Eldonaĵoj de E@I – jarfina propono 2012

Okaze de la baldaŭa Zamenhof-tago kaj finiĝo de la jubilea jaro de 125-jariĝo de Esperanto volas E@I proponi al diversaj libroservoj, kluboj kaj organizoj plurajn siajn varojn kun rabatitaj prezoj:

Vidu la plenan priskribon de unuopaj varoj en la alŝutita PDF

Novaj /ĉi-jaraj/ eldonaĵoj:

  • lernu-kalendaretoj (por la jaro 2013)

(poŝformataj, 5,5×8,5cm) – havas de unu flanko reklamon, informon pri Esperanto kun adreso de lernu.net, kaj de dua flanko tagojn de 2013 en Esperanto. Minimuma mendo-kvanto: 100 pecoj (6 EUR), prezo: 0,06 EUR/peco

  • DVD „Vikipedio en Esperanto – eksterreta eldono 2012“

Temas pri eksterreta (angle „offline“) eldono de la aktuala stato de Vikipedio en Esperanto de oktobro 2012, kun pli ol 170.000 artikoloj!por libroservoj (ekde 3 ekzempleroj): 2 EUR/peco

  • DVD Esperanto elektronike IV

Aŭtoro: E@I, Eldonjaro: 2012; La plej ampleksa kaj la plej bunta kompleta materialo pri la internacia lingvo Esperanto. Jam 4-a eldono de la disko! – kun 26 lingvaj versioj, novaj fotoj, libroj, kantoj, gazetoj, projektoj, filmetoj. En papera, maldika koverto: ŝparas spacon, medion kaj sendokostojn!; por libroservoj (ekde 100 ekzempleroj): 0,90 EUR/peco!!!

  • DVD Slovake.eu

Eksterreta versio de la retejo www.slovake.eu Plena enhavo de la paĝaro (krom vortaroj), en 7 lingvoj – inkluzive Esperanton (eo, sk, de, en, pl, lt, fr). Kursoj (baza, niveloj A1 kaj A2), ludoj, gramatiko, interesaĵoj ktp. Taŭga por lernado sen retaliro aŭ prezentado de la kurso.; por libroservoj (ekde 3 ekzempleroj): 1,- EUR/peco

  • Komputeko

Aŭtoro: Yves Nevelsteen, A5, 114 paĝoj; Angla-Esperanta prikomputila terminokolekto. Verko de E@I – kun pli ol 7800 prikomputilaj terminoj! Jam dua eldono de la libro – korektita, kun aldonitaj 24 novaj paĝoj. Komputeko estas la mallongigo de prikomputila terminokolekto (www.komputeko.net); por libroservoj (ekde 3 ekzempleroj): 4,40 EUR/peco

  • Detala gramatiko de Esperanto

Aŭtoro: Bertilo Wennergren, A5, 220 paĝoj, ISBN: 978-80-89366-09-5; Jam dua eldono – freŝa verko de aŭtoro de PMEG – Bertilo Wennergren, kiu kreis la tiel nomatan “Detala lernu!-gramatiko”, kiu baze estas mallongigo de PMEG kun parte aliaj gramatikterminoj. La Detala Gramatiko de Esperanto estas perfekta loko por ricevi bonan kaj profundan superrigardon de la lingvo; por libroservoj (ekde 3 ekzempleroj): 8,- EUR/peco 

Antaŭaj eldonaĵoj:

  • DVD-video “Esperanto estas…

– moderna inform-filmo pri Esperanto, dediĉita al neesperantista publiko. Ĉefa celo estas prezenti Esperanton kiel vivan, modernan kaj plene funkciantan internacian lingvon kun multaj trajtoj. La filmo havas 43 minutojn kaj 6 partojn, ĉiu prezentanta alian aspekton de E-o. Haveblas pluraj nacilingvaj kovriloj por la diskoj: eo, en, de, it, ru; por libroservoj (ekde 3 ekzempleroj): 1,50 EUR/peco

  • “Vikipedio por vi” 

– Ziko van Dijk, konata (ne nur) en Esperanta medio historiisto kaj vikipediisto aŭtoris 60-paĝan verkon en A5 formato, kiu klarigas la fenomenon Vikipedio kun multaj konsiloj, klarigoj kaj paŝo post paŝo gvidas leganton iĝi facile ne nur uzanto de tiu reta enciklopedio sed ĝia aktiva kontribuanto; por libroservoj (ekde 3 ekzempleroj): 2,- EUR/peco

  • KAEST – prelegkolekto

Modernaj teknologioj por Esperanto” estis temo de KAEST 2010 – la Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko organizita de E@I en 2010. La samnoma prelegkolekto enhavas entute 33 plenajn tekstojn de 27 personoj, en 323 paĝoj; por libroservoj (ekde 3 ekzempleroj): 5,- EUR/peco

  • KD-romo “Esperanto”

 – danke al la kunlaboro de E@I kaj urbo Bjalistoko aperis la 10an de septembro 2008 en la pola tagĵurnalo “Gazeta Wyborcza” ĝis nun la plej multnombra E-eldonaĵo elektronika. La kompakta disko kun simpla nomo “Esperanto” estis eldonita en 400.000 ekzempleroj. La disko estas dulingva (pole kaj Esperante) kaj celas prezenti E-on al ĝenerala publiko per luda, amuza formo. Uzebla en la kursoj, prezentoj pri EO, por memlernado; por libroservoj (ekde 3 ekzempleroj): 1,- EUR/peco

  • “Manlibro pri instruado de Esperanto”

– libro eldonita kune kun ILEI, sub la redaktora gvido de Katalin Kovats. Kontribuis al ĝi 13 aŭtoroj. (Aperis jam 4 eldonoj). La verko estas rezulto de la projekto “Flugiloj de Malfacila Vento” kaj uzata dum ĝiaj seminarioj kiel instru-libro. Lastaj 10 pecoj haveblas! Por libroservoj (ekde 3 ekzempleroj): 7,- EUR/peco

Por mendi la varojn skribu simple al: info@ikso.net kaj menciu deziratajn varojn kaj kvantojn.

Dum sekvaj tagoj ni tuj povos sendi al vi pakaĵon – se vi bezonas sendi la varojn per prioritata poŝto (pli rapide, sed ankaŭ iom pli koste), informu nin pri tio.

Se vi volas ŝpari sendokostojn, ni povus al vi liveri la varojn persone al unu el jenaj sekvaj aranĝoj: Zamenhof-vespero en Bratislava (12.12.2012), Zamenhof-festo en Vieno (15.12.2012), JES en Naumburg (28.12.-3.1.2013), Poludnica en Liptovský Ján (3.-6.1.2013). 

PS: Krom E@I varoj ni povus sendi al vi ankaŭ varojn de eldonejo ESPERO: www.espero.sk – retejo en Esperanto ĉe: http://espero.sk/?akcia=zmenjazyk&jazyk=EO por utiligi la komunan sendadon en unu pakaĵo kaj ŝpari tiel la sendokostojn (ĉe pli pezaj pakaĵoj oni fine havas pli bonan prezon por unuopaj varoj ene de la sendita pakaĵo).