La kunhaviga servo Megaupload ne plu funkcias, ĝiaj posedantoj malliberigitaj

FBI ĵaŭde vespere blokis Megaupload.com, unu el la plej grandaj servoj por kunhavigado de dosieroj. La populara servo estis akuzita pro malobeo de aŭtorrajtoj, ĉar ĝiaj uzantoj konservas je serviloj ankaŭ kontraŭleĝan enhavon. Per kunhavigado de filmoj kaj alia protektita enhavo oni laŭdire kaŭzis al posedantoj de aŭtorrajtoj damaĝon de duonmiliardo da dolaroj. La akuzantoj nomas tion “megakomploto de tutmonda krimula organizo”.

Kune kun Megaupload.com estis blokitaj ankaŭ rilataj paĝaroj, kiujn funkciigis la hongkonga firmao Megaupload Limited:
Megavideo.com, Megaclick.com, Megaworld.com, Megalive.com, Megapix.com, Megacar.com, Megafund.com, Megakey.com, Megaking.com, Megahelp.com, Megagogo.com, Megamovie.com, Megaporn.com, Megabackup.com, Megapay.com, Megabox.com, Megabest.com

Akuzitaj personoj:

  • Kim Dotcom – fondinto kaj posedanto
  • Finn Batato – direktoro por merkatado
  • Július Bencko – grafika aspektigisto
  • Sven Echternach – gvidanto de merkata sekcio
  • Mathias Ortmann – kunfondinto kaj direktoro
  • Andrus Nomm – programisto kaj ĉefo de evoluigo
  • Bram van der Kolk – programisto kaj retejadministranto

La ministerio pri justico informis ke oni faris pli ol 20 domtraseĉoj en 9 landoj. Dum tio oni konfiskis posedaĵon kontraŭ ĉ. 50 milionoj da dolaroj, inkluzive de teknikaĵoj el datumejoj en Nederlando, Kanado kaj Vaŝingtono.

Kim Dotcom, fondinto de la servilo, antaŭe konita kiel Kim Schmitz, kaj tri aliaj personoj estis en Nov-Zelando malliberigitaj surbaze de peto de usonaj oficejoj. Inter la akuzitoj estas ankaŭ slovako Július Bencko, kiu laboris pri grafika aspekto de la retejo. Tri pliaj akuzitoj ĝis nun ne estis malliberigitaj. Ili estis akuzitaj pro ĉantaĝo, malobeo de aŭtorrajtoj, “lavado de malpura mono” kaj aliaj krimfaroj. Oni minacas ilin per 20-jara malliberigo.

Venĝo de kodrompistoj

Unu horon post anonco de la blokado kodrompistoj el la grupo Anonymous atakis retejon de usona ministerio pri justico (justice.gov) kiu iĝis nealirebla.

Celo de la atako iĝis ankaŭ retejoj de muzikeldonejoj Universal Music kaj Warner Music, ankaŭ retejoj de la usona asocio por protekto de aŭtorrajtoj RIAA.org.

Adiaŭa mesaĝo

Antaŭ la blokado aperis sur Megaupload.com adiaŭa mesaĝo por uzantoj:

Plejparto de servila enhavo estas laŭleĝa kaj ni restas ĉi tie. Se kreantoj de protektita enhavo deziras profiti de nia populareco, ni volonte komencos diskuton. Ni havas kelkajn bonajn ideojn.

La servo estis blokita nur unu tagon post granda protesto de anglalingva Vikipedio kaj aliaj paĝaroj kontraŭ .