Google TV – jam baldaŭ

Guglo komencas malkovri pliajn informojn pri sia projekto Google TV. Sur ĝia blogo aperis informo pri la ĵus lanĉita paĝaro, kie estas prezentitaj kelkaj aplikaĵoj aperontaj sur la nova platformo. Ĉi tiun monaton aperu jam produktoj de Sony kaj Logitech baziĝantaj sur Google TV.

Kio estas Google TV?

Google TV kombinas televidon kun malfermeco kaj eblecoj de interreto. Laŭ la kompanio oni per Google Chrome akiros ĉiujn siajn ŝatatajn retpaĝojn kaj oni povos facile moviĝi inter televido kaj interreto. Televidilo iĝu pli multe ol nura televidilo – ĝi povas iĝi bildorigardilo, ludkonsolo, sonlegilo kaj multe pli.

La projekto baziĝas sur malfermitkodaj platformoj – sur la sistemo Android kaj la retumilo Chrome, ĝi baziĝas ankaŭ sur la plurmedia ludilo Adobe Flash.

Kelkajn aplikaĵojn jam eblas rigardi en jena video publikigita en la blogo de Guglo.

Kiu volus optimumigi sian paĝaron por Google TV, vizitu la paĝaron por programistoj.

Fonto: googletv.blogspot.com, google.com/tv/

2 thoughts on “Google TV – jam baldaŭ

  1. Laŭ Vikipedio, la oficiala ludilo de Adobe Flash plu restas mallibera.

    Mi ĝojas, ke la komentilo helpas kopii la komenton se la uzo de kontraŭspamilo malsukcesas.

Comments are closed.