SES 2013 de staĝanta vidpunkto

SES organiza teamo (fot. Andi Münchow)

Eksterlanda vivo de staĝantino ne facilas – percipe dum grandaj esperantaj aranĝoj! Ĉijare mi partoprenis mian unuan SES en Martin, sed ekde komenco en nekutima rolo: anstataŭ diligente studi la lingvon ĉiumatene kaj normale partopreni programarojn posttagmeze, mi diversmaniere laboris kune kun la organizantoj helpante kiel eblis laŭ kapabloj. Dua nia staĝanto, komputikisto de Ĉehio (Václav Zouzalík), estis plentempe okupita pri Interreta konekto (dum du unuaj tagoj li senĉese kunigadis komputilojn kaj saĝtelefonojn de partoprenantoj kun la reto) do plej penigaj kaj enuaj taskoj restis por mi. SES komenciĝis por ni jam semajnon antaŭ solena malfermo, post longaj kaj nervozigaj por la tuta teamo preparadoj ni finfine alvenis al Martin unu tagon antaŭ la oficiala alventago. Kvankam restis multege da laboro, surloke mi tuj malfremdiĝis kaj ekĝuis la etoson de SES vidatan tra malantaŭa pordo.

Kiel studentino de filologio mi kompreneble riĉigis mian vortstokon – kvankam mi ne partoprenis matenajn lecionojn de Esperanto tempomanko, mi ofte parolis kvazaŭ-slovake kun lokaj laboristoj de nia ejo kiam ekzemple necesis malfermi rompitan seruron. Unue mi iom timis, sed kun la Lingvo Internacia, slovak-esperanta vortareto kaj rideto eblis solvi ĉiujn problemojn. Indas rimarki ke mi ege progresis dum tiu tempo, ĉar antaŭe mi apenaŭ studis la slovakan, kaj post reveno mi eĉ refreŝigis mian konton ĉe slovake.eu. Mi sukcesis ankaŭ utiligi kelkajn kapablojn pri kiuj mi eĉ ne sciis ke mi ilin havas – verŝajne oni pravas dirante ke oni lernas tutan vivon. Dum lingva tago mi debutis kiel prelegantino: mi unuan fojon en la vivo gvidis kurseton de la pola lingvo por eksterlandanoj en Esperanto kaj verdire kun mia lingva nivelo ĝi estis por mi traŭma sperto. Bonŝance estis kun mi mia pli sperta amikino de vroclava klubo, Ania Liszewska, kaj dank’ al ŝi ni kune sukcesis respondi vere komplikajn gramatikajn demandojn; mi estis surprizita kiom multe da homoj venis al nia prelego kaj scivolemas lerni pri la pola lingvo kaj foje eĉ babili pole!

kontentaj lernantoj dum leciono

Tagajn programerojn mi partoprenis tre sporade kaj mi elektis nur la plej utilajn kaj laŭ mi interesajn por mi temoj; amaso da programproponoj kaŭzis, ke oni ne povis ĉeesti ĉion. Persone mi ĉiam plej bone amuziĝas ludante en vortludoj aŭ simple babilante kun amikoj, do mi partoprenis aligatorejon kaj skrablo-ludadon. Interesajn mi trovis ankaŭ prelegojn, precipe pri esperanta mono Steloj (Roĉjo), organizado de loka e-agado, kaj tre amuza ciklo de prelegoj pri esperanta leksiko: neologismoj, slango kaj obscena leksiko (Konstantin Tiĥomirov). Intertempe mi partoprenis ankaŭ kurson de toki pona okaze de la apero de la unua papera lernolibro de tiu ĉi artefarita lingveto. Intereso pri toki pona estis mirige granda, dum prelego mankis liberaj seĝoj en klasĉambro kaj vespere en manĝejo jam videblis multaj homoj kun lernolibroj parolante toki pone. Mute pone! (signifas „tre bone” en toki pona 🙂 )

koncerto de ĴeLe

Kaj ĝuste almenaŭ vesperojn havis mi pli malpli liberajn, do mi plej ĝuis koncertojn, kaj neoficjalajn programerojn en drinkejo. Bona propono por malfrua vespero estis ankaŭ programo en gufujo: okazis renkontiĝoj kunigitaj kun etaj akustikaj koncertoj de Johannes kaj LPG, kiuj krom tio koncertis ankaŭ sur granda scenejo de nia koncertejo. Dum SES okazis ankaŭ du mondaj premieroj de ĉarmaj muzikvideaĵoj faritaj de Eva Fitzelová por Johannes Mueller (Ĉu vi imagas kaj Mi kaptos vin) kaj LPG (Alia aventuro). Sendube plej ofte kantataj per partoprenantoj kantoj estis novaj muzikaĵoj: Dankon de nova KD Regestilo (Jonny M) kaj Televido de Ĉiamen plu (LPG) kun sufiĉe facila kaj memorinda refreno kiu ekplaĉis eĉ al komencantoj. Aldonante novan KD-on de La Perdita Generacio al ĉiuj kongresaj sakoj organizantoj kontentigis ĉiujn partoprenantojn: por longjaraj ŝatantoj ĝi estis bonega surprizo kaj sekva aventuro kun plej ŝatata muzikgrupo, por tutkomencantoj – unua, kaj verŝajne ne lasta, renkontiĝo kun Esperanta muziko.

Kunlaborado dum aranĝo donas memfieron, eĉ se ne ĉio iras glate kaj laŭplane – ĉiam mi aŭdis de pli spertaj geamikoj. Kompreneble mi apenaŭ kredis, ke krom laceco organizantoj kapablas senti ion ajn post pli ol semajno da malfacila laboro surloke dum aranĝo. Eble rolo de staĝanto-helpanto plej oportunas por progresintoj? Oni ankoraŭ ne decidas pri gravaj aferoj, kio estas sufiĉe bona se oni parolas Esperante ne pli longe ol unu jaron kiel mi, sed aliflanke oni jam ne plu estas kutima partoprenanto kaj oni vidas, spertiĝas kaj agas pli. Do, se vi volas helpi kiel staĝanto ne nur dum SES 2014 sed ankaŭ en oficejo en Partizánske pri diversaj projektoj – iĝu sekva staĝanto de E@I! Mi kore rekomendas 😉

(Plena SES-fotaro troveblas ĉi tie)

Romualda Jeziorowska, staĝantino de E@I