Volontulu ĉe E@I

Rapida alvoko: la limdato estas la 4-a de marto 2017!

Erasmus+Estu volontulo en la oficejo de E@I!

Edukado@Interreto partoprenas en la Eŭropa Volontula Servo kaj regule invitas volontulojn. Kandidatiĝu ankaŭ vi!

Ĉu vi…:

  • estas vojaĝema, juna (18- ĝis 30-jara) esperantisto loĝanta en plej multaj landoj de Amerikoj, Azio, Aŭstralio, Afriko, Oceanio aŭ en Andoro, Monako, Sanmarino, Vatikano, Svislando*?
  • ŝatas aktive okupiĝi pri Esperantaj projektoj (ekz. organizado de aranĝoj aŭ evoluigo de interretaj projektoj) kaj volas helpi la disvastigadon de Esperanto?
  • ŝatus dum 10-12 monatoj senpage loĝi en la Esperanta ĉefurbo de Slovakio kaj esti membro de internacia teamo, kiu ĉiutage laboras por Esperanto, en Esperanto?
  • pretas dediĉi 1 jaron de via vivo por subteni agadon de E-organizo?
  • deziras ekkoni Slovakion, ĝiajn kulturon kaj lingvon?
  • volas renkontadi esperantistojn el la tuta mondo kaj kunlaboradi kun ili?

Se jes, tiam ni invitas vin veni volontuli al la oficejo de E@I.

*Ne hezitu skribi al ni se vi volas certi, ke via lando estas en la listo.

Vi havas ŝancon fariĝi volontulo kadre de la programo Eŭropa Volontula Servo (EVS)! Dum dek du monatoj vi rajtos sen ajnaj kostoj labori kune kun aliaj esperantistoj el diversaj landoj en la ĉefa sidejo de Edukado@Interreto en Partizánske (Slovakio) kaj havos la okazon partopreni kaj mem kunorganizi diversajn Esperanto-aranĝojn, seminariojn kaj konferencojn. Via tasko estos ankaŭ (kun nia helpo) organizi lingvo-kafejon por enloĝantoj de la urbo, prezenti vian landon en lernejoj kaj edukaj centroj de la urbo kaj regiono, partopreni en la interretaj projektoj de E@I (ekz. lernu.net, deutsch.info, slovake.eu, russky.info) kaj kunorganizi diversajn aranĝojn (Somera Esperanto-Studado…). Tion farante, vi ekkonos novan landon kune kun ĝiaj kulturo, popolo kaj lingvo, kaj ricevos sperton de longtempa volontulado, kiu poste utilos al vi ekz. dum serĉado de laboro.

Parto de la E@I-teamo en aŭgusto 2016
La volontuloj de E@I en majo 2015
La volontuloj de E@I en junio 2015
La lingvokafejo organizata ĉiumonate en Partizánske
La lingvokafejo organizata ĉiumonate en Partizánske

Vi povas trovi pli da informoj pri EVS ĉe la adreso: http://ec.europa.eu/programmes/erasmus-plus/opportunities-for-individuals/young-people/european-voluntary-service_en

La volontulo povos eklabori en Partizánske ekde dato elektota laŭ interkonsento, por maksimuma daŭro de 12 monatoj. La laboro (ĉefe enoficeja) daŭras 35-38 horojn semajne. La volontulo rajtas havi 2 liberajn tagojn semajne kaj aldone 2 liberajn tagojn monate. La Eŭropa Komisiono, la organizanto de la Eŭropa Volontula Servo, provizas interalie:

  • repagon de transporto al Partizánske kaj reen post la fino de volontulado,
  • helpon kaj repagon de kostoj por ricevo de vizo,
  • plenan pagon de kostoj de loĝado (vi loĝos en 1- aŭ 2-persona ĉambro en loĝejo kun aliaj E@I-volontuloj, esperantistoj),
  • pagon de materialoj bezonataj por via laboro,
  • poŝmonon por kromaj elspezoj (~120 eŭrojn monate) kaj manĝmonon (150 eŭrojn monate),
  • plenan asekuron por la tuta tempo de volontulado,
  • tri trejnadojn (antaŭ la forveturo al Slovakio, surloke tuj post la alveno, kaj meze de la volontula periodo),
  • kurson de la slovaka lingvo (kaj vi ankaŭ povos uzi nian interretan kurson www.slovake.eu en Esperanto aŭ eble ankaŭ en via nacia lingvo),
  • atestilon YouthPass, kiun vi povos ricevi fine de la volontulado kaj kiu listigos ĉion, kion vi dum tiu tempo lernis kaj pri kio okupiĝis,
  • asiston de prizorgantoj el la gastiganta kaj kunordiganta asocioj.

Krom esperantumado vi ankaŭ povos konatiĝi kun aliaj eksterlandanoj, kiuj – same kiel vi – tiutempe estos eŭropaj volontuloj en Partizánske kaj aliaj urboj de Slovakio. Ne perdu la ŝancon kaj aliĝu al tiu ĉi aventuro – ĉar en EVS eblas partopreni nur unufoje en la vivo!

Tre detalan gvidlibron pri la programo Erasmus+, al kiu apartenas la Eŭropa Volontula Servo estas, eblas trovi (en pluraj lingvoj) ĉe la adreso: http://ec.europa.eu/youth/programme/mobility/european-voluntary-service_en.htm

Se vi interesiĝas, bonvolu plenigi kaj sendi al ni ĉi tiun formularon per retpoŝto al la adreso info@ikso.net ĝis la 4-a de marto 2017. La plej frua komenco de volontulado estas julio 2017, sed eblas komenci ankaŭ eĉ decembre (laŭ viaj preferoj kaj ebloj).

Post la paso de tiu limdato ni informos ĉiujn pri la elektitaj kandidatoj kaj sendos al ili detalan priskribon de ĉiuj sekve farendaj formalaĵoj.

Volontuloj 2015

One thought on “Volontulu ĉe E@I

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *

Tiu ĉi retejo uzas Akismet por malpliigi trudaĵojn. Ekscii kiel viaj komentaj datumoj estas traktataj.