Vivi sen Guglo – ĉu eblas? aŭ Kion ĉion Guglo scias pri ni (la 3-a parto)

Publikigita Aprilo 20, 2010 de Katjo

En ĉi tiu parto ni provos ekscii, ĉu estas anstataŭigebla, ĉu al unuopaj -servoj ekzistas iuj alternativoj.

Google Search – per kio anstataŭigi la plej ofte uzatan servon de Guglo?

Rekomendata, tamen ne tre konata estas Scroogle – t. e. Guglo sen reklamoj kaj spionado (laŭdire…). Ĝi ne uzas kuketojn (angel cookies) kaj ne arkivas serĉojn pli longe ol 48 horojn. Sed ĝi ekzistas nur en 28 lingvoj (Esperanto mankas). Ĝi ekzistas ankaŭ kiel serĉmodulo por Firefox.

http://www.scroogle.org/cgi-bin/scraper.htm

https://ssl.scroogle.org

Legi plu…

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Vivi sen Guglo – ĉu eblas? aŭ Kion ĉion Guglo scias pri ni (la 2-a parto)

Publikigita Aprilo 20, 2010 de Katjo

En ĉi tiu parto ni pritraktos printadon de dokumentoj per la operaciumo . Montriĝos, ke ankaŭ sur ĉi tiu kampo eblas por amasigi iujn informojn pri uzantoj.

Ĉu ankaŭ tia triviala afero, kiel estas hodiaŭ de dokumentoj, povas malkovri ion pri ni? Laŭdire jes, se vi uzas la operaciumon Google Chrome OS.

Unuavice – kiel fakte okazos printado per ĉi tiu operaciumo? Specifa karaktero de la operaciumo postulas specifan sintenon rilate al printadaj taskoj. Laŭ imago de Guglo zorgu pri printado la tielnomata Google Cloud Print.

Legi plu…

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Vivi sen Guglo – ĉu eblas? aŭ Kion ĉion Guglo scias pri ni (la 1-a parto)

Publikigita Aprilo 20, 2010 de Katjo

En la unua parto ni parolos pri tio, ke la senpageco kaj sufiĉe alta kvalito de ĉiuj eblaj -servoj ne nepre signifas ankaŭ sekurecon por ni kaj niaj datumoj.

Iom post iom multaj interret-uzantoj ekhavas senton, ke Guglo scias tro multe pri ili. Vi povas kontraŭi, ke Guglo faras ja bonegan laboron en enkondukado de novaj projektoj, aldonaĵoj kaj servoj, ĉion laŭ la moto “ĉio senpaga gustas pli bone”. Tamen…

Legi plu…

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Amasa instalado de programoj

Publikigita Aprilo 12, 2010 de Katjo

Ĉu nek vi ŝatas la tempon, kiun vi devas pasigi per instalado de ĉiuj eblaj aplikaĵoj, peliloj ktp. sur via nova komputilo? Aŭ ĉu vi serĉas iun senpagan alternativon al pagendaj programoj por Vindozo? Ambaŭ problemojn (almenaŭ parte) solvas retaj projektoj kiel .

FreeApp ofertas grandan kolekton de senpagaj aplikaĵoj. Sufiĉas elekti el ĝia riĉa oferto, elŝuti instalilon kaj atendi, ĝis viaj elektitaj programoj estas elŝutitaj. Ĉiuj programoj estas laŭ administranto de la projekto sen virusoj, reklamprogramaro kaj similaj “agrablaĵoj”.

Legi plu…

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Ecofont ŝparas inkon, sed ne vian monon

Publikigita Aprilo 12, 2010 de Katjo

La kompanio Ecofont, kiu en la jaro 2008 publikigis la samnoman tiparon, kiu ŝparas farbopulvoron aŭ inkon por printiloj, nun preparas programon kun la sama nomo. La programo ŝparu inkon dum de iu ajn .

La tiparo Ecofont estas kreita el Vera Sans. Ĝi ŝparas danke al etaj truetoj en literoj de la tiparo, kiuj ĉe printado de teksto en etaj grandecoj estas preskaŭ ne videblaj, tamen ili tre malgrandigas printitan areon.

Legi plu…

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Guglo komencis ordigi paĝarojn ankaŭ laŭ ilia rapideco

Publikigita Aprilo 12, 2010 de Katjo

Nuntempe estas serĉrezultoj ordigitaj jam ankaŭ laŭ sia rapideco. La pli granda rapideco kompare kun aliaj serĉrezultoj ŝovigas la paĝaron kompreneble supren, la malpli granda rapideco povas kaŭzi, ke via paĝaro aperos pli sube.

La kompanio anoncis tion vendrede: “Same kiel niaj uzantoj, ankaŭ ni trovas rapidecon grava, tio estas kialo, kial ni decidis konsideri en ordigado de paĝaroj ankaŭ ilian rapidecon.” En la anonco proponas al retejestroj kelkajn senpagajn ilojn, kiujn ili povas uzi por ekscii, kiel rapida estas ilia paĝaro (ekz. la Firefox/Firebug-aldonaĵo Page Speed).

