Ĉu vi prepariĝas por testo pri civitaniĝo? Deutsch.info helpos vin sukcesi

En la retejo deutsch.info troveblas ekde nun speciala oferto – kvizoj kun demandoj el la testoj, kiujn devas kandidatoj pri civitaniĝo trapasi en Germanio kaj Aŭstrio. Ambaŭ kvizoj enhavas sume 450 aŭtentajn demandojn kun aldonaj klarigoj en ĉiuj 14 lingvoj de la retejo.

Ĉu kiel aldonaĵo al integraj kaj lingvaj kursoj, ĉu kiel prepariĝo por (labor)restado en germanlingva lando, por ripeti ĝisnunajn lingvajn konojn aŭ simple por amuziĝi – deutsch.info alparolas larĝan celgrupon ekde veraj komencantoj ĝis progresintoj. Tiu ĉi retejo estas speciala ne nur pro tio, ke ĝia enhavo estas senpage alirebla, sed ankaŭ pro tio, ke eblas lerni pere de 19 elirlingvoj. La lernanto povas elekti ajnan el la niveloj A1 ĝis B2, la enkonduko en la novan lingvon estas facila kaj alloga.

“Surbaze de retrokuplado de niaj uzantoj dum la lastaj jaroj ni eksciis, ke por ili gravas precipe praktika orientiĝo de la kurso. Ĉe la lernado ili volas ekscii pli multe pri la ĉiutaga vivo, pri oficejoj, laborpetoj ktp.,” diras la projektestro Jevgenij Gaus. Pro tio la eŭropa teamo koncentriĝis pri la praktika flanko, temoj de ĉiutaga vivo kaj apud vortprovizo kaj gramatiko estas ofertataj ankaŭ informoj pri profesia vivo, studado, laborpetado, ankaŭ pri kultura kaj socia vivo en Germanio kaj Aŭstrio. Ekde aŭtuno 2014 la projektpartneroj laboras pri novaj kursoj kaj pri disvastigo de la gramatika parto kaj Mediateko.

La sukceson de la retejo pruvas ĝia populareco: preskaŭ duonmiliono da registritaj uzantoj regule lernas per ĝi la germanan kaj komunikas unu kun la alia en forumo. En unu tago vizitas la retejon averaĝe pli ol 2000 uzantoj, depende de jarsezono kaj taga horo kreskas tiuĉi nombro ĝis 18 000 vizitantoj. En la socia reto Facebok apartenas deutsch.info kun siaj preskaŭ 100 000 ŝatantoj al la plej popularaj retejoj por lernado de la germana. Ĉiutage ĝi alportas al la ŝatantoj interesajn faktojn, informojn kaj divenludojn pri la germana.

La retejo deutsch.info estas rezulto de du eŭropaj projektoj. Nuntempe evoluigas ĝin 10 partneraj organizoj el 7 eŭropaj landoj kaj Turkio kadre de Erasmus+, programo de dumviva lernado. “En nia eŭropa teamo ekestas daŭre novaj ideoj pri disvastigo de la retpaĝo. Kadre de plua projekto Erasmus+ ni evoluigas materialojn faciligontajn aplikon de deutsch.info rekte en lerneja instruado. En aŭtuno 2018 aldoniĝos speciala parto por instruistoj kun laborfolioj, instrukonsiloj kaj aliaj elŝuteblaj materialoj. Certe ni povas diri ke ne temas pri lasta disvastigo de deutsch.info,” sumigas Susanne Hartmann el Österreich Institut, fakulino pri instruado de la germana kiel fremda lingvo.

(gazetara komuniko)