Agadplenaj monatoj ĉe E@I

Danke al la hungara programo Campus Hungary, mi partoprenis kvinmonatan staĝon, rilatan al miaj studoj, ĉe E@I en Slovakio. Mi estis certa, ke mi

Postlabora tempo en trinkejo
Postlabora tempo en trinkejo

elektas bonan lokon por mia staĝo, baze de nia antaŭa kunlaboro dum SES 2012, kie mi partoprenis kiel kunorganizanto. Pro la sukcesa kunlaboro ekplaĉis al mi la organizo, kaj mi decidis pasigi mian staĝon ĉe E@I.

Mi akiris mian bakalaŭran diplomon en hungara universitato en la fako de andragogio, kie mi vaste lernis pri organizado de kulturaj aranĝoj, kaj nuntempe mi studas kulturan mediacion en la sama universitato. La agado de E@I plej parte kongruas kun miaj studoj, kaj helpis al mi akiri pliajn spertojn en internacia medio en mia agadkampo.

La sidejo de la organizo troviĝas en ĉarma slovaka urbeto, kaj disponigas trankvilajn kondiĉojn por ĉiutaga aktivado por Esperanto. Amikema teamo atendis min, kaj ne mankis taskoj por plenumi. Ni ĉiuj kune laboris en la oficejo de E@I (kiu en majo translokiĝis al pli granda kaj pli bela oficejo, preta por pli da kunlaborantoj!), kaj plej ofte bezonis uzi komputilon por la laboro. Danke al tio mi eklernis plurajn novajn programojn kaj ilojn, kiujn mi antaŭe ne scipovis uzi. Pro tio, ke E@I havas plurajn retajn programojn, ĉiam estis io por traduki/prizorgi, ekzemple mi aldonis grandan parton de la anglaj kaj Esperantaj tradukoj de deutsch.info, mi tradukis la mankantajn partojn de la retejo de SES kaj E@I al la hungara, pligrandigis la enhavon de la mediateko de la nova aperonta lernu.net, prizorgis la sociajn retojn de la organizo, ktp…

Ni ne nur ĉe komputilo laboris, sed mia staĝo esti plena ankaŭ de renkontiĝoj, seminarioj, vojaĝoj kaj laboroj en eksteroficejaj lokoj. Mi listigos kelkajn, por allogi plurajn staĝantojn 🙂 :
Tuj komence de mia staĝo mi partoprenis kelktagan kunsidon kaj metiejon de WikiTrans kaj Vikipedio, kie mi aŭdis interesajn prelegojn pri Vikipedio, ekkonis ĝiajn projektojn, kaj eksciis kiel kontribui al ĝi. La ĉefa celo de la metiejo estis testi la tradukprogramon, kiu aŭtomate tradukas anglajn artikolojn al Esperanto, sed necesas provlegado por akiri la perfektan rezulton. Mi mem ankaŭ sukcesis traduki kelkajn artikolojn, kaj tiel naskiĝis miaj unuaj kontribuoj al Vikipedio.

Ne nur kaze de la Vikipedia renkontiĝo ni havis vizitantojn en Partizánske, sed tuj la venontan semajnfinon alvenis la granda organiza teamo de SES el pluraj landoj, por antaŭprepari la aranĝon kaj priparoli la farindaĵojn. Ni vizitis la ĉijaran SES-ejon, disdividis la taskojn, antaŭplanis la programon, kaj pli bone konatiĝis unu kun la alia por pliglatigi la kunorganizadon.

Mia tria maja semajnfino ankaŭ ne estis senlabora, mi veturis al Budapeŝto por angle prelegi en la Poliglota Konferenco pri la lingva agado de E@I. Eva Fitzelová prelegis pri Esperanto mem, kaj fine de la du prelegoj, ni kune respondis la demandojn de la publiko. Bonŝance tiom da Esperantistoj partoprenis la konferencon, ke ofte ili mem respondis al la demandantoj, ne lasante ŝancon por ni, prelegantoj 🙂 . Per tiuj ĉi prelegoj ni akiris kelkajn novajn interesiĝantojn al la lingvo, kaj novajn partoprenantojn al SES.

Libera tempo - promenante en apudaj montoj
Libera tempo – promenante en apudaj montoj

Fine de majo mi partoprenis la Tutslovakan Esperantan Renkontiĝon, kie mi respondecis pri mallonga interkona vespero.

Fine de junio mi partoprenis kunsidon en Poznano de nova EU-projekto de E@I: Lingvo.info. Mi neniam antaŭe partoprenis similan kunsidon, kaj mi havis ŝancon vidi kiel ĝi funkcias, kaj kiel la partneroj kunlaboras. La laborlingvo estis la angla, do mi ankaŭ ĝin povis ekzerci iomete.

Komence de julio kun aliaj organizantoj ni vizitis la SES-ejon en Martin por antaŭprepari la aranĝon kaj kunporti parton de la surlokaj bezonataĵoj. En la sama tempo ni ekhavis du novajn staĝantojn el Pollando kaj Ĉeĥio.

Inter la 12-a kaj 20-a de julio okazis SES en Martin, kies organizado estis mia plej granda tasko dum mia staĝo. Mi respondecis pri la programo, do mi preparis la programtabulon, korespondis kun programkontribuantoj, preparis priskribon de la kontribuantoj kaj de la programeroj, preparis la programlibron, kaj ekipis la programĉambrojn. Krome mi gvidis la Internacian Vesperon kaj helpis prepari la ekspozicion, kiu estis prezentita dum la aranĝo. Ni devis ne nur antaŭprepari, sed kompreneble finprepari la aranĝon, do ĉion paki kaj kunporti reen al la oficejo, kaj stoki ĝis la venonta SES.

Komence de aŭgusto mi partoprenis kaj kunorganizis IJS-n en Hungario, kie mi reprezentis E@I kune kun la kunordiganto, kaj prezentis la projektojn de E@I.

Fine de aŭgusto ni havis ankaŭ post SES-an kunsidon por priparoli la rezultojn, sukcesojn kaj fiaskojn (kiuj kompreneble malmultis 😉 ), pritaksi la demandarojn, priparoli la necesajn ŝanĝojn, kaj antaŭprepari le venontjarajn aranĝojn ne nur en Slovakio, sed ankaŭ en Rusio.

Do kiel vi vidas, mi ne multe enuis laborante ĉe tiu ĉi agema Esperanta organizo. Mi lernis multajn aferojn, vizitis novajn lokojn, ekkonis novajn homojn, kaj akiris novajn spertojn. Mi rekomendas ankaŭ al vi, ke estu staĝanto aŭ EVS volontulo en Slovakio, ĉar estas multe por fari por Esperanto!

Pataki Zsófia, staĝintino de E@I