalismo, ekonomio, arto aŭ alia fako?

  • Gajnu monon,
  • ricevu studpoentojn,
  • akiru sperton,
  • vivu eskterlande,
  • lernu novan lingvon,
  • kaj helpu al Esperanto!

E@I ankaŭ ĉi-jare ebligas al universitataj studentoj realigi sian staĝon, uzante Esperanton.

E@I estas internacia neregistara organizo, kiu instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo kaj organizas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknologioj. Ĝi estas bazita en Slovakio, sed la laboro okazas en la interreto kaj Esperanto estas la laborlingvo.

Nuntempe ni serĉas studentojn-esperantistojn, kiuj ŝatus kadre de sia studo pasigi 3 ĝis 12 monatojn laborante por E@I (ĉu en la oficejo en Slovakio, ĉu el eksterlando). La staĝanto ne ricevos salajron de E@I, sed lia staĝo estos subvenciata de la programo “ERASMUS Studenta Movlibereco por Staĝoj”. Por tio la studento devos sukcese peti, helpata de E@I, tiun stipendion de sia universitato, kiu devas esti aliĝinta al tiu programo.* La preciza procedo kaj limdatoj malsamas inter la universitatoj. Plenigi la formularojn postulas nur malmultan laboron, ŝanco gajni la stipendion estas sufiĉe granda. La stipendio estas inter 300 kaj 1000 € monate kaj dependas de la sendanta kaj ricevanta lando, sed estas pli alta ol simila konata stipendio por ERASMUS-studrestado. La E@I-staĝantoj laboru en Partizánske (Slovakio) aŭ, laŭ interkonsento, en alia loko de sia elekto. En Partizánske E@I helpos trovi loĝadon; en landoj kun oficiala lingvo alia ol la angla, la germana, la franca kaj la hispana eblas partopreni ankaŭ la “ERASMUS Intensivan Lingvo-Kurson” (EILC).

* Estas nun 4366 tiaj universitatoj; kontrolu la vian ĉe http://tinyurl.com/erasmus2013 – en la lasta kolumno devas esti skribite “EUCX” aŭ “EUCP”.

Niaj staĝantoj ankaŭ helpas prezenti la agadon de E@I dum renkontiĝoj, seminarioj kaj konferencoj. Do se esti pagata por partopreni Esperanto-renkontiĝojn estis via revo, vi ĵus trovis la manieron kiel realigi tion! 😉

Por pli da informoj retpoŝtu al E@I-respondeculo Peter Baláž – petro@ikso.net.

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Plena Ilustrita Vortaro baldaŭ en la reto!?

Publikigita Aŭgusto 8, 2010 de admin

Plena Ilustrita VortaroUnu el la plej famaj E-verkoj de lastaj jardekoj certe estas “Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto“, mallonge PIV. La organizo Edukado@Interreto (E@I) kunlabore kun Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) intencas krei retan kaj senpagan version de la fama PIV – Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Por tiu celo estis jam subskribita kontrakto, laŭ kiu E@I kreos la retejon kaj SAT disponigos la enhavon – la elektronikan version de la fama vortaro.

E@I nun lanĉas donac-kampanjon por kolekti bezonatan sumon 10.000 EUR. Se vi opinias la retan PIV subteninda iniciato, ni petas vin helpi ĝin konstrui. Kaze de sukcesa kampanjo la retejo aperos jam ĉi-jare. Pri la aktuala stato de donacoj ni ĝisdate informados en la retejo kaj sendante retmesaĝojn al donacintoj.

Vidi ĉiujn detalojn pri la projekto kaj sekvi ties evolun vi povas ĉe la oficiala paĝo de la projekto: http://vortaro.net.

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone

Homaj rajtoj kaj Esperanto… kiel komputila ludo

Publikigita Marto 8, 2009 de admin

Vidinte la unuan duonon de la titolo, ĉu vi esperis je io serioza? Do, tio dependas je kiom serioze vi interesiĝas pri logikaj komputilaj ludoj. 😉 Legi plu…

Share on FacebookShare on VKShare on Google+Tweet about this on TwitterShare on RedditShare on LinkedInEmail this to someone