Kleriga lundo dum UK

Kleriga lundo estas tradicia programo de la Universala Kongreso de Esperanto. Dum la antaŭtagmezo en tri sinsekvaj 90-minutaj blokoj okazas en malsamaj salonoj ĉiam po kvin, do sume 15 prelegoj en Esperanto pri diversaj popularsciencaj temoj – ĉi-jare oni povis kleriĝi ekz. pri la evoluo de poŝtelefonoj, defioj en multlingva tradukado, funkciado de la Unuiĝintaj Nacioj, specifaĵoj de la intergeneracia dialogo, principoj kaj perspektivoj de la Vikipedio aŭ modernaj manieroj disvastigi esperanton elektronike.

Ĝuste la raportadon pri tiuj lastaj du temoj kun sinsekva vigla diskuto kun la ĉeestanta publiko prizorgis la aktivuloj de E@I kiuj ĉeestas la kongreson. Unue matene triopo de estraranoj (Peter Baláž, Marek Blahuš kaj Jevgenij Gaus) prezentis plurajn sukcesajn inciatojn kiuj celas informi la publikon pri esperanto kaj doni al interesiĝantoj la eblon interrete lerni ĝin. Poste en aparta prelego Marek Blahuš parolis pri la reta enciklopedio Vikipedio, okaze de la 10-jara jubileo kiun ĝi festis januare.

Ambaŭ prelegojn partoprenis preskaŭ cento da kongresanoj. E@I-aktivuloj prezentis al ili siajn interretajn projektojn kiel lernu.net, aktuale.info, komputeko.net,  bretaro.net, tradukejo.ikso.net aŭ slovake.eu, sed ankaŭ pri aliaj gravaj retejoj kiel ipernity.com aŭ wikitrans.net. La publikon surprizis la aktualaj ciferoj pri la E@I-projektoj: antaŭ kelkaj semajnoj registriĝis jam la 100.000-a uzanto; ĉiumonate la paĝarojn uzas pli ol 200.000 personoj, kiuj vizitas 3,5 milionojn da paĝoj.

La vikipedia prezento en siaj unuaj 60 minutoj klarigis kiel la enciklopedio stariĝis kaj kiel kaj kial ĝi funkcias; post tio restis spaco por respondi demandojn de la publiko. Iu publikano atentigis pri la graveco de la Vikipedio kiel estara atingaĵo de la esperanto-komunumo, plene komparebla kun la nacilingvaj projektoj kun ŝtata subteno. Tiurilate surprizis la publikon la fakto, ke ĉion ĉi oni ŝuldas grandparte nur al kelkdeko da homoj (administrantoj kaj longtempe aktivaj vikipediistoj) kiuj ĉiutage helpas teni la esperantan Vikipedion aktiva, kvankam tra la dekjara historio jam diverskvante kontribuis al ĝi miloj da unuopuloj. Kelkaj ĉeestantoj profitis la eblecon surloke helpe de la preleganto solvi problemojn kiujn ili renkontis dum redaktado; aliaj venis kun propono enmetigi en la Vikipedion tekstojn pri urboj antaŭe verkitajn okaze de renkontiĝoj. Multan atenton ricevis la projekto WikiTrans, kiu jam maŝine tradukis en esperanton ĉiujn preskaŭ 4 milionojn da artikoloj el la angla Vikipedio. Ili jam estas legeblaj ĉe http://epo.wikitrans.net/ kaj nuntempe oni preparas interfacon por faciligi ilian lingvan reviziadon kaj sekvan envikipediigadon. Defio por lingvistoj tamen ankoraŭ estos esplori, kiom multe tiuj tekstoj estos ŝarĝitaj de sia anglalingva deveno (sintakse, semantike, vidpunkte ktp.) kaj proponi manierojn kiel igi ilin pli internaciaj.

La du kontribuoj de E@I al la Kleriga lundo helpis pli levi atenton pri la organizo, kiu nun prezentiĝas (kune kun ESF) ankaŭ pere de propra budo kiu situas en la enirhalo de la kongresejo. Deĵorantoj (inter ili krom la estraranoj ankaŭ Agnieszka Mozer kaj Erin Piateski) tie disdonas informilojn pri la E@I-projektoj, prezentas E@I-eldonaĵojn kaj akceptas donacojn por la nova kampanjo kiu celas helpi la renovigon de lernu.net kaj la agadon de ESF (Esperantic Studies Foundation) – la ĝis nun plej granda subtenanto de la agado de E@I.