Rapideco havas kompreneble malpli grandan gravecon ol relevanteco. Laŭ la kompanio ĝi nuntempe ŝanĝas ordon de serĉrezultoj nur ĉe unu procento de serĉadoj.

La konsiderado de rapideco validas nuntempe nur por en google.com, en unuopaj allokigitaj versioj ankoraŭ ne.

Fonto: googlewebmastercentral.blogspot.com

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Francoj luktas kontraŭ la angla

Publikigita Aprilo 7, 2010 de Katjo

p>Por forigi anglismojn el sia lingvo francoj decidis fari konkurson pri la plej bona franca ekvivalento por oftaj anglismoj kiel chat, tunning, buzz, newsletter kaj talk. Tamen, anstataŭigi la vorton chat per la vorto e-blabla ne plaĉis al komisiono de la konkurso.

La anglaj vortoj, kiuj trairas en aliajn eŭropajn lingvojn, timigas plurajn registarojn kaj lingvosciencajn institutojn. La franca, kiu estis longtempe la ĉefa lingvo de diplomatio, luktas kontraŭ la angla kaj en internaciaj rilatoj, kaj hejme. Anglismoj trairas kaj disvastiĝas en la franca ĉefe pere de . La online casinos ŝtata sekretario por Frankofonio Alain Joyandet invitis studentojn helpi – proponi la plej taŭgajn francajn ekvivalentojn.

Legi plu…

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Facebook – pligrandigo de fotoj je 42%

Publikigita Marto 12, 2010 de Katjo

La pligrandigis la maksimuman grandecon de alŝutitaj fotoj. Ĝis nun ĝi aŭtomate malgrandigadis la fotojn tiel, ke ilia pli longa flanko havu 604 rastrumerojn, tamen nun estas la limigo jam 720 rastrumeroj. Do la entuta areo de foto kreskos je 42 %.

La ŝanĝo tamen koncernas nur novajn fotojn, la antaŭe alŝutitaj aperos plu sen iu ŝanĝiĝo. Laŭ statistikoj de ĉi tiu socia reto ĝiaj datumbazoj kreskas ĉiumonate je 3 miliardoj da fotoj, ĉiumonate estas kunhavigataj 5 miliardoj da ligiloj, notoj, fotoalbumoj ktp. kaj kreataj 3,5 milionoj da eventoj.

Se vi deziras vidi plurajn statistikojn de Facebook, vizitu jenan paĝon.

Jen por komparo ekrankopio de Facebook dufoje kun la sama foto – alŝutita antaŭ kaj post la ŝanĝo:

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Mi petas, priŝtelu min!

Publikigita Februaro 24, 2010 de Katjo

Unu nederlanda paĝaro kun la nomo “Mi petas, priŝtelu min!” publikas nomojn kaj aliajn datumojn de la personoj, kiuj ĝuste nun ne estas hejme. Eble vi kontraŭos, ke tiaj aktivaĵoj ne povas esti tute laŭleĝaj, tamen la informoj estas akirataj el publike haveblaj fontoj – el sociaj retoj. Homoj mem publikas tiajn informojn enrete, kelkfoje eĉ realajn GPS-datumojn pri sia situo.

Aŭtoroj de la paĝaro koncentriĝas pri la ludantoj de la enreta ludo Forsquare, kiu baziĝas sur la informoj pri ilia situo en reala mondo kaj tempo.

Precizajn informojn pri tio, kiu kie ĝuste nun troviĝas, ili akiris direkte de la ludantoj, kiuj decidis aŭtomate sendadi tiajn informojn al la Twitter.

Legi plu…

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us

Jam 192 milionoj da domajnoj registritaj

Publikigita Februaro 23, 2010 de Katjo

Fine de la jaro 2009 estis en la reto registritaj – komune en ĉiuj de la plej alta nivelo – 192 milionoj da de la dua nivelo, informis la kompanio VeriSign, administranto de la .com kaj .net.

Se ni jenan nombron komparas kun la fino de la jaro 2008, ĝi kreskis je proksimume 15 milionoj da domajnoj, do oni supozas, ke la limon 200 milionoj oni venkos jam ĉijare.

La nombro de la domajnoj .com kaj .net estas kune 96,7 milionoj.

Interesa estas ankaŭ la fakto, ke la 15-an de marto 2010 pasos 25 jaroj ekde la registriĝo de la unua .com domajno symbolics.com.

Do… kion aldoni? Vi ja certe konas la ŝercon:
Anonco en gazeto: “Mi vendos la tutan interreton, registritan sur 100 000 000 DVD-oj. Sen porno sur 2.”

Facebook Twitter Google + Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us