Eŭropanoj revenas al studado de la rusa

Dek partneroj el diversaj eŭropaj landoj lanĉas komunan 12-lingvan projekton pri lernado de la rusa. La nova retejo estis projektita kun subteno de la eŭropa programo Erasmus+.

Kvankam ekzistas sufiĉe da ofertoj pri lernado de la rusa lingvo, Eŭropa Unio subtenis la projekton russky.info en Eŭropo, malgraŭ politika krizo kaj komplikaj rilatoj kun Rusio.

Kiucele oni bezonas tion? “La afero konsistas en ekonomiko,” opinias ĉefo de la projekto, direktoro de la slovaka organizo Edukácia@Internet Peter Baláž. “Kunlaborado inter Rusio kaj eŭropaj landoj ne haltiĝis dum jaroj, en multaj landoj de Orienta Eŭropo sukcese disvolviĝas malgranda kaj mezgranda negoco kun rekta investaĵa kontribuo el Rusio, kreiĝas novaj laboraj lokoj, precipe en branĉo de nemoveblaĵoj, turismo kaj diversaj specoj de priservado. Ekzemple en Ĉeĥio la plej multon de kompanioj apartenataj al eksterlandanoj posedas rusianoj, tio estas pli ol 16 mil entreprenoj. En Bulgario ĉiujare oni disdonas ĉirkaŭ 200 licencoj al firmaoj, kiuj komercas kun Rusio. Plejparte oni vendas manĝaĵojn, kosmetikaĵojn kaj elektronikaĵojn. Certe, negoca kunlaborado premisas kaj kulturan, kaj lingvan interŝanĝon. Tamen, jam en merkato ekzistantaj ofertoj pri lernado de la rusa ne sufiĉas.”

La nova lingva retejo russky.info enhavas lingvajn kursojn por elementa nivelo kaj por la niveloj A1 kaj A2. La kursojn kreis Vilna Universitato, kie konserviĝis bonega skolo de la rusa kiel gepatra ligvo, kaj de slavistoj de Ostrava Universitato (Ĉeĥio) kaj Katolika Universitato en Ružomberok (Slovakio) sub estreco de Eva Kollárová, konata fakulo pri instruado de la rusa kiel fremda lingvo. Krom kursoj la retejo enhavas gramatikan parton, detalan 12-lingvan vortaron, kolekton de rusaj filmoj kaj tekstoj kaj ankaŭ utilajn informojn pri entreprenado en Rusio. Ĉiuj ekzercoj, komentoj, dialogoj kaj ĉiuj aliaj informoj estas provizitaj per interaga tradukado, pro kio vere eblas eklerni la rusan ekde la nula nivelo. La ekzercoj samtempe disvolvas leg-, kompren- kaj skribkapablojn; en estontaj planoj estas interparoloj per Skajpo kun instruistoj kaj inter lernantoj kaj ankaŭ somera studado.

“Pro tio, ke la retejo estas kreita de eŭropaj partneroj, ĝi havas aldonan avantaĝon de kompreno ‘deinterne’, ĝuste kion indas konsideri farante kursojn kaj elektante temojn,” opinias Katharina Friesen de la germana kompanio Studio Gaus, unu el ĉefaj partneroj de la projekto. “Preskaŭ ĉiu partnero de la projekto aŭ studis, aŭ nun studas la rusan lingvon, do niaj propraj bezonoj ebligas korekti la disvolviĝon de la kursoj konsiderante eblajn interesojn de estontaj uzantoj de la retejo.”

La portalo estas celita al vasta publiko de uzantoj, ĝi havas modernan oportunan menuon kaj interkonvenas kun ajnaj retnavigiloj kaj elektronikaj aparatoj – komputiloj, platkomputiloj kaj saĝtelefonoj. Aparta ero de la kurso estas la negoca rusa lingvo, kiu estas orientita al disvloviĝo de negoca partnereco. Oficiala lanĉo de la projekto estas planita por la 1-a de septembro 2017, sed apartaj kursoj jam estas alireblaj.

Ĉiuj tekstoj estas tradukitaj al multaj lingvoj inkluzive de Esperanto.

Russky.info estas kreita de partneroj de Slovakio, Litovio, Germanio, Ĉeĥio, Slovenio, Pollando kaj Bulgario kun subteno de la eŭropa programo Erasmus+.

Ligilo: www.russky.info