Rusio volas konekti Azion kun Ameriko per submara fervojo

Beringa Markolo
Beringa Markolo

Rusio renaskigis pli ol cent jarojn malnovan projekton de interkontinenta fervojo, kiu per la tunelo konektus Azion kun norda Ameriko. Tiun ĉi mesaĝon anoncis la agentejo ITAR-TASS surbaze de scienca konferenco en la sudsiberia urbo Gorno-Altajsk. Planon por konekti la kontinentojn subtenis jam en jaro 1906 la lasta rusa caro Nikolao la 2-a.

Hodiaŭaj projektoj kalkulas laŭ la rusa agentejo kun konstruado de vere grandstila fervoja konekto, kies komenco estos siberia urbo Jakutsk kaj fino kanada provinco Brita Kolumbio.

La rusa parto mezuros 4000 km kaj de Jakutsk devus konduki al urbo Magadan kaj vilaĝo Uelen (kiu situas en la plej orienta parto de Ĉukotko). La nordamerika parto mezuros 2000 km kaj konektos alaskajn urbojn Nome kaj Fairbanks kun la kanada Brita Kolumbio.

Centra punkto de la magistralo devas esti pli ol cent kilometrojn longa submara tunelo, kiu devus esti borita sub fundo de Beringa Markolo. Rusaj projektantoj ja ne kalkulas nur kun la konstruado de fervoja linio, sed ankaŭ de granda elektrizita trafika koridoro kun aŭtovojo, longdistanca alt-tensia reto kaj altrapidaj dataj juntoj.

La kerno de la projekto estas ambicia plano uzi grandegan mineralan riĉecon de Siberio, sed ankaŭ grandajn homajn kaj materiajn fontojn de Japanio, Usono kaj Ĉinio.

Rusa eksperto Viktor Razbegin pensas, ke tiu ĉi projekto estas tre grava por la estonta evoluo de Rusio. Kostotaskoj por tiu ĉi projekto estos 30–35 miliardoj de usonaj dolaroj, kiuj devus refinanci dum 15 jaroj (en kazo, ke la hodiaŭ kvanto de varoj, kiujn oni ŝanĝas inter Usono kaj Rusio hodiaŭ, restos sama).

Fontoj:

http://zpravy.ihned.cz/svet/c1-52630650-rusko-chce-spojit-asii-s-amerikou-pomoci-podmorske-zeleznice

http://travel.aol.co.uk/2011/08/23/london-to-usa-by-rail-russia-approves-60bn-bering-stait-scheme/

One thought on “Rusio volas konekti Azion kun Ameriko per submara fervojo

Comments are closed.