Guglo lernas pli bone rekoni parolon de konkreta uzanto

La kompanio Guglo alirebligis novan version de sia aplikaĵo Voice Search por Android 2.2+, kiu ebligas enmeti serĉotan esprimon per voĉo. La nova versio plialtigu precizecon de parolrekonado.

Ĝis nun ĉe la parolrekonado (kiu okazis post forsendo de voĉregistraĵo sur Guglo-serviloj) estis uzata por ĉiu lingvo fiksa modelo de parolo, kiu kovris la plej grandan parton de populacio.

La nova versio tamen lernas ankaŭ rekoni parolon de konkreta uzanto. Jam nelonge post aktivigo de personigita parolrekonado venas pliboniĝo, plipreciziĝo de la rekonado.

Vi ne devas devige uzi la novan funkcion. Eblas iam ajn aktivigi kaj malaktivigi ĝin. Tamen la registraĵoj, kiuj estis uzitaj por la plibonigo, restas daŭre konservitaj sur Guglo-serviloj. Por forviŝi ilin necesas uzi Google Dashboard.

Guglo nuntempe subtenas parolrekonadon de kvin specoj de la angla(!) + 15 aliaj lingvoj. Inter la subtenataj lingvoj estas ekz. ankaŭ la ĉeĥa kaj la pola, tamen la slovaka daŭre mankas (kiel ĉiam >:( do nenio nova). La personigita parolrekonado tamen estas alirebla nur por Usono kaj la angla lingvo, aliaj regionoj kaj lingvoj aldoniĝu jam baldaŭ.

Fonto: google.com/mobile/voice-search/, googlemobile.blogspot.com