Plena Ilustrita Vortaro baldaŭ en la reto!?

Publikigita Aŭgusto 8, 2010 de Jev

Plena Ilustrita VortaroUnu el la plej famaj E-verkoj de lastaj jardekoj certe estas “Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto“, mallonge . La organizo Edukado@Interreto () kunlabore kun Sennacieca Asocio Tutmonda () intencas krei retan kaj senpagan version de la fama PIV – Plena Ilustrita de Esperanto. Por tiu celo estis jam subskribita kontrakto, laŭ kiu E@I kreos la retejon kaj SAT disponigos la enhavon – la elektronikan version de la fama .

E@I nun lanĉas donac-kampanjon por kolekti bezonatan sumon 10.000 EUR. Se vi opinias la retan PIV subteninda iniciato, ni petas vin helpi ĝin konstrui. Kaze de sukcesa kampanjo la retejo aperos jam ĉi-jare. Pri la aktuala stato de donacoj ni ĝisdate informados en la retejo kaj sendante retmesaĝojn al donacintoj.

Vidi ĉiujn detalojn pri la projekto kaj sekvi ties evolun vi povas ĉe la oficiala paĝo de la projekto: http://vortaro.net.

Google Bookmarks Digg Reddit del.icio.us Ma.gnolia Technorati Slashdot Yahoo My Web News2.ru БобрДобр.ru RUmarkz Ваау! Memori.ru rucity.com МоёМесто.ru Mister Wong

10 komentoj por “Plena Ilustrita Vortaro baldaŭ en la reto!?”

  1. Robĉjo Rönnlund skribis:

    Se tiu projekto estu daŭre uzebla ankaŭ estontece, oni devas krei ĝin kiel datumbazo. Tio povus ebligi aplikaĵojn por ekz. poŝtelefonoj kaj ege modernigi la uzadon de vortaroj kaj pretere ankaŭ la lingvon.

  2. Jev skribis:

    Jes, ĝuste tio estas la plano kaj unu el defioj de E@I por la proksima estonto.

  3. Pascal Blondiau skribis:

    Stultaĵo. Nun ekzistas jam la reta vortaro, (http://www.reta-vortaro.de), – multlingva, kaj de la komenco elpensata por la interreto. Plie, ĝi ne kostis 10.000 eŭroj.

    Teruras min kiomofte oni petas monon de mi por reinventi la radon ;-)

  4. Bernardo skribis:

    Jes, Pascal, sed Reta Vortaro enhave ja ne multe taŭgas, ĝi estas malfidinda kaj postrestinta: http://www.ipernity.com/blog/37943/268964.

  5. Edmundo skribis:

    Ĉu ie okazas pli vigla kaj detala diskuto pri la maniero, en kiu oni enretigu PIV-on? Kaj kiel oni kalkulis la sumon EUR 10.000?

  6. Robert Chamberlain skribis:

    Bonaj demandoj, Edmundo. Kiel ekzakte oni kalkulis la sumon EUR 10.000? Se homoj komprenus tion, eble pli multaj volus kontribui monon. Estus ankaŭ bone, se estus pli da informoj pri la progreso de tiu ĉi projekto.

  7. Jev skribis:

    La projekto malmulte ja progresas, ĉar eĉ duono de la sumo ne estas kolektita ankoraŭ. Do la aferoj nun estas en la planfazo, kiam estas planataj la detaloj, ellaborataj la strukturoj, testataj diversaj manieroj por ciferecigo ks. La projekton oni komencos aktive realigi, kiam estos almenaŭ 70-80% de la sumo. La sumon oni kalkulis tute same kiel oni ja kutime kalkulas. Unue oni provas kalkuli bezonatan tempon por la tuta laboro kaj poste provas konverti tion al mono. En la sumon eniras plurmonata laboro de kelkaj personoj kaj la jenaj labor-kampoj: administrado, programado, aspektigo, ciferecigo, provlegado, ceteraj kostoj (librotenado, diversaj elspezoj kaj neantaŭviditaj kostoj ktp) kaj kompreneble impostoj.

  8. Marek Blahuš skribis:

    Jen ĝisdata artikolo klariganta la nuntempan staton de la projekto – por tiuj kiuj ne jam malkovris ĝin mem:
    http://www.liberafolio.org/2011/monkolekto-por-reta-piv-nur-duonvoje

  9. dominiko skribis:

    Kio okazas nuntempe pri la reta versio de PIV? Mi scivolas, sed ne trovas informojn ie ajn.

  10. Jev skribis:

    Tre baldaŭ en la oficiala paĝaro de la vortaro aperos kelkaj informoj pri tio.

Enskribi komenton